[Script Info] Title: [Events] Format: Layer, Start, End, Style, Name, MarginL, MarginR, MarginV, Effect, Text Dialogue: 0,0:00:05.15,0:00:09.56,Default,,0000,0000,0000,,Intervjuo kun Manuela Ronco Dialogue: 0,0:00:09.56,0:00:18.23,Default,,0000,0000,0000,,Kio estas la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kaj ĝiaj ĉefaj agadoj? Dialogue: 0,0:00:18.23,0:00:26.92,Default,,0000,0000,0000,,La agado de TEJO konsistas principe el informado en junularaj medioj Dialogue: 0,0:00:26.92,0:00:35.21,Default,,0000,0000,0000,,pri Esperanto kiel ebla solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj Dialogue: 0,0:00:35.21,0:00:43.94,Default,,0000,0000,0000,,en la okazigo de kongresoj, konferencoj, seminarioj kaj aliaj kunvenoj Dialogue: 0,0:00:43.94,0:00:52.08,Default,,0000,0000,0000,,kaj krome estas diversaj servoj por siaj membroj kaj landaj sekcioj Dialogue: 0,0:00:52.08,0:01:01.41,Default,,0000,0000,0000,,kiel ekzemple la eldonaĵoj aŭ la dispono de diversaj informiloj kaj komunikiloj Dialogue: 0,0:01:01.41,0:01:10.58,Default,,0000,0000,0000,,kiuj provizas reton por informinterŝanĝo kaj kunlaboro kaj Dialogue: 0,0:01:10.58,0:01:23.44,Default,,0000,0000,0000,,ĝenerale TEJO agas por instigi siajn membrojn aktive partopreni en la Esperanto-movado. Dialogue: 0,0:01:23.44,0:01:29.47,Default,,0000,0000,0000,,Kio estas tipa ĉiutaga vivo de TEJO-volontulo? Dialogue: 0,0:01:29.47,0:01:32.32,Default,,0000,0000,0000,,Kion vi faras ĉi tie? Dialogue: 0,0:01:32.32,0:01:35.79,Default,,0000,0000,0000,,Mi havas multajn taskojn. Dialogue: 0,0:01:35.79,0:01:53.11,Default,,0000,0000,0000,,Mia ĉiutaga laboro konsistas el traktado de reta kaj papera poŝto de TEJO kaj diversaj administraj taskoj Dialogue: 0,0:01:53.11,0:02:08.86,Default,,0000,0000,0000,,kaj mi prizorgas la kontaktojn kun la membroj, landaj sekcioj kaj ankaŭ kun eüropaj aŭ neeüropaj strukturoj aŭ organizoj. Dialogue: 0,0:02:08.86,0:02:18.08,Default,,0000,0000,0000,,Aliaj taskoj povas esti foje kunlabori kun la estraro en la verkado de subvencipetoj, Dialogue: 0,0:02:18.08,0:02:24.54,Default,,0000,0000,0000,,aktualigi la retpaĝon kaj reprezenti TEJO-n dum aranĝoj, Dialogue: 0,0:02:24.54,0:02:35.46,Default,,0000,0000,0000,,do mi ĝenerale aktive subtenas la agadon de la estraro kaj de la komisiitoj de TEJO. Dialogue: 0,0:02:35.46,0:02:41.78,Default,,0000,0000,0000,,Do fakte, vi parolis pri la membroj, do kial bonas esti membro de TEJO? Dialogue: 0,0:02:41.78,0:02:53.69,Default,,0000,0000,0000,,Esti membro de TEJO bonas, ĉar unue vi havas iujn servojn de TEJO kaj ankaŭ avantaĵojn Dialogue: 0,0:02:53.69,0:03:06.23,Default,,0000,0000,0000,,ekzemple vi ricevas la revuojn. Vi rajtas havi blogon ĉe la TEJO-retpaĝo kaj Dialogue: 0,0:03:06.23,0:03:12.37,Default,,0000,0000,0000,,vi ricevas rabaton por la Internacia Junulara Kongreso. Dialogue: 0,0:03:12.37,0:03:16.88,Default,,0000,0000,0000,,Vi havas eblecon partopreni en seminarioj. Dialogue: 0,0:03:16.88,0:03:23.55,Default,,0000,0000,0000,,Per via membreco, vi helpas al la junulara Esperanto-movado kaj se vi volas Dialogue: 0,0:03:23.55,0:03:36.29,Default,,0000,0000,0000,,vi povas envolviĝi en interesa kaj internacia agado, do ankaŭ tio povas esti bona sperto por vi mem. Dialogue: 0,0:03:36.29,0:03:40.46,Default,,0000,0000,0000,,Do fakte vi parolis pri revuoj, kiuj estas la revuoj? Dialogue: 0,0:03:40.46,0:03:52.57,Default,,0000,0000,0000,,La revuoj estas Kontakto kaj TEJO-Tutmonde, kiuj nun ekde venonta jaro estas kunigitaj. Dialogue: 0,0:03:52.57,0:03:57.64,Default,,0000,0000,0000,,Kio estas la diferenco inter ili? Dialogue: 0,0:03:57.64,0:04:06.02,Default,,0000,0000,0000,,Do, Kontakto estas revuo en Esperanto, sed ne pri Esperanto Dialogue: 0,0:04:06.02,0:04:13.31,Default,,0000,0000,0000,,TEJO-Tutmonde estas movada revuo. Dialogue: 0,0:04:13.31,0:04:19.32,Default,,0000,0000,0000,,Kio estas la Internacia Junulara Kongreso kaj kie ĝi okazos venontjare? Dialogue: 0,0:04:19.32,0:04:25.90,Default,,0000,0000,0000,,Internacia Junulara Kongreso estas la ĉefa aranĝo de TEJO Dialogue: 0,0:04:25.90,0:04:32.33,Default,,0000,0000,0000,,kaj eble la plej grava evento por la esperanta junularo. Dialogue: 0,0:04:32.33,0:04:42.98,Default,,0000,0000,0000,,Ĝi okazas ĉiujare en malsama lando. Ĉi-jare en Kubo, venontjare en Kievo, Ukrainio. Dialogue: 0,0:04:42.98,0:04:51.46,Default,,0000,0000,0000,,Ĝi estas organizita de TEJO kaj de landa sekcio kaj de lokaj aktivuloj. Dialogue: 0,0:04:51.46,0:04:56.67,Default,,0000,0000,0000,,Kaj kion vi konsilus al homo, kiu volus unuafoje iri al IJK? Dialogue: 0,0:04:56.67,0:05:03.12,Default,,0000,0000,0000,,Pri tio mi ne povas respondi, ĉar mi neniam estis en IJK, Dialogue: 0,0:05:03.12,0:05:12.93,Default,,0000,0000,0000,,sed ĝenerale mi konsilus al homo, kiu partoprenas por la unua fojo junularan aranĝon aŭ renkontiĝon, Dialogue: 0,0:05:12.93,0:05:22.56,Default,,0000,0000,0000,,profiti por praktiki plej eble multe la lingvon kaj provi ekkoni plej eble multe da homoj Dialogue: 0,0:05:22.56,0:05:33.71,Default,,0000,0000,0000,,kaj ne nur tiuj kiuj plej similas al ni, sed ankaŭ tiuj kiuj plej malsimilas Dialogue: 0,0:05:33.71,0:05:45.79,Default,,0000,0000,0000,,kaj al komencantoj, mi dirus, ke ili ne timu neinterkomprenon Dialogue: 0,0:05:45.79,0:05:53.46,Default,,0000,0000,0000,,ĉar post malmulte da tempo, tio ne plu estas problemo. Dialogue: 0,0:05:53.46,0:05:56.83,Default,,0000,0000,0000,,Dankon pro la tre interesaj informoj! Dialogue: 0,0:05:56.83,0:05:58.86,Default,,0000,0000,0000,,Nedankinde.