1 00:00:01,000 --> 00:00:03,000 Bonan tagon. 2 00:00:03,000 --> 00:00:06,000 Mi ĝojas vidi tiom da amikoj 3 00:00:06,000 --> 00:00:08,000 kaj tiom da ridetoj. 4 00:00:09,000 --> 00:00:11,000 Mi havas tre personan 5 00:00:11,000 --> 00:00:13,000 sintenon kaj rilaton 6 00:00:13,000 --> 00:00:15,000 koncerne realecon, 7 00:00:15,000 --> 00:00:17,000 ĉar mi estas prestidigitisto. 8 00:00:17,000 --> 00:00:20,000 Mi preferas tiun vorton, al tiu de magiisto; 9 00:00:20,000 --> 00:00:22,000 se mi estus magiisto, tio signifus, 10 00:00:22,000 --> 00:00:24,000 ke mi uzas sorĉojn, sorĉkantojn 11 00:00:24,000 --> 00:00:27,000 kaj ĉiajn gestaĉojn 12 00:00:27,000 --> 00:00:30,000 por efektivigi veran magion. 13 00:00:30,000 --> 00:00:32,000 Tion mi ne faras; mi estas prestidigitisto, 14 00:00:32,000 --> 00:00:35,000 tiu kiu ŝajnigas sin 15 00:00:35,000 --> 00:00:38,000 vera magiisto. (Ridoj) 16 00:00:38,000 --> 00:00:41,000 Sed, kiel oni elturniĝas prie? 17 00:00:41,000 --> 00:00:43,000 Ĉio dependas de la fakto, 18 00:00:43,000 --> 00:00:45,000 ke spektantaroj kiel tiu ĉi 19 00:00:45,000 --> 00:00:47,000 facile akceptas iluziojn. 20 00:00:47,000 --> 00:00:49,000 Ekzemple, kiam mi surscenejis 21 00:00:49,000 --> 00:00:51,000 kaj deprenis la mikrofonon de ties apogilo 22 00:00:51,000 --> 00:00:53,000 kaj ŝaltis ĝin, vi pensis, 23 00:00:53,000 --> 00:00:55,000 ke tio ĉi estas ja mikrofono -- eraro! 24 00:00:55,000 --> 00:00:57,000 (Ridoj) 25 00:00:57,000 --> 00:00:59,000 Fakte, ĝi estas aĵo, kion 26 00:00:59,000 --> 00:01:02,000 pli ol la duono el vi ne konas: 27 00:01:02,000 --> 00:01:05,000 Barbotondilo, ĉu vi vidas? 28 00:01:05,000 --> 00:01:07,000 Ĝi faras aĉan mikrofonon; 29 00:01:07,000 --> 00:01:09,000 jes, mi plurfoje provis. (Ridoj) 30 00:01:09,000 --> 00:01:11,000 Aliaj iluzioj vi akceptas -- 31 00:01:11,000 --> 00:01:13,000 kaj tiu ĉi lecioneto montros al vi, 32 00:01:13,000 --> 00:01:15,000 ke vi ja facile akceptas ilin. 33 00:01:15,000 --> 00:01:17,000 Ne nur povas vi, sed pretas vi fari ĝin 34 00:01:17,000 --> 00:01:19,000 des pli kiam oni taŭge sugestas ilin al vi. 35 00:01:19,000 --> 00:01:21,000 Vi kredas, ke mi rigardas vin. 36 00:01:21,000 --> 00:01:24,000 Tute ne. Mi ne rigardas vin. Mi ne povas vidi vin. 37 00:01:24,000 --> 00:01:27,000 Ja ĉeestas amaso, mi scias. Kulise, oni diris min, ke plenplenas la ejo. 38 00:01:27,000 --> 00:01:29,000 Efektive, mi ja aŭdas, 39 00:01:29,000 --> 00:01:32,000 sed ne vidas vin, ĉar mankas miaj okulvitroj. 40 00:01:32,000 --> 00:01:34,000 Kaj tio ĉi? Nur senvitra muntaĵo. (Ridoj) 41 00:01:34,000 --> 00:01:36,000 Tute senvitra. 42 00:01:36,000 --> 00:01:39,000 Nu, kial do plenkreskulo venas alparoli vin 43 00:01:39,000 --> 00:01:41,000 kun senvitra muntaĵo sur la nazo? 44 00:01:41,000 --> 00:01:43,000 Por trompi vin, Gesinjoroj, 45 00:01:43,000 --> 00:01:46,000 por mistifiki vin kaj montri, ke vi ankaŭ, 46 00:01:46,000 --> 00:01:48,000 akceptas iluziojn. 47 00:01:48,000 --> 00:01:50,000 Neniam forgesu tion. 48 00:01:50,000 --> 00:01:52,000 Bone, antaŭ ĉio, repreni miajn verajn okulvitrojn 49 00:01:52,000 --> 00:01:54,000 por fine vidi vin, 50 00:01:54,000 --> 00:01:57,000 tio kio estos sendube pli plaĉa. Mi ankoraŭ ne eblis juĝi, 51 00:01:57,000 --> 00:01:59,000 bone rigardi. Nu, ne tiom plaĉa, kiom mi pensis... 52 00:01:59,000 --> 00:02:01,000 (Ridoj) 53 00:02:01,000 --> 00:02:03,000 Nun, mi devas fari ion, kio ŝajnos 54 00:02:03,000 --> 00:02:05,000 iom stranga, fare de magiisto. 55 00:02:05,000 --> 00:02:07,000 Mi devas preni medikamenton. 56 00:02:07,000 --> 00:02:09,000 Jen flakono plena je 57 00:02:09,000 --> 00:02:11,000 Calms Forte. 58 00:02:11,000 --> 00:02:13,000 Post momento mi klarigos. 59 00:02:13,000 --> 00:02:15,000 Ignoru la instrukciojn, 60 00:02:15,000 --> 00:02:17,000 tiujn la registaro metas nur 61 00:02:17,000 --> 00:02:20,000 por konfuzi nin, tutcerte. 62 00:02:20,000 --> 00:02:22,000 Mi englutos sufiĉe da tiuj. Mm. 63 00:02:23,000 --> 00:02:25,000 Kial ne la tutaĵon. 64 00:02:32,000 --> 00:02:35,000 Tridek du granuloj de Calms Forte. 65 00:02:35,000 --> 00:02:38,000 Tion farinte -- la kialon mi rivelos baldaŭ -- 66 00:02:38,000 --> 00:02:40,000 mi devas diri al vi, 67 00:02:40,000 --> 00:02:42,000 ke mi estas aktoro. 68 00:02:42,000 --> 00:02:45,000 Aktoro, kiu ludas specifan rolon. 69 00:02:45,000 --> 00:02:47,000 La rolon de magiisto, 70 00:02:47,000 --> 00:02:50,000 sorĉisto, se vi preferas, vera sorĉisto. 71 00:02:50,000 --> 00:02:53,000 Se iu surscenejus kaj alparolus vin 72 00:02:53,000 --> 00:02:55,000 por anonci, ke li estas 73 00:02:55,000 --> 00:02:58,000 antikva Danlanda princo nomata Hamleto, 74 00:02:58,000 --> 00:03:00,000 vi sentus vin insultitaj 75 00:03:00,000 --> 00:03:02,000 kaj tute prave. 76 00:03:02,000 --> 00:03:04,000 Kiel ulo povus supozi, ke vi kredos 77 00:03:04,000 --> 00:03:06,000 rakonton tiom bizaran? 78 00:03:06,000 --> 00:03:08,000 Sed tra la mondo vidiĝas 79 00:03:08,000 --> 00:03:11,000 grandega aro da homoj, 80 00:03:11,000 --> 00:03:13,000 kiuj pretas aserti, 81 00:03:13,000 --> 00:03:15,000 ke ili havas psikajn, magiajn povojn 82 00:03:15,000 --> 00:03:17,000 ke ili scipovas antaŭvidi la estontecon, 83 00:03:17,000 --> 00:03:19,000 kaj kontakti la forpasintojn. 84 00:03:19,000 --> 00:03:21,000 Ho, ili ankaŭ asertas... 85 00:03:21,000 --> 00:03:23,000 ili vendas al vi horoskopojn 86 00:03:23,000 --> 00:03:25,000 aŭ aliajn aŭguraĵojn. 87 00:03:25,000 --> 00:03:27,000 Ho, ja ĝojkore ili tion pretas fari. 88 00:03:27,000 --> 00:03:29,000 Kaj ili diras ankaŭ, 89 00:03:29,000 --> 00:03:31,000 ke ili povas konstrui eternajn movilojn 90 00:03:31,000 --> 00:03:33,000 kaj sistemojn uzantajn senliman energion. 91 00:03:33,000 --> 00:03:35,000 Ili asertas, ke ili estas mediumoj, 92 00:03:35,000 --> 00:03:37,000 aŭ psikuloj, aŭ mi ne scias kio. 93 00:03:37,000 --> 00:03:40,000 Sed la afero, kiu vigle reviviĝas 94 00:03:40,000 --> 00:03:42,000 de malmulte da tempo 95 00:03:42,000 --> 00:03:44,000 estas la negoco 96 00:03:44,000 --> 00:03:46,000 komuniki kun la mortintoj. 97 00:03:47,000 --> 00:03:49,000 Nu, por mia senartifika menso, 98 00:03:49,000 --> 00:03:52,000 esti morte implicas 99 00:03:52,000 --> 00:03:55,000 ian neeblon komuniki. (Ridoj) 100 00:03:55,000 --> 00:03:57,000 Eble vi konkordas kun mi prie. 101 00:03:57,000 --> 00:04:00,000 Sed tiuj uloj, ili diras al vi 102 00:04:00,000 --> 00:04:02,000 ne nur, ke ili ja komunikas kun la mortintoj -- 103 00:04:02,000 --> 00:04:04,000 "Saluton" -- 104 00:04:04,000 --> 00:04:06,000 sed, ke ili krome aŭdas ilin, 105 00:04:06,000 --> 00:04:09,000 kaj povas transdoni ties mesaĝojn al la vivuloj. 106 00:04:09,000 --> 00:04:11,000 Nu, ĉu ĝi veras?. 107 00:04:11,000 --> 00:04:13,000 Dubinde estas, pro tio 108 00:04:13,000 --> 00:04:15,000 ke tiu aro de homaĉoj 109 00:04:15,000 --> 00:04:18,000 uzas ekzakte la samajn trukojn kiel ni magiistoj, 110 00:04:18,000 --> 00:04:20,000 ekzakte la samajn -- 111 00:04:20,000 --> 00:04:23,000 la samaj metodoj, ĉu fizikaj aŭ psikologiaj -- 112 00:04:23,000 --> 00:04:26,000 kaj tion farante, ili profunde kaj ade 113 00:04:26,000 --> 00:04:28,000 trompas milionojn da homoj tramonde, 114 00:04:28,000 --> 00:04:30,000 kaj nocas ilin. 115 00:04:30,000 --> 00:04:32,000 Ili trompas aliulojn, 116 00:04:32,000 --> 00:04:34,000 prifraŭdas ties monon, 117 00:04:34,000 --> 00:04:36,000 suferigas al ili egan angoron. 118 00:04:36,000 --> 00:04:38,000 Oni elspezas miliardojn 119 00:04:38,000 --> 00:04:41,000 ĉiujare, tra la mondo, 120 00:04:41,000 --> 00:04:43,000 pro tiuj ĉarlatanoj. 121 00:04:43,000 --> 00:04:45,000 Nu, du demandojn 122 00:04:45,000 --> 00:04:47,000 mi ŝatus starigi al tiuj uloj 123 00:04:47,000 --> 00:04:49,000 se mi havus la oportunon. 124 00:04:49,000 --> 00:04:52,000 Unue: Se mi volas, ke ili voku -- 125 00:04:52,000 --> 00:04:54,000 ĉar ili aŭdas la mortintojn per siaj propraj oreloj. 126 00:04:54,000 --> 00:04:56,000 Tiele ili aŭskultas la spiritojn -- 127 00:04:56,000 --> 00:04:59,000 ke ili voku la fantomon de mia avino, 128 00:04:59,000 --> 00:05:01,000 ĉar ŝi mortis antaŭ ol diri kie estas kaŝita 129 00:05:01,000 --> 00:05:03,000 ŝia testamento. Ni tute ne scias kie ĝi estas. 130 00:05:03,000 --> 00:05:06,000 Do mi pridemandas Avinjon: "Kie la testamento, Avinjo?" 131 00:05:06,000 --> 00:05:09,000 Kion respondas ŝi? Ŝi diras: "Mi estas en la Ĉielo; ĉio glatas. 132 00:05:09,000 --> 00:05:11,000 Mi revidas longtempajn forpasintajn 133 00:05:11,000 --> 00:05:13,000 amikojn kaj familianojn, kaj ĉiujn 134 00:05:13,000 --> 00:05:16,000 hundidojn kaj katidojn, kiujn mi havis infanaĝe. 135 00:05:16,000 --> 00:05:19,000 Kaj mi amas vin; mi ĉiam estos kun vi. 136 00:05:19,000 --> 00:05:21,000 Ĝis la reaŭdo." 137 00:05:21,000 --> 00:05:23,000 Damne, ŝi ne respondis la malbenan demandon! 138 00:05:23,000 --> 00:05:25,000 Kie la testamento? 139 00:05:25,000 --> 00:05:27,000 Nu, ŝi facile povintus diri, 140 00:05:27,000 --> 00:05:29,000 "Ho jes, sur la dua breto de la biblioteko, malantaŭ la enciklopedio", 141 00:05:29,000 --> 00:05:32,000 sed ne, ne pri tio ŝi babilis. 142 00:05:32,000 --> 00:05:35,000 Ŝi transdonis nenian utilan informeron. 143 00:05:35,000 --> 00:05:37,000 Ni kare pagis por tiu informero, 144 00:05:37,000 --> 00:05:39,000 sed ne ricevis ĝin. 145 00:05:39,000 --> 00:05:42,000 Mia dua demando estus tre simpla: 146 00:05:42,000 --> 00:05:44,000 Se mi petas, ke ili kontaktu 147 00:05:44,000 --> 00:05:47,000 la spiriton de mia forpasinta bopatro, ekz., 148 00:05:47,000 --> 00:05:49,000 kial ili senĉese diras -- 149 00:05:49,000 --> 00:05:51,000 memoru, oni parolas al ili ĉeorele -- 150 00:05:51,000 --> 00:05:55,000 kial ili diras: "Mia nomo komencas per J aŭ M?" 151 00:05:56,000 --> 00:05:58,000 Ĉu temas pri divenludo? 152 00:05:58,000 --> 00:06:00,000 Ĉu ili rajtas starigi 20 demandojn 153 00:06:00,000 --> 00:06:03,000 ĝis trafi la bonan respondon? 20, aŭ 120, plejofte... 154 00:06:03,000 --> 00:06:06,000 Nu, kia kruela, turmentiga, 155 00:06:07,000 --> 00:06:10,000 tute malhonesta -- 156 00:06:10,000 --> 00:06:13,000 ja bone fartas mi, residiĝu (Ridoj) -- 157 00:06:13,000 --> 00:06:15,000 ludo flanke de tiuj trompistoj. 158 00:06:15,000 --> 00:06:18,000 Ili parazitas povrajn funebrulojn 159 00:06:18,000 --> 00:06:21,000 senartifikajn kaj naivajn. 160 00:06:21,000 --> 00:06:23,000 Sciu, ke procedon tian 161 00:06:23,000 --> 00:06:26,000 oni nomas "konjekto-diveno". 162 00:06:27,000 --> 00:06:29,000 Mi konas ulon... 163 00:06:30,000 --> 00:06:32,000 li nomiĝas Van Praagh, James Van Praagh -- 164 00:06:32,000 --> 00:06:34,000 granda praktikanto de tiu artaĉo. 165 00:06:34,000 --> 00:06:37,000 John Edward, Sylvia Browne 166 00:06:37,000 --> 00:06:40,000 kaj Rosemary Altea estas ties gekolegoj. 167 00:06:40,000 --> 00:06:43,000 Ili svarmas ĉie, sed nialande, 168 00:06:43,000 --> 00:06:45,000 James Van Praagh estas ja famkonata. 169 00:06:45,000 --> 00:06:47,000 Kaj kion faras li? Li ŝatas riveli 170 00:06:47,000 --> 00:06:49,000 kiel mortintoj mortis, 171 00:06:49,000 --> 00:06:52,000 tiuj mortintoj, kiuj flustras ĉe lia orelo. 172 00:06:52,000 --> 00:06:55,000 Do oftege, li elbuŝigas fidirojn tiajn: 173 00:06:55,000 --> 00:06:58,000 "Li diras, li diras al mi, ke antaŭ ol forpasi, 174 00:06:59,000 --> 00:07:01,000 li spiris pene". Uloj! 175 00:07:01,000 --> 00:07:03,000 Jen ĝuste tio kio provokas morton! 176 00:07:03,000 --> 00:07:05,000 (Ridoj) 177 00:07:05,000 --> 00:07:07,000 Oni ĉesas spiri, kaj mortas. 178 00:07:07,000 --> 00:07:09,000 Estas tutsimpla afero. 179 00:07:09,000 --> 00:07:12,000 Kaj informeron tian li ĉerpas ĉe "la alia flanko"? 180 00:07:12,000 --> 00:07:14,000 Mi ege pridubas tion. 181 00:07:14,000 --> 00:07:16,000 Nu, tiuj homaĉoj eldiras kion ajn, hokfrazojn kiel 182 00:07:16,000 --> 00:07:18,000 "Kial sentas mi elektron? 183 00:07:18,000 --> 00:07:21,000 Li diras al mi, 'Elektro.' 184 00:07:21,000 --> 00:07:23,000 Ĉu li estis elektristo?" "Ne." 185 00:07:23,000 --> 00:07:25,000 "Ĉu li uzis elektran razilon?" "Ne." 186 00:07:25,000 --> 00:07:27,000 Ili disĵetas fiŝliniojn kaj hokojn tiele, 187 00:07:27,000 --> 00:07:29,000 esperante kapti bonajn respondojn. 188 00:07:29,000 --> 00:07:31,000 Ofte, homoj telefonas nin, 189 00:07:31,000 --> 00:07:33,000 ĉe la James Randi Edukfondaĵo, 190 00:07:33,000 --> 00:07:36,000 kaj diras: kial tiel ĉagreniĝi pri tio, S-ro Randi? 191 00:07:36,000 --> 00:07:38,000 Ĉu ĝi ne estas simpla amuzilo?" 192 00:07:38,000 --> 00:07:41,000 Ne, ne estas amuze. Estas kruela farso. 193 00:07:41,000 --> 00:07:44,000 Eble ĝi alportas iom da konsolo al kelkaj, 194 00:07:44,000 --> 00:07:46,000 sed la konsolo daŭras 195 00:07:46,000 --> 00:07:48,000 pli-malpli 20 minutojn. 196 00:07:48,000 --> 00:07:50,000 Poste, la viktimoj pripensas kaj diras: 197 00:07:50,000 --> 00:07:52,000 "Mi pagis amason da steloj por ricevi mesaĝon, 198 00:07:52,000 --> 00:07:55,000 kaj kion diris ĝi? 'Mi vin amas!'" 199 00:07:55,000 --> 00:07:57,000 Ili ĉiam diras tiaĵojn. 200 00:07:57,000 --> 00:07:59,000 Ili ne ricevas informeron, 201 00:07:59,000 --> 00:08:01,000 tio, kion ili ricevas ne egalvaloras la elspezon. 202 00:08:01,000 --> 00:08:03,000 Nu, Sylvia Browne, jen granda aferistino. 203 00:08:03,000 --> 00:08:05,000 Ni moknomas ŝin "Ungegoj". 204 00:08:05,000 --> 00:08:07,000 Sylvia Browne -- dankon -- 205 00:08:07,000 --> 00:08:10,000 Sylvia Browne starigis la plej grandan 206 00:08:10,000 --> 00:08:12,000 el tiuj negocaĉoj ĝis nun. 207 00:08:12,000 --> 00:08:15,000 Sylvia Browne -- bone aŭskultu -- 208 00:08:15,000 --> 00:08:18,000 postulas 700 dolarojn 209 00:08:18,000 --> 00:08:21,000 por 20-minuta telefonkonversacio, 210 00:08:21,000 --> 00:08:23,000 ne necese, ke ŝi renkontu vin, 211 00:08:23,000 --> 00:08:25,000 kaj la atendo estas dujara, 212 00:08:25,000 --> 00:08:27,000 tiom populara ŝi fariĝis. 213 00:08:27,000 --> 00:08:29,000 Oni pagas kreditkarte aŭ kiel ajn, 214 00:08:29,000 --> 00:08:31,000 kaj ŝi telefonos vin iam 215 00:08:31,000 --> 00:08:33,000 dum la venontaj du jaroj. Vi tuj certos, 216 00:08:33,000 --> 00:08:35,000 ke estas ŝi. "Ha-lo, mi 'stas Sylvia Browne." 217 00:08:35,000 --> 00:08:37,000 Jes ja, vi tuj rekonos ŝin. 218 00:08:39,000 --> 00:08:42,000 Nu, Montel Williams estas inteligenta viro, 219 00:08:42,000 --> 00:08:45,000 famkonata televida anoncisto. 220 00:08:45,000 --> 00:08:47,000 Bonedukita, klera, 221 00:08:47,000 --> 00:08:49,000 li ja konas la fifarojn de Sylvia Browne 222 00:08:49,000 --> 00:08:51,000 sed prifajfas ilin. 223 00:08:51,000 --> 00:08:54,000 Tute prifajfas ilin. 224 00:08:55,000 --> 00:08:58,000 Tio, kio gravas por li estas la sponsoroj: 225 00:08:58,000 --> 00:09:00,000 kaj la sponsoroj ja ŝatas ŝin, 226 00:09:00,000 --> 00:09:02,000 sekve, li elmontras ŝin televide konstante. 227 00:09:02,000 --> 00:09:05,000 Sed kion vendas Sylvia Browne kontraŭ 700 dolaroj? 228 00:09:05,000 --> 00:09:08,000 La nomojn de viaj gardanĝeloj, antaŭ ĉio. 229 00:09:08,000 --> 00:09:11,000 Kompreneble: kiel elturniĝi sen tio? (Ridoj) 230 00:09:11,000 --> 00:09:14,000 Ŝi ankaŭ diras kiel vi nomiĝis 231 00:09:14,000 --> 00:09:16,000 en viaj antaŭaj vivoj. 232 00:09:16,000 --> 00:09:18,000 Mirindege. 233 00:09:18,000 --> 00:09:20,000 Oni rapide konstatas, 234 00:09:20,000 --> 00:09:22,000 ke ŝiaj klientinoj ĉiuj estis 235 00:09:22,000 --> 00:09:25,000 Babilonaj princinoj, aŭ io simila, 236 00:09:25,000 --> 00:09:27,000 kaj la viroj estis helenaj militistoj 237 00:09:27,000 --> 00:09:30,000 flanke de Agamemnono. 238 00:09:30,000 --> 00:09:32,000 Oni neniam mencias 239 00:09:32,000 --> 00:09:34,000 14-jara botciriston el la stratoj de Londono, 240 00:09:34,000 --> 00:09:36,000 kiu mortis pro ftizo. 241 00:09:36,000 --> 00:09:39,000 Klare, ne penvaloras invoki lin. 242 00:09:39,000 --> 00:09:42,000 Kaj strangege -- uloj, vi mem konstatis ĝin. 243 00:09:42,000 --> 00:09:45,000 Vi vidis kiel agas tiun fiaron televide -- 244 00:09:45,000 --> 00:09:48,000 ili neniam revenigas spiritojn el infero. (Ridoj) 245 00:09:49,000 --> 00:09:52,000 Ĉiuj loĝas en la Ĉielo, neniam en infero. 246 00:09:52,000 --> 00:09:54,000 Se ili revenigus kelkajn el miaj amikoj, 247 00:09:54,000 --> 00:09:56,000 ili... Nu, vi komprenas... 248 00:09:56,000 --> 00:09:58,000 (Ridoj) 249 00:09:59,000 --> 00:10:02,000 Nu, tiu Sylvia Browne estas esceptulino, 250 00:10:02,000 --> 00:10:04,000 ŝi apartiĝas per spefica karakterizaĵo: 251 00:10:04,000 --> 00:10:07,000 mia fondaĵo, la James Randi Edukfondaĵo, 252 00:10:07,000 --> 00:10:10,000 proponas unu milionon da dolaroj, 253 00:10:10,000 --> 00:10:12,000 tre simple gajneblaj. 254 00:10:12,000 --> 00:10:14,000 Oni nur pruvu, siajn paranormalajn povojn 255 00:10:14,000 --> 00:10:16,000 aŭ ian ajn supernaturan okazaĵon aŭ povon 256 00:10:16,000 --> 00:10:18,000 sub taŭgaj observadaj kondiĉoj. 257 00:10:18,000 --> 00:10:20,000 Unu miliono, tre facile gajnebla. 258 00:10:20,000 --> 00:10:22,000 Sylvia Browne estas esceptulino pro tio, 259 00:10:22,000 --> 00:10:25,000 ke ŝi estas la ununura pskikulo 260 00:10:25,000 --> 00:10:27,000 tutmonda, 261 00:10:27,000 --> 00:10:30,000 kiu akceptis nian defion. 262 00:10:30,000 --> 00:10:33,000 Tion ŝi faris dum televidelsendo, ĉe CNN 263 00:10:33,000 --> 00:10:36,000 antaŭ ses jaroj kaj duono. 264 00:10:36,000 --> 00:10:39,000 Ekde tiam, absoluta silento. Strange. 265 00:10:39,000 --> 00:10:42,000 Unue, ŝi diris, ke ŝi ne scias kiel kontakti min. 266 00:10:42,000 --> 00:10:44,000 Ĉu? 267 00:10:44,000 --> 00:10:46,000 Profesia psikulino, kiu konversacias kun mortintoj, 268 00:10:47,000 --> 00:10:49,000 ŝi ne eblas kontakti min? 269 00:10:49,000 --> 00:10:51,000 (Ridoj) 270 00:10:51,000 --> 00:10:53,000 Mi estas viva, eble vi rimarkis. 271 00:10:53,000 --> 00:10:55,000 Nu, pli-malpli, tio estas. 272 00:10:56,000 --> 00:10:59,000 Ŝi ne eblas... Sed nun, ŝi diras, ke ŝi ne volas, 273 00:10:59,000 --> 00:11:02,000 ĉar mi estas ne diotima. 274 00:11:02,000 --> 00:11:04,000 Des pli bona motivo por senigi min de tiu miliono, 275 00:11:04,000 --> 00:11:06,000 ĉu ne, Sylvia? 276 00:11:06,000 --> 00:11:09,000 Nu, serioze, oni devas kontraŭbatali tiujn fiulojn. 277 00:11:09,000 --> 00:11:11,000 Oni ja devas, ĉar tio ĉi estas kruela farso. 278 00:11:11,000 --> 00:11:14,000 Ĉe la Fondaĵo, ni oftege vidas homojn 279 00:11:14,000 --> 00:11:17,000 ruinigitajn finance kaj emocie, 280 00:11:17,000 --> 00:11:19,000 ĉar ili disdonis kaj monon kaj fidon 281 00:11:19,000 --> 00:11:21,000 al nefidindaj homaĉoj. 282 00:11:21,000 --> 00:11:23,000 Bone, vi memoras, ke mi ĵus glutis granulojn. 283 00:11:23,000 --> 00:11:25,000 Klarigon mi ŝuldas al vi prie. 284 00:11:25,000 --> 00:11:28,000 Homeopatio -- ni iomete priparolu la aferon. 285 00:11:28,000 --> 00:11:30,000 Mmm. Vi jam aŭdis pri ĝi. 286 00:11:30,000 --> 00:11:33,000 Temas pri alternativa kuracilo, ĉu ne? 287 00:11:33,000 --> 00:11:36,000 Homeopatio, fakte -- jen ekzemplo. 288 00:11:36,000 --> 00:11:39,000 Calms Forte, 289 00:11:39,000 --> 00:11:42,000 32 granuloj dormigaj! Mi forgesis mencii ĝin. 290 00:11:42,000 --> 00:11:44,000 Mi ĵus englutis dormigilon 291 00:11:44,000 --> 00:11:47,000 sufiĉe por ses tagoj kaj duono. 292 00:11:47,000 --> 00:11:49,000 (Ridoj) 293 00:11:49,000 --> 00:11:51,000 Ses tagoj kaj duono, sendube fatala dozo. 294 00:11:51,000 --> 00:11:53,000 Ĝuste tie ĉi, sur la flakono, oni diras: 295 00:11:53,000 --> 00:11:55,000 "Okaze de superdozo, 296 00:11:55,000 --> 00:11:57,000 tuj voku la telefonsukurejon", 297 00:11:57,000 --> 00:11:59,000 kaj jen la senpaga numero. 298 00:11:59,000 --> 00:12:01,000 Ne zorgu -- neniel danĝeras. 299 00:12:01,000 --> 00:12:03,000 Mi ne bezonas helpon; 300 00:12:03,000 --> 00:12:05,000 tiun veneniĝon mi faras 301 00:12:05,000 --> 00:12:08,000 antaŭ spektantaroj tramonde. 302 00:12:08,000 --> 00:12:10,000 Jam de ok aŭ dek jaroj, 303 00:12:10,000 --> 00:12:13,000 mi glutas fatalajn dozojn de homeopatia dormigilo. 304 00:12:13,000 --> 00:12:15,000 Kial ili ne efikas ĉe mi? 305 00:12:15,000 --> 00:12:17,000 (Ridoj) 306 00:12:17,000 --> 00:12:20,000 (Aplaŭdoj) 307 00:12:20,000 --> 00:12:22,000 La respondo povus surprizi vin. 308 00:12:22,000 --> 00:12:24,000 Kio estas homeopatio? 309 00:12:24,000 --> 00:12:26,000 Prenu substancon, kiu vere efikas 310 00:12:26,000 --> 00:12:28,000 kaj diluu ĝin ĝis 311 00:12:28,000 --> 00:12:30,000 ja sub la limo de Avogadro, 312 00:12:30,000 --> 00:12:32,000 ĝis la punkto, fakte 313 00:12:32,000 --> 00:12:35,000 kie ĝi tute malaperas. (Ridoj) 314 00:12:35,000 --> 00:12:37,000 Amikoj, tio ĉi ne estas 315 00:12:37,000 --> 00:12:40,000 nura metaforo. Ĝi estas vero. 316 00:12:40,000 --> 00:12:42,000 Estas ekzakte kiel preni 317 00:12:42,000 --> 00:12:46,000 unu 325-milligraman aspirinon, 318 00:12:46,000 --> 00:12:49,000 ĵeti ĝin meze de grandega lago, 319 00:12:49,000 --> 00:12:52,000 miksi la tutaĵon, kompreneble per grandega kulero, 320 00:12:52,000 --> 00:12:54,000 kaj atendi proksimume du jarojn 321 00:12:54,000 --> 00:12:57,000 por ke la solvaĵo homogeniĝas. 322 00:12:57,000 --> 00:12:59,000 Tiam, kiam vi sentas kapdoloron, 323 00:12:59,000 --> 00:13:02,000 trinku iomete de tiu akvo, kaj -- miraklo -- vi resaniĝas. 324 00:13:02,000 --> 00:13:04,000 (Ridoj) 325 00:13:04,000 --> 00:13:07,000 Jes, jen tio, kio homeopatio vere estas. 326 00:13:07,000 --> 00:13:10,000 Oni ankaŭ asertas -- vere ridinde --, 327 00:13:10,000 --> 00:13:13,000 ke ju pli diluita la substanco, 328 00:13:13,000 --> 00:13:15,000 des pli potenca ĝi fariĝas. 329 00:13:15,000 --> 00:13:18,000 Tute logike... Nu, mi aŭdis pri iu ulo en Florido. 330 00:13:18,000 --> 00:13:20,000 La povrulo mortis pro superdozo 331 00:13:20,000 --> 00:13:22,000 de homeopatia kuracilo: 332 00:13:22,000 --> 00:13:24,000 Li forgesis preni ĝin. 333 00:13:24,000 --> 00:13:26,000 (Ridoj) 334 00:13:26,000 --> 00:13:28,000 Bone pripensu ĝin; vi komprenos. 335 00:13:30,000 --> 00:13:33,000 Ridinde estas. Tute absurde. 336 00:13:33,000 --> 00:13:35,000 Mi ne scias kial ni kredas 337 00:13:35,000 --> 00:13:38,000 tiom da sensencaĵojn de tiom da jaroj. 338 00:13:38,000 --> 00:13:40,000 Kaj nun, kelkaj vortoj, 339 00:13:40,000 --> 00:13:42,000 pri la James Randi Edukfondaĵo. 340 00:13:42,000 --> 00:13:44,000 Nia propono estas ja alloga, 341 00:13:44,000 --> 00:13:47,000 sed verdire, la fakto ke neniu 342 00:13:47,000 --> 00:13:49,000 rapidas akcepti ĝin 343 00:13:49,000 --> 00:13:51,000 ne signifas, ke paranormalaj povoj ne ekzistas. 344 00:13:51,000 --> 00:13:54,000 Ili ja povus ekzisti, ie, iel. 345 00:13:54,000 --> 00:13:57,000 Eble mediumoj estas simple tro riĉaj. 346 00:13:57,000 --> 00:13:59,000 Certe, ĝi pravas pri Sylvia Browne. 347 00:13:59,000 --> 00:14:01,000 Pripensu: 700 dolarojn por 20-minuta seanco 348 00:14:01,000 --> 00:14:03,000 pertelefona -- 349 00:14:03,000 --> 00:14:05,000 avokatoj postulas malpli! 350 00:14:06,000 --> 00:14:08,000 Ŝi probable enspezas amasegon da mono. 351 00:14:08,000 --> 00:14:11,000 Homoj tiaj ne bezonas unu milionon da dolaroj, sendube, 352 00:14:11,000 --> 00:14:13,000 sed kial ne preni ĝin 353 00:14:13,000 --> 00:14:15,000 nur por ridindigi min? 354 00:14:15,000 --> 00:14:18,000 Por silentigi tiun nediotima viraĉo 355 00:14:18,000 --> 00:14:21,000 pri kiu Sylvia Browne ĉiam parolas? 356 00:14:21,000 --> 00:14:23,000 Mi pensas, ke ion oni nepre faru pri tio. 357 00:14:23,000 --> 00:14:26,000 Ni vere ŝatus ricevi viajn sugestojn, amikoj, 358 00:14:26,000 --> 00:14:29,000 pri kiel kontakti la estrarojn de la lando, 359 00:14:29,000 --> 00:14:31,000 de la ŝtatoj kaj de la urboj 360 00:14:31,000 --> 00:14:33,000 por devigi ilin fari ion. 361 00:14:33,000 --> 00:14:36,000 Se vi ion eltrovas... Nu, kompreneble, 362 00:14:36,000 --> 00:14:38,000 hodiaŭ ni aŭdis homojn parolantajn 363 00:14:38,000 --> 00:14:40,000 pri la aideso-epidemio 364 00:14:40,000 --> 00:14:42,000 kaj la malnutritaj infanoj ĉie ĉirkaŭ ni, 365 00:14:42,000 --> 00:14:45,000 kaj la dramoj kaŭzitaj de netrinkebla akvo. 366 00:14:45,000 --> 00:14:47,000 Ĉio tio ĉi ja gravas, 367 00:14:47,000 --> 00:14:49,000 estas vere grave por ni, 368 00:14:49,000 --> 00:14:52,000 kaj estas nia devo agi pri tiuj problemoj. 369 00:14:52,000 --> 00:14:54,000 Sed samtempe, 370 00:14:54,000 --> 00:14:56,000 kiel Arthur C. Clarke skribis, 371 00:14:56,000 --> 00:14:58,000 la putriĝo de la homa menso, 372 00:14:58,000 --> 00:15:00,000 la kredo je paranormaleco, kaj okultaj povoj 373 00:15:00,000 --> 00:15:02,000 kaj psikuloj -- 374 00:15:02,000 --> 00:15:04,000 ĉiuj tiuj sensencaĵoj 375 00:15:04,000 --> 00:15:06,000 tiu Mezepoka pensmaniero -- 376 00:15:06,000 --> 00:15:08,000 io estas farenda prie, laŭ mi, 377 00:15:08,000 --> 00:15:10,000 kaj ĝi baziĝas sur edukado. 378 00:15:10,000 --> 00:15:12,000 Plejparte, la novaĵkomunikiloj 379 00:15:12,000 --> 00:15:14,000 kulpas pri tiu problemo. 380 00:15:14,000 --> 00:15:16,000 Ili senhonte promocias 381 00:15:16,000 --> 00:15:18,000 ĉiajn absurdaĵojn tiajn 382 00:15:18,000 --> 00:15:21,000 por plaĉi al la sponsoroj. 383 00:15:22,000 --> 00:15:24,000 Por ili, nur gravas la gajnaĵoj, la financaj rezultoj. 384 00:15:24,000 --> 00:15:26,000 Ili pensas nur pri tio. 385 00:15:26,000 --> 00:15:28,000 Kaj estas plenumenda de ni agi prie. 386 00:15:28,000 --> 00:15:30,000 Mi pretas aŭskulti viajn sugestojn, 387 00:15:30,000 --> 00:15:32,000 kaj invitas vin 388 00:15:32,000 --> 00:15:35,000 viziti nian retpaĝaron. 389 00:15:35,000 --> 00:15:38,000 -- www.randi.org. 390 00:15:38,000 --> 00:15:40,000 Enklaku ĝin kaj konsultu la arkivojn, 391 00:15:40,000 --> 00:15:42,000 vi komencos plibone kompreni tion, 392 00:15:42,000 --> 00:15:44,000 pri kio mi parolis hodiaŭ. 393 00:15:44,000 --> 00:15:46,000 Vi vidos niajn dosierojn. 394 00:15:46,000 --> 00:15:48,000 Nenio komparas al esti sidinta en tiu librejo 395 00:15:48,000 --> 00:15:50,000 kaj vidi familion, kiu rakontas 396 00:15:50,000 --> 00:15:53,000 kiel panjo disdonis la familian havaĵon. 397 00:15:53,000 --> 00:15:55,000 Ŝi elbankigis la ŝparkontojn, 398 00:15:55,000 --> 00:15:58,000 disvendis la akciojn. 399 00:15:58,000 --> 00:16:00,000 Ĉagrenigas aŭdi rakontojn tiajn, 400 00:16:00,000 --> 00:16:03,000 kaj ŝi neniel helpis sian familion, 401 00:16:03,000 --> 00:16:05,000 neniun problemon ŝi solvis. 402 00:16:05,000 --> 00:16:07,000 Jes, eble disvolviĝos putriĝo de la mensoj en tiu ĉi lando, 403 00:16:07,000 --> 00:16:10,000 kaj la mensoj de ĉie ĉirkaŭ la terglobo 404 00:16:10,000 --> 00:16:13,000 se ni ne reagas taŭge pri tiu problemo. 405 00:16:14,000 --> 00:16:16,000 Nu, ni elmontras tiun allogaĵon, 406 00:16:16,000 --> 00:16:18,000 kaj agitas ĝin ĉe la nazo de ĉiuj. 407 00:16:18,000 --> 00:16:20,000 Ni atendas, ke la psikuloj venas mordeti ĝin. 408 00:16:20,000 --> 00:16:22,000 Ho, ja multaj venas, 409 00:16:22,000 --> 00:16:24,000 centoj venas provi ĉiujare. 410 00:16:24,000 --> 00:16:26,000 Ili estas rabdistoj kaj homoj, 411 00:16:26,000 --> 00:16:28,000 kiuj kredas, ke ankaŭ ili povas alparoli mortintojn, 412 00:16:28,000 --> 00:16:30,000 sed nur duarangaj ili estas; ili ne scias kiel taksi 413 00:16:30,000 --> 00:16:33,000 siajn laŭdirajn povojn. 414 00:16:33,000 --> 00:16:35,000 La profesiulojn, oni neniam vidas. 415 00:16:35,000 --> 00:16:37,000 Kun la escepto de Sylvia Browne, 416 00:16:37,000 --> 00:16:39,000 kiel mi ĵus rakontis. 417 00:16:40,000 --> 00:16:43,000 Unue, ŝi akceptis, sed nun ŝi rifuzas. 418 00:16:43,000 --> 00:16:46,000 Gesinjoroj, 419 00:16:46,000 --> 00:16:49,000 Mi nomiĝas James Randi, 420 00:16:49,000 --> 00:16:52,000 kaj mi atendas. 421 00:16:52,000 --> 00:16:54,000 Dankon. 422 00:16:54,000 --> 00:16:57,000 (Aplaŭdoj)