Ĉu vi tradukis la paroladon de Erin McKean? Se ne, jen ero de ĝi. "Lexicographical" estas konstruita same kiel "higgeldy piggeldy". Estas amuza vorto, kiun mi povas uzi ree. Mi aldonu, ke "higgeldy-piggeldy" estas ankaŭ amuza traduki. En la nederlanda, mi uzis "olleke bolleke", kiel por… Olleke bolleke, rubisolleke, olleke bolleke, rubisolleke, olleke bolleke, knol! Bonŝance, oni konas tiun porinfanan rimaĵon en ambaŭ nederlandlingvaj regionoj de Eŭropo. La nederlanda estas la denaska lingvo de 23 milionoj de homoj, el kiuj 16 milionoj loĝas en Nederlando, 6 milionoj en la norda parto de Belgio, aŭ Flandrio, kaj 400 000 en Surinamo, en Sud-Ameriko. Ekzistas oficiala "Akademio de la nederlanda lingvo". Do, kia la problemo? La lingvo de Nerderlando kaj tiu de Flandrio sonas ege malsame. Se vi renkontas Johan Cruyff-n matene, kaj se vi bonŝancas, li diros al vi "Goeiemorgen". Siaflanke, Kim Clijsters diros "Goeiemorgen". Rilate subtekston, kompreneble, tio negravas. Do, ankoraŭfoje, kia la problemo? Nu, ni ankaŭ uzas malsamajn vortojn. Por Nederlandano, jen "klokkromme". En Flandrio, ĝi estas "Gauss-curve". Laste sed ne balaste, ĉiu grupo havas siajn "tipajn dubojn", specifajn apartaĵojn el la laŭnorma nederlanda, kiuj aŭdiĝas pliofte en unu regiono, ol en la alia. Tra la jaroj, Nederlandanoj iom malkonsciis pri la genro de nederlandaj substantivoj. Tial, nur Nederlandano demandas sin, ĉu bovino esta vira aŭ ina... nu, laŭ tio, kion ni diras ŝerce en Flandrio. En Belgio, aliflanke, vole-nevole, nia lingvo ricevas influon de niaj francparolantaj samlandanoj, kio altrudas al ĝi strangajn parolturnojn francdevenajn. Do, jen la problemo: se Nederlandanoj volas revizii tradukaĵojn fare de samlingvanoj belgiaj, ili eble vidos parolturnojn, kiujn ili mem neniam estus uzintaj tiele, kaj same inverse. Korektante tiujn, antaŭ nelonge, ili trovos sin kaptitaj de senfina debato pro-aŭ-kontra. Ĝi okazis al mi tuj post mia aniĝo al TED. Mi eĉ konfesas, ke por mia unua traduko mi insistis pri samlanda revizionto, tiom anksieta sentigis min eventuala revizio fare de la "alia flanko". Tamen, mi rapide lernis, ke obeante etan aron de bazaj reguloj, oni povas facile venki tian malfacilaĵon. Kaj ĝuste tion mi volas priparoli hodiaŭ. La plej bona maniero eviti debatojn pri "kiu pravas" estas akordi pri la normoj uzendaj. Pri la nederlanda, ĝi tre facilas. La oficiala tezaŭro, la ĉefa vortaro kaj la laŭnorma gramatiko konsulteblas rete. Tiu triopo estas ĝenerale uzita kaj akceptita en Nederlando kaj Belgio. Indiku dekomence, ke ĝi estas viaj normoj, kaj vi evitos senfruktajn diskutadojn. Sed eĉ kiam vorto "ekzistas", ĝi eble estas ege malkutima en unu el la du regionoj. "Klokkromme", ekzemple. Jen vorto, kiun preskaŭ neniu Belgo uzus. Aliflanke, ĝi facile kompreneblas -- specife enkuntekste, kiel por TED-prelegoj. Ĝi do estas ja ne anstataŭigenda per vorto, kiun Nederlandano neniam uzus. Mi vere preferas trakti ĝin kiel "vorto disvastiginda". Evidente, se la malkutima vorto malfacile kompreneblas, oni lasu ĝin en la vortaro. Sed eĉ tiam, anstataŭ "flandrigi" la vorton, mi petas mian tradukpartneron serĉi alian solvon akcepteblan de ambaŭ flankoj. Mi ŝatus konkludi per kelkaj vortoj pri tio, kion mi ĉiam strebas neforgesi kiam mi revizias aŭ tradukas en la nederlandan. Unue, mi strebas neforgesi miajn legontojn. Mi verkas por homoj el apartaj regionoj. Kiom eble plej, mi provu pensi kiel ili kaj eviti vortojn kaj esprimojn, kiuj, mi ja scias, estas konfuzigaj. Due, mi pensas pri mia tradukpartnero, specife kiam mi revizias. Por unu el miaj unuaj revizioj, mi faris la eraron marki "Reviziite" sen konsulti mian partneron. "Nu", pensis mi, "mi nur korektis kelkajn okulfrapajn erarojn." Nun, mi ĉiam skribas al la tradukinto kaj petas, ke li diru al mi ĉu li akordas pri miaj proponoj. Trie, mi neniam forgesas, ke mi tradukas por TED cele al kontribui pri la disvastigo de la interesaj ideoj de la prelegantoj. Ne temas pri venko en debatoj kontraŭ aliaj tradukintoj, Temas pri komuna laboro disdoni aliron al TED por tiom da homoj kiom eblas. Pasintjare, nederlanda TED-tradukanto demandis, ĉu laŭ mi estus bona ideo havi du tradukaĵarojn nederlandlingvajn, unu por Nederlando, kaj unu por Belgio. Mi respondis, ke miaopinie estus tute sensence, kaj nur ripetus la strebon disvastigi ideojn. Ĝi ja pelis min esti pli bone je la trovo de komunaĵoj inter la du regionoj. Tutfine, mi povas diri al vi, ke traduki por TED estis ege riĉiganta sperto por mi. Miaj lastaj bondeziroj, do, iru al miaj kolegoj TED-tradukantoj. Mi estus ŝatinta krei ian "Hans Rosling"-an grafikaĵon, sed vi devos kontentiĝi pri vortgrafaĵo en kiu la grando de la nomoj respondas al la nombro de fojoj kiam mi laboris kun ĉiu el ties posedantoj. Al ĉiuj, bonan kurson kaj interesegan TED Global 2011.