Se vi ankoraŭ ne komprenas
konsenton, simple imagu, ke anstataŭ
peti sekson,
vi kuiras por iu tason de teo.
Vi diras "Sal, ĉu vi volas teon?"
kaj tiu diras "Ho, zamenhof, jes!"
"Mi feke amus havi tason de teo!"
Vi scias, ke tiu volas teon.
Se vi dirus: "Ĉu vi volas teon?"
Kaj tiu diras "Mi ne vere certas."
Vi povus kuiri por tiu teon,
aŭ ne, sed atentu:
Tiu eble ne trinkus ĝin.
Kaj se tiu ne trinkus ĝin -
- kaj jen la plej grava afero -
- ne trinkigu tiun.
La fakto, ke vi kuiris ĝin, ne signifas,
ke vi rajtas spekti la trinkadon
Kaj se tiu diras "ne, dankon."
ne kuiru la teon.
Simple ne kuiru la teon.
Ne trinkigu tiun la teon
ne koleriĝu
ĉar tiu ne volas teon,
tiu simple ne volas teon, ĉu ne?
Tiu eble dirus "Jes, bonvolu,
Vi estas tre afabla"
Kaj kiam la teo alvenos,
tiu fakte ne volos la teon.
Ja estas bedaŭrinde ĉar vi
faris ĉion, por kuiri la teon,
sed la teo tute ne trinkendas por tiu.
Tiu volis teon, kaj nun ne plu.
Kelkaj ŝanĝas la opinion dum
vi boligas la akvon, enmetas la teon,
kaj aldonas la lakton.
Kaj homoj rajtas ŝanĝi la opinion
kaj vi ankoraŭ ne rajtas spekti
la trinkadon.
Kaj se tiu estas senkonscia, ne kuiru teon
Senkonsciuloj ne volas teon, kaj ili ne
povas respondi al "ĉu vi volas teon?"
ĉar ili estas senkonsciaj.
Nu, eble la homo estis konscia kiam vi
demandis ĉu tiu volas teon, kaj tiu
diris jes, sed dum vi boligis la akvon
enmetis la teon, kaj
aldonis la lakton, tiu senkonsciiĝis.
Simple metu flanken la teon,
certigu, ke la senkonsciulo estas sekura.
Kaj jen denove la grava afero:
Ne trinkigu tiun!
Tiu diris jes, sed senkonsciuloj
ne volas teon.
Se iu volis teon, komencis
trinki ĝin, kaj eksvenis
antaŭ ol fini la trinkadon, ne ankoraŭ
verŝu ĝin en la gorĝon.
Forigi la teon, certigu, ke tiu sekuras.
Ĉar senkonsciuloj ne volas teon, fidu min.
Se iu volis teon apud vi
sabate, tio ne signifas, ke tiu volas,
ke vi ĉiam kuiru teon por si.
Tiu ne volas, ke vi
alvenos hazarde kaj kuiros teon,
trinkigos sin, diranta:
"sed vi volis pasintsemajne"
aŭ, ke si vekiĝos kaj vi verŝos teon
en la gorĝon, diranta
"Sed vi volis teon pasintnokte"
Se vi povas kompreni kiel
stulta estas trinkigi homojn, kiam
la homoj ne volas teon, kaj
vi povas kompreni kiam homoj
ne volas teon, kiel malfacile estas
kompreni tion, kiam temas pri sekso?
Se estas aŭ teo, aŭ sekso,
konsento estas ĉio.
Kaj kun tio, mi foriros
kaj kuiros por mi tason de teo.