WEBVTT 00:00:03.491 --> 00:00:05.337 [K. Sargsyan] Mi ektradukis TED-prezentaĵojn 00:00:05.337 --> 00:00:09.066 post parolado de William Kamkwamba pri la maniero plenumi siajn revojn. 00:00:09.066 --> 00:00:11.438 Mi parolis pri tiu prezentado kun mia filo. 00:00:11.438 --> 00:00:14.056 Li ne povis kredi min. Li diris: "Sed li forlasis la lernejon." 00:00:14.056 --> 00:00:16.365 "Ne scipovante la anglan, kiel li farus tion?" 00:00:16.365 --> 00:00:18.229 Mi do diris, ke mi tradukos tion. 00:00:18.229 --> 00:00:22.133 Mi volas, ke li legu ĉiun vorton. 00:00:22.133 --> 00:00:24.793 [W. Davis] Lingvo estas ne nur aro da vortoj 00:00:24.793 --> 00:00:26.757 aŭ aro da gramatikaj reguloj. 00:00:26.757 --> 00:00:29.274 Lingvo estas la brilo de la homa spirito. 00:00:29.274 --> 00:00:32.211 Ĝi estas veturilo, per kiu la animo de ĉiu aparta kulturo 00:00:32.211 --> 00:00:33.627 venas en la materian mondon. 00:00:33.627 --> 00:00:37.016 Ĉio, kion ni faras ĉe TED orientiĝas laŭ la sama celo, 00:00:37.016 --> 00:00:39.099 kiu estas: disvastigi ideojn. 00:00:39.099 --> 00:00:41.628 Kaj se via celo estas disvastigi ideojn, iam 00:00:41.628 --> 00:00:44.431 frapos vin la fakto, ke vi parolas nur angle. 00:00:44.431 --> 00:00:47.887 La vera esenco de tio, kion ni faras rilatas al konektiĝo. 00:00:47.887 --> 00:00:49.397 Estas granda nombro da homoj, 00:00:49.397 --> 00:00:52.167 kiuj povas partopreni en la pretigo de pli bona estonteco por ĉiuj. 00:00:52.167 --> 00:00:54.984 Mi estus freneza preterlasi ilin. 00:00:54.984 --> 00:00:56.819 [K. Aparta] Mi skribis al ili por diri, 00:00:56.819 --> 00:00:58.559 ke tiuj paroladoj havu ekrantekstojn 00:00:58.559 --> 00:01:01.634 por surduloj, kaj tradukojn por homoj en aliaj landoj. 00:01:01.634 --> 00:01:03.404 Tie nepre estas iu, 00:01:03.404 --> 00:01:05.982 kiu pasiiĝas pri aparta prezentado 00:01:05.982 --> 00:01:09.402 kaj volas, ke ekzistu ekrantekstoj en ties propra lingvo. 00:01:09.402 --> 00:01:12.089 Mi ektradukis por mia fratino. 00:01:12.089 --> 00:01:13.048 Ŝi loĝas kun miaj gepatroj 00:01:13.048 --> 00:01:16.866 en tre malgranda urbo en Kazaĥio de kie mi devenas. 00:01:16.866 --> 00:01:20.639 Ŝi ne havas multajn rimedojn por esplori la mondon. 00:01:20.639 --> 00:01:23.886 Sed poste mi rimarkis, ke temas ne nur pri mia familio. 00:01:23.886 --> 00:01:27.674 Ĉiu, kiu parolas la uzbekan povus profiti de tio. 00:01:27.674 --> 00:01:32.666 [M. Pagel] Same kiel flugiloj malfermis la aerspacon al birdoj, 00:01:32.666 --> 00:01:36.479 la lingvo malfermis al homoj la spacon de kunlaborado. 00:01:36.479 --> 00:01:39.007 Ĉiuj niaj prelegantoj estas pioniroj en sia fako 00:01:39.007 --> 00:01:41.207 kaj sekve pioniroj de la lingvo, 00:01:41.207 --> 00:01:44.745 do multaj terminoj, kiujn ili uzas ne troveblas en vortaro. 00:01:44.745 --> 00:01:48.466 Fakte necesas multe da esplorado por precize traduki TED-prezentaĵon. 00:01:48.466 --> 00:01:51.031 Depende de sia fakeco, kaj vortoj esplorendaj 00:01:51.031 --> 00:01:52.668 traduko povas bezoni 10 horojn. 00:01:52.668 --> 00:01:55.923 Mi serĉas kaj legas pri la parolanto kaj pri ties libroj 00:01:55.923 --> 00:01:57.931 por kompreni la tutan kuntekston. 00:01:57.931 --> 00:02:00.095 Danke al tiu tradukantaro 00:02:00.095 --> 00:02:03.298 ni subite kapablas trovi la plej grandiozajn ideojn 00:02:03.298 --> 00:02:05.096 de parolantoj ajnalingvaj 00:02:05.096 --> 00:02:08.229 kaj venigi ilin en la angloparolantan mondon. 00:02:08.229 --> 00:02:10.251 kaj transe. 00:02:15.982 --> 00:02:19.076 kaj tiele montri, ke nenio estas pli tralasema ol limoj - 00:02:19.086 --> 00:02:22.849 kaj ke ideoj ne havas limojn. 00:02:22.919 --> 00:02:27.959 Mi tradukas volante, ke tiuj ideoj estu alireblaj por pli da homoj. 00:02:27.969 --> 00:02:31.091 Estas malavara ago de multaj homoj 00:02:31.091 --> 00:02:33.029 simple kundividi sciojn. 00:02:33.029 --> 00:02:35.979 Inspiri homojn, doni esperon al iuj homoj. 00:02:36.582 --> 00:02:39.560 Tio ŝanĝas amason da aferoj en la mondo.