WEBVTT 00:00:05.148 --> 00:00:09.559 Intervjuo kun Manuela Ronco 00:00:09.559 --> 00:00:18.231 Kio estas la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kaj ĝiaj ĉefaj agadoj? 00:00:18.231 --> 00:00:26.917 La agado de TEJO konsistas principe el informado en junularaj medioj 00:00:26.917 --> 00:00:35.208 pri Esperanto kiel ebla solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj 00:00:35.208 --> 00:00:43.938 en la okazigo de kongresoj, konferencoj, seminarioj kaj aliaj kunvenoj 00:00:43.938 --> 00:00:52.083 kaj krome estas diversaj servoj por siaj membroj kaj landaj sekcioj 00:00:52.083 --> 00:01:01.414 kiel ekzemple la eldonaĵoj aŭ la dispono de diversaj informiloj kaj komunikiloj 00:01:01.414 --> 00:01:10.583 kiuj provizas reton por informinterŝanĝo kaj kunlaboro kaj 00:01:10.583 --> 00:01:23.435 ĝenerale TEJO agas por instigi siajn membrojn aktive partopreni en la Esperanto-movado. 00:01:23.435 --> 00:01:29.469 Kio estas tipa ĉiutaga vivo de TEJO-volontulo? 00:01:29.469 --> 00:01:32.317 Kion vi faras ĉi tie? 00:01:32.317 --> 00:01:35.791 Mi havas multajn taskojn. 00:01:35.791 --> 00:01:53.110 Mia ĉiutaga laboro konsistas el traktado de reta kaj papera poŝto de TEJO kaj diversaj administraj taskoj 00:01:53.110 --> 00:02:08.862 kaj mi prizorgas la kontaktojn kun la membroj, landaj sekcioj kaj ankaŭ kun eüropaj aŭ neeüropaj strukturoj aŭ organizoj. 00:02:08.862 --> 00:02:18.083 Aliaj taskoj povas esti foje kunlabori kun la estraro en la verkado de subvencipetoj, 00:02:18.083 --> 00:02:24.536 aktualigi la retpaĝon kaj reprezenti TEJO-n dum aranĝoj, 00:02:24.536 --> 00:02:35.455 do mi ĝenerale aktive subtenas la agadon de la estraro kaj de la komisiitoj de TEJO. 00:02:35.455 --> 00:02:41.776 Do fakte, vi parolis pri la membroj, do kial bonas esti membro de TEJO? 00:02:41.776 --> 00:02:53.688 Esti membro de TEJO bonas, ĉar unue vi havas iujn servojn de TEJO kaj ankaŭ avantaĵojn 00:02:53.688 --> 00:03:06.227 ekzemple vi ricevas la revuojn. Vi rajtas havi blogon ĉe la TEJO-retpaĝo kaj 00:03:06.227 --> 00:03:12.366 vi ricevas rabaton por la Internacia Junulara Kongreso. 00:03:12.366 --> 00:03:16.875 Vi havas eblecon partopreni en seminarioj. 00:03:16.875 --> 00:03:23.546 Per via membreco, vi helpas al la junulara Esperanto-movado kaj se vi volas 00:03:23.546 --> 00:03:36.294 vi povas envolviĝi en interesa kaj internacia agado, do ankaŭ tio povas esti bona sperto por vi mem. 00:03:36.294 --> 00:03:40.458 Do fakte vi parolis pri revuoj, kiuj estas la revuoj? 00:03:40.458 --> 00:03:52.568 La revuoj estas Kontakto kaj TEJO-Tutmonde, kiuj nun ekde venonta jaro estas kunigitaj. 00:03:52.568 --> 00:03:57.636 Kio estas la diferenco inter ili? 00:03:57.636 --> 00:04:06.021 Do, Kontakto estas revuo en Esperanto, sed ne pri Esperanto 00:04:06.021 --> 00:04:13.309 TEJO-Tutmonde estas movada revuo. 00:04:13.309 --> 00:04:19.318 Kio estas la Internacia Junulara Kongreso kaj kie ĝi okazos venontjare? 00:04:19.318 --> 00:04:25.900 Internacia Junulara Kongreso estas la ĉefa aranĝo de TEJO 00:04:25.900 --> 00:04:32.333 kaj eble la plej grava evento por la esperanta junularo. 00:04:32.333 --> 00:04:42.984 Ĝi okazas ĉiujare en malsama lando. Ĉi-jare en Kubo, venontjare en Kievo, Ukrainio. 00:04:42.984 --> 00:04:51.463 Ĝi estas organizita de TEJO kaj de landa sekcio kaj de lokaj aktivuloj. 00:04:51.463 --> 00:04:56.673 Kaj kion vi konsilus al homo, kiu volus unuafoje iri al IJK? 00:04:56.673 --> 00:05:03.125 Pri tio mi ne povas respondi, ĉar mi neniam estis en IJK, 00:05:03.125 --> 00:05:12.927 sed ĝenerale mi konsilus al homo, kiu partoprenas por la unua fojo junularan aranĝon aŭ renkontiĝon, 00:05:12.927 --> 00:05:22.560 profiti por praktiki plej eble multe la lingvon kaj provi ekkoni plej eble multe da homoj 00:05:22.560 --> 00:05:33.708 kaj ne nur tiuj kiuj plej similas al ni, sed ankaŭ tiuj kiuj plej malsimilas 00:05:33.708 --> 00:05:45.792 kaj al komencantoj, mi dirus, ke ili ne timu neinterkomprenon 00:05:45.792 --> 00:05:53.463 ĉar post malmulte da tempo, tio ne plu estas problemo. 00:05:53.463 --> 00:05:56.831 Dankon pro la tre interesaj informoj! 00:05:56.831 --> 00:05:58.859 Nedankinde.