Ni startigis Universalajn Subtekstojn ĉar ni opinias, ke ĉiu interreta video devus esti subtekstigebla. Milionoj da surduloj nepre bezonas subtekstojn por atingi videon. Video-kreantoj kaj retejoj vere devus interesiĝi pri tio. Per subtekstoj ili povas atingi pli grandan spektantaron kaj pli altan rangon je retserĉilo. Universalaj Subtekstoj facilegigas la subtekstigadon de preskaŭ iu ajn video. Sendu jam ekzistantan retadreson de video al nia retejo, kaj poste, tajpu laŭ la parolado por krei la subtekstojn, kaj fine, klavumu por sinkronigi ilin kun la video. Jen finite. Ni donas al vi enkorpigan kodon meteblan en iun ajn retejon; tiam, spektantoj povas uzi la subtekstojn kaj ankaŭ kontribui al tradukoj. Ni subtenas videojn de YouTube, Blip.TV, Ustream, kaj multaj aliaj. Krome, ni daŭre aldonas pli da servoj. Universalaj Subtekstoj funkcias kun multaj popularaj videoformatoj, kiel MP4, Theora, webM, kaj sur HTML5. Nia celo estas, ke ĉiu video en la interreto estu subtekstigebla por ke iuj ajn interesatoj de la video povas helpi igi ĝin pli facile alirebla.