[K. Sargsyan] Mi ektradukis TED-prezentaĵojn post parolado de William Kamkwamba pri la maniero plenumi siajn revojn. Mi parolis pri tiu prezentado kun mia filo. Li ne povis kredi min. Li diris: "Sed li forlasis la lernejon." "Ne scipovante la anglan, kiel li farus tion?" Mi do diris, ke mi tradukos tion. Mi volas, ke li legu ĉiun vorton. [W. Davis] Lingvo estas ne nur aro da vortoj aŭ aro da gramatikaj reguloj. Lingvo estas la brilo de la homa spirito. Ĝi estas veturilo, per kiu la animo de ĉiu aparta kulturo venas en la materian mondon. Ĉio, kion ni faras ĉe TED orientiĝas laŭ la sama celo, kiu estas: disvastigi ideojn. Kaj se via celo estas disvastigi ideojn, iam frapos vin la fakto, ke vi parolas nur angle. La vera esenco de tio, kion ni faras rilatas al konektiĝo. Estas granda nombro da homoj, kiuj povas partopreni en la pretigo de pli bona estonteco por ĉiuj. Mi estus freneza preterlasi ilin. [K. Aparta] Mi skribis al ili por diri, ke tiuj paroladoj havu ekrantekstojn por surduloj, kaj tradukojn por homoj en aliaj landoj. Tie nepre estas iu, kiu pasiiĝas pri aparta prezentado kaj volas, ke ekzistu ekrantekstoj en ties propra lingvo. Mi ektradukis por mia fratino. Ŝi loĝas kun miaj gepatroj en tre malgranda urbo en Kazaĥio de kie mi devenas. Ŝi ne havas multajn rimedojn por esplori la mondon. Sed poste mi rimarkis, ke temas ne nur pri mia familio. Ĉiu, kiu parolas la uzbekan povus profiti de tio. [M. Pagel] Same kiel flugiloj malfermis la aerspacon al birdoj, la lingvo malfermis al homoj la spacon de kunlaborado. Ĉiuj niaj prelegantoj estas pioniroj en sia fako kaj sekve pioniroj de la lingvo, do multaj terminoj, kiujn ili uzas ne troveblas en vortaro. Fakte necesas multe da esplorado por precize traduki TED-prezentaĵon. Depende de sia fakeco, kaj vortoj esplorendaj traduko povas bezoni 10 horojn. Mi serĉas kaj legas pri la parolanto kaj pri ties libroj por kompreni la tutan kuntekston. Danke al tiu tradukantaro ni subite kapablas trovi la plej grandiozajn ideojn de parolantoj ajnalingvaj kaj venigi ilin en la angloparolantan mondon. kaj transe. kaj tiele montri, ke nenio estas pli tralasema ol limoj - kaj ke ideoj ne havas limojn. Mi tradukas volante, ke tiuj ideoj estu alireblaj por pli da homoj. Estas malavara ago de multaj homoj simple kundividi sciojn. Inspiri homojn, doni esperon al iuj homoj. Tio ŝanĝas amason da aferoj en la mondo.