1 00:00:08,380 --> 00:00:09,561 Dankon. 2 00:00:16,270 --> 00:00:21,200 Iam estis reĝo en Hindujo, maharaĝo, kaj por lia naskiĝtago estis dekretite, 3 00:00:21,200 --> 00:00:24,200 ke ĉiuj tribestroj alportu donacon indan je reĝo. 4 00:00:24,400 --> 00:00:28,370 Iuj alportis fajnajn silkaĵojn, iuj alportis belegajn glavojn, 5 00:00:28,370 --> 00:00:29,490 iuj alportis oron. 6 00:00:29,490 --> 00:00:32,549 Fine de la vico alvenis velkinta maljunulo, 7 00:00:32,549 --> 00:00:36,630 kiu multajn tagojn piediris el sia apudmara vilaĝo. 8 00:00:36,630 --> 00:00:41,150 Kiam estis lia vico, la filo de la reĝo demandis: "Kio estas via donaco por la reĝo?" 9 00:00:41,457 --> 00:00:44,750 La maljunulo malrapidege malfermis sian manon por montri 10 00:00:44,750 --> 00:00:49,600 belegan markonkon kun purpuraj, flavaj, ruĝaj kaj bluaj rondoj, 11 00:00:50,160 --> 00:00:51,380 Kaj la reĝido diris: 12 00:00:51,460 --> 00:00:54,400 "Tio ne estas donaco por reĝo! Kia donaco estas tio?" 13 00:00:54,600 --> 00:00:57,400 La maljunulo malrapide ekrigardis lin kaj diris: 14 00:00:57,590 --> 00:01:00,750 "Longa piediro... donacero." 15 00:01:01,060 --> 00:01:02,560 (Ridado) 16 00:01:02,900 --> 00:01:05,970 Baldaŭ mi donos al vi donacon, 17 00:01:05,970 --> 00:01:08,270 kiu miaopinie disvastigindas. 18 00:01:08,290 --> 00:01:10,050 Antaŭ ol fari tion, lasu min gvidi vin en 19 00:01:10,050 --> 00:01:11,960 mia longa vojaĝo. 20 00:01:12,160 --> 00:01:13,740 Kiel la plej multaj el vi 21 00:01:13,740 --> 00:01:15,320 mi ekvivis kiel infaneto 22 00:01:15,320 --> 00:01:17,460 Kiom el vi ekvivis kiel infaneto? 23 00:01:17,460 --> 00:01:18,510 Ĉu vi naskiĝis junaj? 24 00:01:18,740 --> 00:01:20,500 Proksimume la duono... Bone... 25 00:01:20,570 --> 00:01:21,590 (Ridado) 26 00:01:21,820 --> 00:01:24,910 Ĉu la ceteraj naskiĝis plenkreskintaj? 27 00:01:25,060 --> 00:01:27,640 Mi ja volus vidi ilian patrinon! 28 00:01:27,820 --> 00:01:29,460 Parolante pri neeblo! 29 00:01:30,560 --> 00:01:34,740 Kiel infano, mi ĉiam revis plenumi la neeblon. 30 00:01:35,620 --> 00:01:38,880 Hodiaŭ estas tago, kiun mi atendis jam dum multaj jaroj, 31 00:01:38,880 --> 00:01:41,000 ĉar hodiaŭ mi provos 32 00:01:41,020 --> 00:01:43,620 fari ion neeblan rekte antaŭ viaj okuloj, 33 00:01:43,620 --> 00:01:45,460 ĉi tie ĉe TEDxMastriĥto. 34 00:01:45,800 --> 00:01:48,160 Mi komencos 35 00:01:48,760 --> 00:01:50,880 malkaŝante la finon: 36 00:01:51,220 --> 00:01:52,640 Mi pruvos al vi 37 00:01:52,640 --> 00:01:54,940 ke la neeblo ne estas neebla. 38 00:01:55,300 --> 00:01:58,210 Kaj mi finos donacante ion disvastigindan: 39 00:01:58,210 --> 00:02:01,350 mi vidigos, ke vi en via vivo kapablas fari la neeblon. 40 00:02:02,660 --> 00:02:05,420 Strebante fari la neeblon, mi malkovris, ke estas 41 00:02:05,420 --> 00:02:08,230 du aferoj tutmonde komunaj al ĉiuj homoj. 42 00:02:08,230 --> 00:02:09,870 Ĉiu havas timojn 43 00:02:09,870 --> 00:02:11,640 kaj ĉiu havas revojn. 44 00:02:12,900 --> 00:02:14,560 En mia strebado fari la neeblon, mi malkovris, ke estas tri aferoj, 45 00:02:14,560 --> 00:02:17,560 kiujn mi faris tra la jaroj, 46 00:02:17,560 --> 00:02:20,100 kiuj ebligis al mi fari la neeblon: 47 00:02:20,110 --> 00:02:23,290 trafpilkado, 48 00:02:24,200 --> 00:02:26,900 Superhomo 49 00:02:27,290 --> 00:02:28,360 kaj moskito. 50 00:02:28,460 --> 00:02:29,460 Jen miaj ŝlosilvortoj. 51 00:02:29,460 --> 00:02:30,810 Nun vi scias, kial mi faras la neeblon en mia vivo. 52 00:02:30,810 --> 00:02:33,500 Nun akompanu min dum mia longa promenado 53 00:02:33,610 --> 00:02:36,220 ekde timegoj al revoj 54 00:02:36,320 --> 00:02:38,680 de vortoj al glavoj, 55 00:02:38,740 --> 00:02:40,980 de trafpilkado 56 00:02:41,160 --> 00:02:42,740 al Superhomo 57 00:02:42,850 --> 00:02:44,020 al Moskito. 58 00:02:44,020 --> 00:02:45,340 Mi esperas vidigi vin, 59 00:02:45,800 --> 00:02:47,360 kiel eblas fari la neeblon en via vivo. 60 00:02:47,360 --> 00:02:49,900 La 4an de oktobro 2007. 61 00:02:52,480 --> 00:02:54,934 Mia koro rapidegis, kaj miaj genuoj tremis, 62 00:02:55,840 --> 00:02:58,120 dum mi supreniris la podion 63 00:02:58,120 --> 00:02:59,340 en Teatro Sanders 64 00:02:59,340 --> 00:03:00,930 de Harvarda Universitato por akcepti 65 00:03:01,040 --> 00:03:03,240 la Ig-Nobelpremion pri medicino 2007 66 00:03:03,240 --> 00:03:06,160 pro medicina esplordokumento, de kiu mi estis kunaŭtoro, 67 00:03:06,160 --> 00:03:08,660 nomita "Glavoglutado... 68 00:03:08,660 --> 00:03:10,270 ... kaj ĝiaj kromefikoj". 69 00:03:10,420 --> 00:03:11,740 (Ridado) 70 00:03:11,870 --> 00:03:13,275 Ĝi aperis en revueto, kiun mi ne legis antaŭe, 71 00:03:13,840 --> 00:03:17,880 Brita Medicina Ĵurnalo. 72 00:03:18,460 --> 00:03:20,419 Por mi tio estis neebla revo, kiu realiĝis, 73 00:03:21,360 --> 00:03:24,740 ĝi estis surprizo neatendita de iu, kia mi; 74 00:03:24,900 --> 00:03:28,120 ĝi estis honoro neniam forgesota. 75 00:03:28,130 --> 00:03:31,459 Tio tamen ne estis la plej memorinda momento de mia vivo. 76 00:03:31,459 --> 00:03:34,539 Je la 4a de oktobro 1967 77 00:03:35,540 --> 00:03:37,640 ĉi tiu timema, hontema malgrasuleto 78 00:03:38,020 --> 00:03:40,260 suferis terurajn timojn. 79 00:03:41,100 --> 00:03:43,120 Kiam li estis surironta la podion, 80 00:03:43,460 --> 00:03:45,579 lia koro rapidegis, 81 00:03:45,579 --> 00:03:47,234 liaj genuoj tremis. 82 00:03:47,500 --> 00:03:49,162 Li malfermis sian buŝon por paroli, 83 00:03:49,780 --> 00:03:52,120 sed la vortoj ne eliĝis. 84 00:03:56,490 --> 00:03:58,130 Li staris tremploranta, 85 00:03:58,130 --> 00:04:00,040 paralizita de paniko, 86 00:04:00,630 --> 00:04:02,360 kaptita de timego. 87 00:04:02,360 --> 00:04:03,760 Tiu timema, hontema malgrasuleto 88 00:04:03,960 --> 00:04:06,130 suferis gravegajn timegojn. 89 00:04:06,130 --> 00:04:08,142 Lin timigis mallumo, 90 00:04:08,649 --> 00:04:10,330 alteco, 91 00:04:10,520 --> 00:04:11,640 araneoj kaj serpentoj... 92 00:04:11,640 --> 00:04:13,040 Ĉu iu el vi timas araneojn kaj serpentojn? 93 00:04:13,040 --> 00:04:15,140 Jes, kelkaj... 94 00:04:15,280 --> 00:04:16,660 Li timis akvon kaj ŝarkojn, 95 00:04:16,660 --> 00:04:19,079 li timis kuracistojn, flegistinojn kaj dentistojn, 96 00:04:19,079 --> 00:04:21,939 nadlojn, borilojn kaj akraĵojn. 97 00:04:21,939 --> 00:04:24,680 Sed pli ol ĉio li timegis 98 00:04:24,680 --> 00:04:27,380 homojn. 99 00:04:27,470 --> 00:04:28,470 Tiu timema, hontema malgrasuleto 100 00:04:29,380 --> 00:04:31,530 estis mi. 101 00:04:31,540 --> 00:04:32,570 Mi timis malsukceson kaj malakcepton, 102 00:04:33,320 --> 00:04:35,997 malaltan memestimon, minuskomplekson, 103 00:04:37,300 --> 00:04:39,520 kaj ion, pri kio ni tiam eĉ ne sciis, ke eblas aliĝi al ĝi: 104 00:04:39,520 --> 00:04:42,840 sociala timotraŭmo. 105 00:04:42,840 --> 00:04:44,660 Ĉar mi havis tiujn timegojn, mi daŭre estis turmenata kaj batata. 106 00:04:48,610 --> 00:04:52,240 Mi estis mokita kaj ŝoldita. Mi neniam rajtis kunludi 107 00:04:52,300 --> 00:04:54,260 en boacaj ludoj. 108 00:04:55,020 --> 00:04:58,056 Ho, tamen estis unu ludo, en kiu mi rajtis partopreni: 109 00:04:58,100 --> 00:04:59,427 trafpilkado - 110 00:04:59,500 --> 00:05:01,443 kaj ili sciis, kiel trafi min. 111 00:05:01,760 --> 00:05:03,500 La turmentuloj kriis mian nomon, 112 00:05:03,500 --> 00:05:05,970 kaj ekrigardante, mi vidis tiujn ruĝajn pilkojn 113 00:05:05,970 --> 00:05:08,200 transsonrapide alveni al mi: 114 00:05:08,210 --> 00:05:09,950 Baf! Baf! Baf! 115 00:05:10,580 --> 00:05:13,220 Mi memoras multajn tagojn, kiam mi rehejmiĝis de la lernejo 116 00:05:13,300 --> 00:05:18,180 kun ruĝa, arda vizaĝo kaj oreloj ruĝaj kaj tintaj. 117 00:05:18,180 --> 00:05:21,140 En miaj oluloj brulis larmoj, 118 00:05:21,180 --> 00:05:23,515 kaj en miaj oreloj brulis iliaj vortoj. 119 00:05:23,740 --> 00:05:25,000 Kiu ajn diras 120 00:05:25,020 --> 00:05:28,660 "Bastonoj kaj ŝtonoj povas rompi miajn ostojn, sed vortoj neniam vundos min" 121 00:05:28,660 --> 00:05:29,911 komprenis neniom. 122 00:05:30,310 --> 00:05:31,980 Vortoj povas tranĉi kiel tranĉilo. 123 00:05:31,980 --> 00:05:34,030 Vortoj kapablas piki kiel glavo. 124 00:05:34,210 --> 00:05:36,040 Vortoj povas fari vundojn tiel profundajn, 125 00:05:36,040 --> 00:05:37,780 ke ili ne videblas. 126 00:05:38,150 --> 00:05:41,070 Mi timegis, kaj vortoj estis mia plej granda malamiko. 127 00:05:41,260 --> 00:05:42,491 Kaj ankoraŭ estas. 128 00:05:43,355 --> 00:05:45,300 Sed mi havis ankaŭ revojn. 129 00:05:45,300 --> 00:05:47,980 Hejme, kun miaj bildrakontoj pri Superhomo, 130 00:05:47,980 --> 00:05:49,774 kaj mi legis librojn pri Superhomo, 131 00:05:49,774 --> 00:05:53,440 kaj reve mi volis esti heroego, kia Superhomo. 132 00:05:53,480 --> 00:05:56,240 Mi volis batali por vero kaj justo; 133 00:05:56,240 --> 00:05:58,680 Mi volis batali kontraŭ fiuloj kaj kriptonito; 134 00:05:58,680 --> 00:06:02,895 mi volis flugi ĉirkaŭ la mondo, plenumi superhomajn agojn, 135 00:06:03,400 --> 00:06:05,850 ankaŭ realaj aferoj allogis min. 136 00:06:05,860 --> 00:06:09,460 Mi legis la libron pri mondrekordoj de Guiness kaj "Kredu aŭ ne!" de Ripley. 137 00:06:09,460 --> 00:06:13,080 Ĉu iu el vi iam legis "Mondrekordoj de Guiness" aŭ tion de Ripley? 138 00:06:13,100 --> 00:06:14,390 Mi ŝategas tiujn librojn! 139 00:06:14,390 --> 00:06:16,270 Mi vidis realajn homojn kaj realajn atingojn. 140 00:06:16,270 --> 00:06:17,790 Kaj mi pensis: mi volas fari tion. 141 00:06:17,790 --> 00:06:19,330 Se tiu turmentuloj malpermesas 142 00:06:19,330 --> 00:06:21,030 min kunludi en iu ajn el iliaj sportoludoj, 143 00:06:21,030 --> 00:06:23,335 mi volas plenumi mirigajn agojn. 144 00:06:23,335 --> 00:06:26,659 Mi volas fari ion rimarkindan, kion tiuj turmentuloj ne kapablas. 145 00:06:26,659 --> 00:06:28,609 Mi volas scii mian alvokiĝon kaj celon; 146 00:06:28,609 --> 00:06:30,729 mi volas scii, ke mia vivo kontribuas; 147 00:06:30,729 --> 00:06:33,320 mi volas fari ion nekredeblan, por ŝanĝi la mondon; 148 00:06:33,320 --> 00:06:36,960 mi volas pruvi, ke la neeblo ne estas neebla. 149 00:06:38,340 --> 00:06:40,240 Mi transsaltas dek jarojn - 150 00:06:40,240 --> 00:06:42,706 Jen la semajno antaŭ mia 21-jariĝo. 151 00:06:42,819 --> 00:06:46,799 En unu tago okazis du aferoj, kiuj ŝanĝis mian vivon. 152 00:06:47,040 --> 00:06:49,391 Mi loĝis en Tamil Nadu, en suda Hindujo. 153 00:06:49,540 --> 00:06:51,020 Mi tie estis misiisto 154 00:06:51,020 --> 00:06:53,090 kaj mia mentoro, mia amiko demandis: 155 00:06:53,090 --> 00:06:54,720 "Ĉu vi havas 'Thromes', Daniel?" 156 00:06:54,720 --> 00:06:57,440 Mi diris: "Kio estas 'Thromes'?" 157 00:06:57,440 --> 00:07:00,490 Li diris: "Thromes estas viaj grandaj vivoceloj. 158 00:07:00,490 --> 00:07:04,630 Ili estas kombinaĵo de revoj kaj celoj, revoceloj, kvazaŭ vi povus fari ĉion ajn, 159 00:07:04,630 --> 00:07:07,240 kion vi volas, se vi volus iri ĉien ajn, kien vi volas, 160 00:07:07,240 --> 00:07:08,479 esti, kiu ajn vi volas, 161 00:07:08,479 --> 00:07:10,356 kien vi irus? Kion vi farus? 162 00:07:10,356 --> 00:07:11,280 Kiu vi estus? 163 00:07:11,280 --> 00:07:14,500 Mi diris: "Tion mi ne kapablas, mi tiel timemas! Mi havas tro da timoj!" 164 00:07:14,500 --> 00:07:17,800 Tiun nokton mi kunprenis mian maton al la tegmento de la teretaĝa domo, 165 00:07:17,810 --> 00:07:19,259 mi ekkuŝis sub la steloj, 166 00:07:19,259 --> 00:07:21,869 kaj rigardis la vespertojn plonĝalflugi moskitojn. 167 00:07:21,869 --> 00:07:26,200 Mi kapablis nur pensi pri "revoceloj", revoj kaj celoj 168 00:07:26,200 --> 00:07:28,360 kaj tiuj turmentuloj kun la trafpilkoj. 169 00:07:28,760 --> 00:07:30,730 Post kelkaj horoj mi vekiĝis. 170 00:07:31,220 --> 00:07:33,940 Mia koro rapidegis, miaj genuoj tremis. 171 00:07:34,080 --> 00:07:36,020 Ĉi-foje ne temis pri timo. 172 00:07:36,420 --> 00:07:38,395 Konvulsioj trafis mian tutan korpon. 173 00:07:38,500 --> 00:07:40,180 Dum la postaj kvin tagoj 174 00:07:40,330 --> 00:07:44,199 mi nur de tempo al tempo konsciiĝis sur mia mortolito balantanta por mia vivo. 175 00:07:44,199 --> 00:07:48,239 Mia cerbo kvazaŭ fandiĝis pro la 40-grada febro. 176 00:07:48,390 --> 00:07:51,600 Rekonsciiĝinte, mi pensis nur pri revoceloj. 177 00:07:51,600 --> 00:07:53,820 Mi pensis: "Kion mi volas fari pri mia vivo?" 178 00:07:53,950 --> 00:07:56,380 Finfine, en la nokto antaŭ mia 21-jariĝo, 179 00:07:56,380 --> 00:07:58,030 dum konscia momento 180 00:07:58,030 --> 00:07:59,639 mi klarvidis ion: 181 00:07:59,639 --> 00:08:02,100 mi klarvidis etan moskiton, 182 00:08:02,620 --> 00:08:05,020 Anopheles Stephensi, 183 00:08:05,280 --> 00:08:06,610 tiu eta moskito 184 00:08:06,610 --> 00:08:08,390 malpli ol 5-mikrograma, 185 00:08:08,390 --> 00:08:09,810 malpli ol salero, 186 00:08:09,810 --> 00:08:12,780 se tiu moskito kapablas superi 80-kilograman homon, 187 00:08:12,780 --> 00:08:14,860 mi konsciiĝis, kio estas mia kriptonito. 188 00:08:14,860 --> 00:08:17,150 Tiam mi ekkonsciis, ke ne estas tiu moskito, 189 00:08:17,150 --> 00:08:19,480 sed la eta parazito ene de tiu moskito, 190 00:08:19,480 --> 00:08:23,160 Plasmodium Falciparum, kiu mortigas pli ol milionon da homoj jare. 191 00:08:23,509 --> 00:08:25,999 Sekve mi pripensis, ke ĝi eĉ pli malgrandas ol tio, 192 00:08:25,999 --> 00:08:28,550 sed al mi ĝi ŝajnis tiel pli granda. 193 00:08:28,550 --> 00:08:29,640 Mi ekkomprenis, 194 00:08:29,640 --> 00:08:31,270 ke timego estas mia kriptonito, 195 00:08:31,270 --> 00:08:32,140 mia parazito, 196 00:08:32,140 --> 00:08:34,990 kiu senvalidigis kaj paralizis man tutan vivon. 197 00:08:35,200 --> 00:08:38,080 Estas diferenco inter timego kaj danĝero. 198 00:08:38,109 --> 00:08:39,699 Danĝero estas reala. 199 00:08:39,990 --> 00:08:42,010 Timo estas elekto. 200 00:08:42,080 --> 00:08:44,309 Mi vidis, ke mi havas elekton: 201 00:08:44,309 --> 00:08:48,180 Mi povis vivi en timo kaj morti en tiu nokto, 202 00:08:49,070 --> 00:08:52,080 aŭ mi povus mortigi mian timon, 203 00:08:52,080 --> 00:08:56,060 kaj elekti miajn revojn, se mi kuraĝas vivi, 204 00:08:56,680 --> 00:08:59,560 Kuŝi sur sia mortolito kaj vidi la morton alveni okazigas ion; 205 00:08:59,560 --> 00:09:04,080 kaj alfronti la morton igas vin vere voli vivi la vivon. 206 00:09:04,180 --> 00:09:07,140 Mi konsciis, ke ĉiu mortas, sed ne ĉiu vere vivas. 207 00:09:08,040 --> 00:09:09,890 Mortante, ni vivas. 208 00:09:09,890 --> 00:09:11,580 Se oni lernas morti, 209 00:09:11,580 --> 00:09:13,070 oni lernas vere vivi. 210 00:09:13,070 --> 00:09:15,140 Mi do en tiu nokto decidis ŝanĝi 211 00:09:15,140 --> 00:09:16,420 mian historion 212 00:09:16,915 --> 00:09:18,230 Mi ne volis morti, 213 00:09:18,230 --> 00:09:20,010 mi do ekpreĝetis dirante: 214 00:09:20,010 --> 00:09:22,230 "Dio, se Vi igas min 21-jariĝi, 215 00:09:22,230 --> 00:09:24,544 mi ne plu lasos timon regi mian vivon. 216 00:09:24,670 --> 00:09:26,520 Mi mortigos mian timegon, 217 00:09:26,520 --> 00:09:29,530 mi elektos mian revon, 218 00:09:29,530 --> 00:09:31,270 mi volas ŝanĝi mian konduton, 219 00:09:31,270 --> 00:09:33,540 mi volas fari ion nekredeblan per mia vivo, 220 00:09:33,540 --> 00:09:35,550 mi volas trovi miajn celon kaj alvokiĝon, 221 00:09:35,550 --> 00:09:38,632 mi volas scii, ke la neeblo ne estas neebla." 222 00:09:38,780 --> 00:09:42,820 Ĉu mi postvivis tiun nokton, mi ne diras, tion vi mem pripensu. 223 00:09:42,850 --> 00:09:43,978 (Ridado) 224 00:09:43,978 --> 00:09:47,100 En tiu nokto mi listigis miajn unuajn dek revocelojn: 225 00:09:47,100 --> 00:09:50,210 mi volis viziti la ĉefajn kontinentojn, 226 00:09:50,210 --> 00:09:51,820 vidi la 7 mondajn vidindaĵojn, 227 00:09:51,820 --> 00:09:53,410 lerni plurajn lingvojn, 228 00:09:53,410 --> 00:09:54,940 loĝi sur neloĝata insulo, 229 00:09:54,940 --> 00:09:56,480 loĝi en ŝipo sur la oceano, 230 00:09:56,480 --> 00:09:58,650 vivi kun indiana tribo en Amazonio, 231 00:09:58,650 --> 00:10:01,210 grimpi al la plej alta pinto en Svedujo, 232 00:10:01,210 --> 00:10:03,180 vidi la sunon leviĝi sur Monto Everesto, 233 00:10:03,190 --> 00:10:05,390 labori en la muzikmondo en Naŝvilo, 234 00:10:05,400 --> 00:10:07,060 labori en cirko, 235 00:10:07,080 --> 00:10:09,120 kaj salti el aviadilo... 236 00:10:09,120 --> 00:10:12,380 En la 20 sekvantaj jaroj mi faris preskaŭ ĉion el tiuj revoceloj. 237 00:10:12,410 --> 00:10:14,650 Ĉiam, kiam mi povis trastreki ion el mia listo, 238 00:10:14,650 --> 00:10:18,190 mi tuj aldonis 5 aŭ dek pliajn, do tiu listo nur kreskis. 239 00:10:18,800 --> 00:10:23,280 La sekvantajn dek jarojn mi loĝis sur insuleto de la Bahamoj, 240 00:10:23,320 --> 00:10:25,360 dum proksimume sep jaroj 241 00:10:25,370 --> 00:10:27,274 en kana kabano. 242 00:10:29,480 --> 00:10:33,820 Mi ĉasis ŝarkojn kaj rajojn por manĝi, estis la sola sur la insulo 243 00:10:33,820 --> 00:10:36,249 en lumbotuko, 244 00:10:36,680 --> 00:10:39,160 kaj mi lernis naĝi kun ŝarkoj. 245 00:10:39,160 --> 00:10:40,980 Poste mi transloĝiĝis al Meksikio, 246 00:10:40,980 --> 00:10:45,000 kaj de tie mi transloĝiĝis al al la Amazonia baseno en Ekvadoro, 247 00:10:45,241 --> 00:10:48,100 Pujo Pongo Ekvadoro, kie mi vivis kun tribo, 248 00:10:48,100 --> 00:10:52,180 kaj iom post iom mi akiris pli da memestimo per tiuj revoceloj. 249 00:10:52,180 --> 00:10:55,100 Mi transiris al la muzikmondo, en Naŝvilo, poste en Svedujo. 250 00:10:55,110 --> 00:10:57,870 Mi iris al Stokholmo, tie mi laboris en la muzikmondo 251 00:10:57,870 --> 00:11:01,920 kaj surgrimpis monton Kebnekaiso, fore trans la nordpolusa cirklo. 252 00:11:03,300 --> 00:11:04,750 Mi lernis arlekeni, 253 00:11:04,750 --> 00:11:05,860 ĵongli 254 00:11:05,860 --> 00:11:07,480 kaj stilziri, 255 00:11:07,480 --> 00:11:10,440 rajdi unuradilon, manĝi fajron kaj vitron. 256 00:11:10,450 --> 00:11:13,620 En 1997 mi aŭdis, ke restas malpli ol dekduo da glavoglutistoj 257 00:11:13,620 --> 00:11:15,410 kaj mi diris: "Jen io por mi!" 258 00:11:15,420 --> 00:11:18,290 Mi renkontis glavoglutiston kaj petis kelkajn konsilojn de li. 259 00:11:18,290 --> 00:11:20,190 Li diris: "Bone, jen du konsiloj. 260 00:11:20,190 --> 00:11:21,926 Unue: tio estas ekstreme danĝera, 261 00:11:21,926 --> 00:11:23,948 homoj pereis pro tio. 262 00:11:23,948 --> 00:11:24,953 Due: 263 00:11:24,953 --> 00:11:26,206 ne provu tion!" 264 00:11:26,206 --> 00:11:27,520 (Ridado) 265 00:11:27,540 --> 00:11:29,540 Mi do aldonis tion al mia listeto da revoceloj. 266 00:11:30,440 --> 00:11:33,320 Mi trejnis min ĉiutage, 10 au 12 fojojn tage, 267 00:11:33,660 --> 00:11:35,160 dum kvar jaroj. 268 00:11:35,209 --> 00:11:36,709 Mi iom kalkulis - 269 00:11:36,709 --> 00:11:40,020 4 x 365 [x 12] 270 00:11:40,020 --> 00:11:42,660 Tio estis proksimume 13 mil malsukcesintaj provoj 271 00:11:42,660 --> 00:11:45,420 antaŭ ol mi unuafoje enigis glavon tra mia gorĝo en 2001. 272 00:11:46,002 --> 00:11:47,630 En tiu tempo mi transformis revocelon 273 00:11:47,630 --> 00:11:50,940 iĝi tutmonde gvidanta spertulo pri glavoglutado 274 00:11:50,970 --> 00:11:53,820 Mi do serĉis ĉiujn librojn, revuojn, gazetartikolojn 275 00:11:53,820 --> 00:11:57,670 kaj ĉiujn medicinajn raportojn, studis fiziologion kaj anatomion, 276 00:11:57,676 --> 00:11:59,719 mi parolis kun kuracistoj kaj flegistinoj, 277 00:11:59,719 --> 00:12:01,760 rete kunligis ĉiujn glavoglutistojn 278 00:12:01,760 --> 00:12:04,250 en la "Internacia Asocio de Glavoglutistoj", 279 00:12:04,250 --> 00:12:06,450 kaj ene de du jaroj kompilis medicinan raporton 280 00:12:06,450 --> 00:12:08,580 "Glavoglutado kaj ĝiaj kromefikoj", 281 00:12:08,580 --> 00:12:10,980 kiu estis publikigita en British Medical Journal. 282 00:12:10,980 --> 00:12:11,840 (Ridado) 283 00:12:11,840 --> 00:12:12,940 Dankon. 284 00:12:12,960 --> 00:12:17,748 (Aplaŭdo) 285 00:12:18,200 --> 00:12:21,570 Mi malkovris interesegajn aferojn pri glavoglutado. 286 00:12:21,571 --> 00:12:25,260 Iuj aferoj, kiujn vi verŝajne neniam pripensis ĝis hodiaŭ, sed pripensos, 287 00:12:25,260 --> 00:12:28,550 kiam vi hejme tranĉos vian bifstekon per via tranĉilo 288 00:12:28,550 --> 00:12:31,759 aŭ per glavo aŭ via "manĝilo", vi memoras ĉi tion. 289 00:12:34,257 --> 00:12:36,589 Mi eksciis, ke glavoglutado komenciĝis en Hindujo -- 290 00:12:36,589 --> 00:12:39,889 precize tie, kie dudekjara mi vidis ĝin unuafoje - 291 00:12:39,889 --> 00:12:42,290 antaŭ proksimume 4 mil jaroj, 2 mil antaŭ Kristo. 292 00:12:42,290 --> 00:12:45,580 Dum la lastaj 150 jaroj glavoglutantoj estis uzitaj 293 00:12:45,590 --> 00:12:47,400 en la kampo de medicina scienco 294 00:12:47,480 --> 00:12:51,160 ĉe la evoluigo de rigida endoskopo en 1868 295 00:12:51,160 --> 00:12:53,820 de d-ro Adolf Kussmaul, en Friburgo, Germanujo; 296 00:12:53,880 --> 00:12:56,639 en 1906 la elektrokardiogramo en Kimrio; 297 00:12:56,639 --> 00:13:00,240 por studi glutajn kaj digestajn malsanojn 298 00:13:00,240 --> 00:13:01,860 bronĥoskopojn, tiajn aferojn. 299 00:13:01,860 --> 00:13:03,840 Sed en la lastaj 150 jaroj 300 00:13:03,840 --> 00:13:07,860 ni scias pri centoj da vundiĝoj kaj dekoj da mortoj... 301 00:13:07,880 --> 00:13:14,560 Jen la rigida endoskopo evoluigita de d-ro Adolf Kussmaul. 302 00:13:14,740 --> 00:13:18,679 Ni malkovris, ke en la pasintaj 150 jaroj 29 homoj mortis, 303 00:13:18,679 --> 00:13:22,462 inter kiuj ĉi tiu londona glavoglutisto, traborinte sian koron per sia glavo. 304 00:13:23,142 --> 00:13:25,340 Ni eksciis, ke ĉiujare okazas 3 ĝis 8 305 00:13:25,340 --> 00:13:27,780 gravaj vundiĝoj pro glavoglutado. 306 00:13:27,780 --> 00:13:29,880 Mi scias tion, ĉar oni telefonas al mi. 307 00:13:29,880 --> 00:13:31,150 Mi aŭdis du tiajn alvokojn, 308 00:13:31,150 --> 00:13:34,320 unu el Svedujo kaj unu el Orlando, en la pasintaj semajnoj. 309 00:13:34,320 --> 00:13:37,019 vundiĝintaj glavglutantoj, kuŝantaj en malsanulejo pro vundiĝoj. 310 00:13:37,019 --> 00:13:38,769 Tio do estas ekstreme danĝera. 311 00:13:38,769 --> 00:13:41,629 Mi ankaŭ eksciis, ke glavoglutado 312 00:13:41,629 --> 00:13:44,320 necesigas 2 ĝis 10 jarojn por regi, kiel gluti glavon 313 00:13:44,320 --> 00:13:45,610 por multaj homoj. 314 00:13:45,610 --> 00:13:48,020 Sed la plej interesa malkovro estis, 315 00:13:48,020 --> 00:13:51,360 kiel glavoglutistoj faras la neeblon. 316 00:13:51,460 --> 00:13:53,460 Mi malkaŝos sekreton al vi: 317 00:13:53,520 --> 00:13:57,580 ne koncentru vin al tiuj 99,9% kiuj estas neeblaj. 318 00:13:57,580 --> 00:14:02,030 Konsideru tiujn 0,1%, kiuj eblas kaj eltrovu, kiel vi faru tion. 319 00:14:02,817 --> 00:14:06,140 Lasu min gvidi vin vojaĝante tra la spirito de glavoglutisto. 320 00:14:06,140 --> 00:14:09,479 Gluti glavon postulas meditadon de spirito super materio, 321 00:14:09,479 --> 00:14:12,270 akregan koncentriĝon kaj ekstreman precizecon 322 00:14:12,270 --> 00:14:15,670 por izoli internajn organojn kaj regi aŭtomatajn refleksojn 323 00:14:15,710 --> 00:14:20,370 per plifortigita cerba sinoptiko, per ripetita muskola memoro 324 00:14:20,450 --> 00:14:23,720 per planita trejnado pli ol dekmilfoja. 325 00:14:24,020 --> 00:14:28,090 Mi kondukos vin dum vojaĝo tra la korpo de glavoglutisto. 326 00:14:28,310 --> 00:14:30,130 Por gluti glavon 327 00:14:30,130 --> 00:14:32,250 mi glitigu la klingon sur mia lango, 328 00:14:32,250 --> 00:14:34,780 subpremu la vomreflekson en la cervika ezofago, 329 00:14:34,780 --> 00:14:37,740 stiru 90-gradan kurbiĝon preter la epigloton, 330 00:14:38,240 --> 00:14:41,040 trairu la krikofaringan superan ezofagan sfinkteron, 331 00:14:41,060 --> 00:14:42,600 subpremu la peristaltan reflekson 332 00:14:42,600 --> 00:14:44,380 kaj glitigu la klingon tra la toraka kavo 333 00:14:44,380 --> 00:14:45,960 inter la pulmoj. 334 00:14:46,080 --> 00:14:48,349 En tiu loko, 335 00:14:48,399 --> 00:14:50,389 mi fakte flankenŝovu mian koron. 336 00:14:50,389 --> 00:14:51,720 Se vi tre bone rigardas, 337 00:14:51,720 --> 00:14:53,580 vi vidas la koron bati kun mia glavo, 338 00:14:53,580 --> 00:14:55,339 ĉar ĝi premas sur la koro 339 00:14:55,339 --> 00:14:58,299 kun nur 3 milimetrojn dika ezofaga histo inter ili. 340 00:14:58,299 --> 00:15:00,140 Ion tian oni ne povas ŝajnigi. 341 00:15:00,320 --> 00:15:02,480 Sekve mi glitigu ĝin laŭlonge de la brustosto, 342 00:15:02,480 --> 00:15:05,250 preter la malsupra ezofaga sfinktero malsupren en la stomakon, 343 00:15:05,250 --> 00:15:08,680 subpreante la stomakan vomreflekson dum la malsupreniro ĝis miaj intestoj. 344 00:15:08,680 --> 00:15:09,750 Simple. 345 00:15:09,750 --> 00:15:10,930 (Ridado) 346 00:15:10,930 --> 00:15:12,880 Se mi tiel daŭrigus, 347 00:15:12,880 --> 00:15:17,720 Mi finus ĉe miaj ovoduktoj. 348 00:15:17,720 --> 00:15:20,980 Uloj, demandu viajn edzinojn poste... 349 00:15:22,160 --> 00:15:23,900 Homoj tiam diras al mi: 350 00:15:23,900 --> 00:15:26,740 "Ja necesas multe da kuraĝo por riski vian vivon, 351 00:15:26,740 --> 00:15:28,800 forpremante vian koron per glavo..." 352 00:15:28,800 --> 00:15:30,500 Ne. Tio, kio vere necesigas kuraĝon, 353 00:15:30,500 --> 00:15:33,020 estas, kiel timema, hontema, malgrasuleto, 354 00:15:33,080 --> 00:15:35,620 riski malsukceson kaj malakcepton, 355 00:15:35,620 --> 00:15:37,040 esti sincera 356 00:15:37,040 --> 00:15:38,240 kaj engluti sian fieron 357 00:15:38,240 --> 00:15:41,060 kaj stari ĉi tie antaŭ aro da fremduloj 358 00:15:41,060 --> 00:15:43,670 kaj rakonti sian historion pri siaj timegoj kaj revoj, 359 00:15:43,680 --> 00:15:47,580 kaj riski vundi siajn intestojn, laŭvorte kaj figure, 360 00:15:48,280 --> 00:15:49,450 Ĉu ne? -- Dankegon. 361 00:15:49,450 --> 00:15:53,720 (Aplaŭdo) 362 00:15:53,850 --> 00:15:56,250 La vera rimarkindaĵo estas, 363 00:15:56,250 --> 00:15:58,650 ke mi ĉiam volis fari ion specialan en mia vivo 364 00:15:58,650 --> 00:15:59,780 kaj nun mi faras ĝin. 365 00:15:59,780 --> 00:16:02,880 sed la vere eksterordinara afero ne estas, ke mi kapablas 366 00:16:02,880 --> 00:16:05,170 samtempe engluti 21 glavojn, 367 00:16:07,640 --> 00:16:10,500 aŭ restadi 6 metrojn sub akvo en kuvo kun 88 ŝarkoj kaj rajoj 368 00:16:10,500 --> 00:16:12,307 por "Kredu aŭ ne" de Ripley 369 00:16:13,840 --> 00:16:17,600 aŭ varmiĝi ĝis 800 gradoj por "Superhumans" de Stan Lee 370 00:16:17,610 --> 00:16:19,470 kiel "ŝtala viro" 371 00:16:19,520 --> 00:16:21,574 - kaj tiu aĵo estis vere varmega! 372 00:16:22,460 --> 00:16:24,920 Aŭ tiri aŭton per glavo por Ripley, 373 00:16:24,930 --> 00:16:26,290 aŭ por Guinness, 374 00:16:26,290 --> 00:16:28,760 aŭ alveni en la finalo de "America's Got Talent" 375 00:16:28,820 --> 00:16:31,540 aŭ gajni la Ig-Nobelpremion en 2007 pri medicino. 376 00:16:31,550 --> 00:16:33,900 Ne. Tio ne estas la vere rimarkinda afero. 377 00:16:33,900 --> 00:16:36,350 Tion ja opinias homoj, sed tio ĝi ne estas. 378 00:16:36,350 --> 00:16:37,800 La vere rimarkinda afero estas, 379 00:16:37,800 --> 00:16:40,660 ke Dio povis igi tiun timeman, honteman malgrasuleton, 380 00:16:40,660 --> 00:16:42,200 kiu timis altecon, 381 00:16:42,200 --> 00:16:43,890 kiu timis akvon kaj ŝarkojn 382 00:16:43,890 --> 00:16:46,370 kaj kuracistojn kaj flegistinojn kaj nadlojn kaj akrajn objektojn 383 00:16:46,370 --> 00:16:47,640 kaj paroladon antaŭ homoj 384 00:16:47,640 --> 00:16:49,800 kaj nun Li igas min flugi ĉirkaŭ la mondo 385 00:16:49,800 --> 00:16:51,320 10 kilometrojn alte 386 00:16:51,320 --> 00:16:53,900 engluti akrajn objektojn sub akvo en kuvoj kun ŝarkoj, 387 00:16:53,900 --> 00:16:57,430 kaj paroli antaŭ kuracistoj kaj flegistinoj. 388 00:16:57,430 --> 00:16:59,580 Tion mi trovas vere rimarkinda. 389 00:16:59,580 --> 00:17:01,450 Mi jam ĉiam volis fari la neeblon - 390 00:17:01,450 --> 00:17:02,380 Dankon. 391 00:17:02,380 --> 00:17:03,760 (Aplaŭdo) 392 00:17:03,760 --> 00:17:05,220 Dankon. 393 00:17:05,660 --> 00:17:09,040 (Aplaŭdo) 394 00:17:09,700 --> 00:17:12,569 Mi ĉiam volis fari la neeblon kaj nun mi faras ĝin. 395 00:17:12,569 --> 00:17:15,858 Mi volis fari ion specialan kaj ŝanĝi la mondon 396 00:17:15,858 --> 00:17:16,899 kaj nun mi faras ĝin. 397 00:17:16,899 --> 00:17:19,819 Mi ĉiam volis vojaĝi tra la mondo kaj fari superhomajn aferojn 398 00:17:19,819 --> 00:17:21,379 kaj savi vivojn: nun mi faras tion. 399 00:17:21,379 --> 00:17:22,720 Kaj ĉu vi scias? 400 00:17:22,720 --> 00:17:25,569 Ankoraŭ restas ero de tiu infana revo 401 00:17:25,569 --> 00:17:27,291 profunde en mi. 402 00:17:30,320 --> 00:17:36,197 (Ridado) (Aplaŭdo) 403 00:17:37,000 --> 00:17:40,240 Mi ĉiam volis trovi mian celon kaj alvokiĝon 404 00:17:40,270 --> 00:17:41,530 kaj nun mi trovis ĝin. 405 00:17:41,540 --> 00:17:42,920 Sed, kion vi opinias? 406 00:17:42,920 --> 00:17:46,230 Ne estas per tiuj glavoj, ne per miaj fortaj ecoj. 407 00:17:46,230 --> 00:17:48,510 Fakte estas per miaj malfortoj, miaj vortoj. 408 00:17:48,510 --> 00:17:51,090 Mia celo kaj alvokiĝo estas ŝanĝi la mondon, 409 00:17:51,090 --> 00:17:52,390 superante la timon, 410 00:17:52,390 --> 00:17:54,910 glavon post glavo, vorton post vorto. 411 00:17:55,070 --> 00:17:57,450 tranĉilon post tranĉilo, vivon post vivo 412 00:17:57,540 --> 00:17:59,700 por inciti homojn iĝi heroegoj 413 00:17:59,700 --> 00:18:01,860 kaj plenumi la neeblon en iliaj vivoj. 414 00:18:02,060 --> 00:18:04,680 Mia alvokiĝo estas helpi aliulojn trovi sian celon. 415 00:18:04,680 --> 00:18:05,680 Kio estas via celo? 416 00:18:05,680 --> 00:18:06,960 Kio estas via alvokiĝo? 417 00:18:06,960 --> 00:18:08,960 Kial vi estas ĉi tie? 418 00:18:09,260 --> 00:18:11,590 Mi kredas, ke ni ĉiuj estas alvokataj al heroeco. 419 00:18:12,160 --> 00:18:14,260 Kio estas via fortego? 420 00:18:14,560 --> 00:18:17,990 En monda loĝantaro de pli ol 7 miliardoj da homoj 421 00:18:17,990 --> 00:18:20,250 estas kelkdek glavoglutistoj 422 00:18:20,250 --> 00:18:21,661 en la mondo hodiaŭ. 423 00:18:21,661 --> 00:18:22,940 sed estas nur unu vi. 424 00:18:22,940 --> 00:18:24,070 Vi estas unika. 425 00:18:24,070 --> 00:18:25,540 Kio estas via historio? 426 00:18:25,540 --> 00:18:27,760 Kio igas vin malsama? 427 00:18:27,760 --> 00:18:29,180 Rakontu vian historion, 428 00:18:29,180 --> 00:18:31,721 eĉ se via voĉo malfortas kaj tremas. 429 00:18:31,900 --> 00:18:33,340 Kiuj estas viaj revoceloj? 430 00:18:33,340 --> 00:18:35,850 Se vi kapablus fari ĉion ajn, esti iu ajn, iri ien ajn - 431 00:18:35,850 --> 00:18:37,430 Kion vi farus? Kien vi irus? 432 00:18:37,430 --> 00:18:38,480 Kion vi farus? 433 00:18:38,480 --> 00:18:40,340 Kion vi volas fari per via vivo? 434 00:18:40,340 --> 00:18:41,760 Kiuj estas viaj grandaj revoj? 435 00:18:41,760 --> 00:18:44,450 Kion vi revis kiel infano? Ĉu vi ankoraŭ scias tion? 436 00:18:44,450 --> 00:18:46,240 Verŝajne ne ĉi tio, aŭ tamen? 437 00:18:46,483 --> 00:18:47,880 Kiuj estis viaj plej fantaziaj revoj, 438 00:18:47,880 --> 00:18:50,450 kiujn vi trovis tiel strangaj kaj malklaraj? 439 00:18:50,450 --> 00:18:54,040 Miaopinie tiuj revoj nun ne plu aspektas tiel strangaj. 440 00:18:55,370 --> 00:18:57,050 Kio estas via glavo? 441 00:18:57,050 --> 00:18:58,650 Ĉiu el vi havas glavon, 442 00:18:58,650 --> 00:19:00,600 dutranĉan glavon de timoj kaj revoj. 443 00:19:00,600 --> 00:19:03,520 Glutu vian glavon, kio ajn ĝi estas. 444 00:19:03,890 --> 00:19:05,870 Sekvu viajn revojn, gesinjoroj, 445 00:19:05,870 --> 00:19:08,900 neniam tro malfruas por iĝi tio, kion vi volas. 446 00:19:09,720 --> 00:19:12,920 Al tiuj turmentuloj kun iliaj trafpilkoj, tiuj knaboj, kiuj opiniis, 447 00:19:12,920 --> 00:19:14,916 ke mi neniam faros la neeblon, 448 00:19:15,060 --> 00:19:17,645 mi volas diri nur unu vorton: 449 00:19:17,645 --> 00:19:18,841 Dankegon. 450 00:19:18,940 --> 00:19:22,220 Ĉar sen fiuloj ne estas heroegoj. 451 00:19:23,020 --> 00:19:27,237 Mi estas ĉi tie por pruvi, ke la neeblo ne estas neebla. 452 00:19:28,300 --> 00:19:32,310 Tio estas ekstreme danĝera. Mi povus mortigi min. 453 00:19:32,340 --> 00:19:33,720 Mi esperas, ke vi ĝuos ĝin. 454 00:19:33,720 --> 00:19:35,260 (Ridado) 455 00:19:36,350 --> 00:19:38,700 Mi bezonas vian helpon ĉe tio. 456 00:19:46,731 --> 00:19:48,405 Publiko: Du, tri. 457 00:19:48,405 --> 00:19:52,100 Dan Meyer: Ne, ne, ne. Vi ĉiuj helpu kalkuli. Ĉiuj, ĉu bone? 458 00:19:52,100 --> 00:19:53,210 (Ridado) 459 00:19:53,210 --> 00:19:55,840 Ĉu vi scias la vortojn? Ĉu bone? Kalkulu kun mi, ĉu vi pretas? 460 00:19:55,870 --> 00:19:56,964 Unu. 461 00:19:56,964 --> 00:19:58,150 Du. 462 00:19:58,170 --> 00:19:58,980 Tri. 463 00:19:58,980 --> 00:20:00,920 Ne, tio estas du, sed vi ja komprenas la ideon. 464 00:20:06,760 --> 00:20:07,780 Publiko: Unu. 465 00:20:07,840 --> 00:20:08,750 Du. 466 00:20:08,800 --> 00:20:10,010 Tri. 467 00:20:11,260 --> 00:20:13,280 (Timkriado) 468 00:20:14,360 --> 00:20:15,940 (Aplaŭdo) 469 00:20:16,251 --> 00:20:17,450 DM: Jes! 470 00:20:17,450 --> 00:20:23,100 (Aplaŭdo) (Salutoj) 471 00:20:23,100 --> 00:20:24,820 Dankegon. 472 00:20:25,450 --> 00:20:28,800 Dankegon, dankegon. Elkoran dankon. 473 00:20:28,800 --> 00:20:31,290 Ankaŭ nome de mia stomako. 474 00:20:31,880 --> 00:20:35,020 Mi jam diris, ke mi venis fari la neeblon kaj nun mi plenumis ĝin. 475 00:20:35,030 --> 00:20:37,730 Sed ne tio estis la neeblo, tion mi faras ĉiutage. 476 00:20:37,800 --> 00:20:42,800 La neeblo estis, ke tiu timema, hontema malgrasuleto 477 00:20:42,840 --> 00:20:44,600 superis sian timon por stari ĉi tie sur tiu ĉi TEDx-podio 478 00:20:44,600 --> 00:20:47,100 kaj ŝanĝi la mondon, per vorto post vorto, 479 00:20:47,100 --> 00:20:49,080 per glavo post glavo, per vivo post vivo. 480 00:20:49,080 --> 00:20:52,060 Se mi igis vin pensi alie; se mi sukcesis kredigi vin, 481 00:20:52,060 --> 00:20:54,460 ke la neeblo ne estas neebla; 482 00:20:54,460 --> 00:20:57,960 se mi komprenigis al vi, ke vi kapablas fari la neeblon en via vivo, 483 00:20:58,120 --> 00:21:01,020 mia tasko estas plenumita, kaj jen komenciĝas la via. 484 00:21:01,020 --> 00:21:04,100 Neniam ĉesu revi. Neniam ĉesu kredi. 485 00:21:04,820 --> 00:21:06,350 Dankon pro via kredo je mi 486 00:21:06,350 --> 00:21:08,250 kaj via partopreno en mia revo. 487 00:21:08,250 --> 00:21:09,550 Jen mia donaco: 488 00:21:09,550 --> 00:21:11,486 La neeblo ne estas... 489 00:21:11,486 --> 00:21:12,920 Publiko: ... Neebla. 490 00:21:12,920 --> 00:21:14,920 Longa vojaĝo... donacero. 491 00:21:15,100 --> 00:21:19,560 (Aplaŭdo) 492 00:21:19,560 --> 00:21:21,020 Dankon. 493 00:21:21,060 --> 00:21:25,360 (Aplaŭdo) 494 00:21:25,580 --> 00:21:27,560 (Salutado) 495 00:21:27,780 --> 00:21:30,240 Gastigantino: Dankon, Dan Meyer, dankon!