Intervjuo kun Manuela Ronco Kio estas la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kaj ĝiaj ĉefaj agadoj? La agado de TEJO konsistas principe el informado en junularaj medioj pri Esperanto kiel ebla solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj en la okazigo de kongresoj, konferencoj, seminarioj kaj aliaj kunvenoj kaj krome estas diversaj servoj por siaj membroj kaj landaj sekcioj kiel ekzemple la eldonaĵoj aŭ la dispono de diversaj informiloj kaj komunikiloj kiuj provizas reton por informinterŝanĝo kaj kunlaboro kaj ĝenerale TEJO agas por instigi siajn membrojn aktive partopreni en la Esperanto-movado. Kio estas tipa ĉiutaga vivo de TEJO-volontulo? Kion vi faras ĉi tie? Mi havas multajn taskojn. Mia ĉiutaga laboro konsistas el traktado de reta kaj papera poŝto de TEJO kaj diversaj administraj taskoj kaj mi prizorgas la kontaktojn kun la membroj, landaj sekcioj kaj ankaŭ kun eüropaj aŭ neeüropaj strukturoj aŭ organizoj. Aliaj taskoj povas esti foje kunlabori kun la estraro en la verkado de subvencipetoj, aktualigi la retpaĝon kaj reprezenti TEJO-n dum aranĝoj, do mi ĝenerale aktive subtenas la agadon de la estraro kaj de la komisiitoj de TEJO. Do fakte, vi parolis pri la membroj, do kial bonas esti membro de TEJO? Esti membro de TEJO bonas, ĉar unue vi havas iujn servojn de TEJO kaj ankaŭ avantaĵojn ekzemple vi ricevas la revuojn. Vi rajtas havi blogon ĉe la TEJO-retpaĝo kaj vi ricevas rabaton por la Internacia Junulara Kongreso. Vi havas eblecon partopreni en seminarioj. Per via membreco, vi helpas al la junulara Esperanto-movado kaj se vi volas vi povas envolviĝi en interesa kaj internacia agado, do ankaŭ tio povas esti bona sperto por vi mem. Do fakte vi parolis pri revuoj, kiuj estas la revuoj? La revuoj estas Kontakto kaj TEJO-Tutmonde, kiuj nun ekde venonta jaro estas kunigitaj. Kio estas la diferenco inter ili? Do, Kontakto estas revuo en Esperanto, sed ne pri Esperanto TEJO-Tutmonde estas movada revuo. Kio estas la Internacia Junulara Kongreso kaj kie ĝi okazos venontjare? Internacia Junulara Kongreso estas la ĉefa aranĝo de TEJO kaj eble la plej grava evento por la esperanta junularo. Ĝi okazas ĉiujare en malsama lando. Ĉi-jare en Kubo, venontjare en Kievo, Ukrainio. Ĝi estas organizita de TEJO kaj de landa sekcio kaj de lokaj aktivuloj. Kaj kion vi konsilus al homo, kiu volus unuafoje iri al IJK? Pri tio mi ne povas respondi, ĉar mi neniam estis en IJK, sed ĝenerale mi konsilus al homo, kiu partoprenas por la unua fojo junularan aranĝon aŭ renkontiĝon, profiti por praktiki plej eble multe la lingvon kaj provi ekkoni plej eble multe da homoj kaj ne nur tiuj kiuj plej similas al ni, sed ankaŭ tiuj kiuj plej malsimilas kaj al komencantoj, mi dirus, ke ili ne timu neinterkomprenon ĉar post malmulte da tempo, tio ne plu estas problemo. Dankon pro la tre interesaj informoj! Nedankinde.