Return to Video

Esperanto: kiel denaskulo

  • 0:00 - 0:05
    Esperanto estas la plej vaste parolata planlingvo en la mondo.
  • 0:05 - 0:09
    Origine ĝi estis kreita por internacia komunikado,
  • 0:09 - 0:12
    sed nun ankaŭ ekzistas denaskuloj.
  • 0:12 - 0:16
    Kia estas la vivo kiel denaska parolanto de Esperanto?
  • 0:16 - 0:20
    Esperanto: kiel denaskulo
  • 0:20 - 0:23
    Kiu vi estas?
  • 0:23 - 0:26
    Saluton, mi estas Stela.
  • 0:26 - 0:28
    Kaj mi estas 27-jara.
  • 0:28 - 0:32
    Mi loĝas momente en Bruselo,
  • 0:32 - 0:35
    kaj laboras por la Eŭropa Parlamento.
  • 0:35 - 0:39
    Mi estas originale hungara-franca.
  • 0:39 - 0:41
    Mia nomo estas Leo Sakaguchi.
  • 0:41 - 0:42
    Mi estas studento
  • 0:42 - 0:45
    en la teknika universitato en Darmstadt.
  • 0:45 - 0:48
    Mia patro estas japano, mia patrino estas polino,
  • 0:48 - 0:52
    kaj mi naskiĝis kaj kreskis en Germanujo.
  • 0:52 - 0:54
    Mi estas Douglas Oliveira Biscotto.
  • 0:54 - 0:56
    Mi estas 14-jara.
  • 0:56 - 0:58
    Kaj... mi estas brazilano.
  • 0:58 - 1:01
    Mi estas Lívia Oliveira Biscotto.
  • 1:01 - 1:03
    Mi estas lia fratino.
  • 1:03 - 1:05
    Ni estas en Rio de Janeiro.
  • 1:05 - 1:10
    Ni venis por esperanta brazila kongreso.
  • 1:10 - 1:13
    Saluton! Mi estas Gunnar Fischer.
  • 1:13 - 1:15
    Mi loĝas en Münster, Germanujo.
  • 1:15 - 1:19
    Saluton! Mi nomiĝas Klára, mi estas 19-jara
  • 1:19 - 1:21
    mi estas franc-hungara,
  • 1:21 - 1:24
    kaj mi naskiĝis en Nederlando.
  • 1:24 - 1:29
    Kial viaj gepatroj decidis instrui al vi Esperanton?
  • 1:29 - 1:32
    Ĉar miaj gepatroj renkontiĝis per Esperanto
  • 1:32 - 1:34
    kaj ĉiam parolis Esperanton kune
  • 1:34 - 1:37
    kaj mi aŭdis de esperantaj amikoj ktp.
  • 1:37 - 1:38
    Do mi aŭdis la lingvon ĉirkaŭ mi
  • 1:38 - 1:40
    kaj tiel mi lernis.
  • 1:40 - 1:42
    Mia patrino estas hungara, mia patro franca.
  • 1:42 - 1:46
    Ili renkontiĝis en esperanta renkontiĝo,
  • 1:46 - 1:48
    en esperanta kongreso.
  • 1:48 - 1:50
    Kaj ili pensis, ke...
  • 1:50 - 1:52
    "Unue Esperanto, kaj poste mi havos tempon
  • 1:52 - 1:55
    lerni miajn aliajn lingvojn ankaŭ."
  • 1:55 - 1:58
    Ni sentus nin pli komfortaj
  • 1:58 - 2:00
    kun la lingvo, kun Esperanto,
  • 2:00 - 2:04
    kaj estus poste pli facila por ni
  • 2:04 - 2:07
    kiam ni studos aliajn lingvojn.
  • 2:07 - 2:11
    Mia patro lernis Esperanton kelkajn jarojn antaŭ mia naskiĝo
  • 2:11 - 2:14
    kaj li decidis, ke mi kresku dulingve
  • 2:14 - 2:18
    kaj li parolis Esperanton, nur Esperanton, kun mi
  • 2:18 - 2:21
    dum la unuaj 12 jaroj de mia vivo.
  • 2:21 - 2:24
    Kaj ni havis multajn internaciajn gastojn el eksterlando
  • 2:24 - 2:27
    kaj ni ofte feriumis en Esperantujo.
  • 2:27 - 2:32
    Kiel homoj reagas kiam ili ekscias, ke vi parolas Esperanton?
  • 2:32 - 2:36
    Tion ili aŭdos nur se oni parolas rekte pri Esperanto,
  • 2:36 - 2:39
    ĉar mia ĉefa lingvo estas la franca.
  • 2:39 - 2:42
    Do mi pensas la unua reago estas, ke estas surprizo,
  • 2:42 - 2:45
    ĉar ili tute ne imagas, ke homo povus
  • 2:45 - 2:48
    havi tiun strangan lingvon kiel denaska lingvo.
  • 2:48 - 2:51
    Lingvo kiun iu homo inventis, kiel eblas,
  • 2:51 - 2:55
    ke ekzistas infanoj, kiuj lernis denaske?!
  • 2:55 - 2:58
    Sed ĝenerale la reago estas pozitiva:
  • 2:58 - 3:00
    "Ah, ĉu vere?" Do ili interesiĝas pri tio.
  • 3:00 - 3:05
    La unua demando ofte estis "Kio ĝi estas?"
  • 3:05 - 3:07
    Oni interesiĝas kial,
  • 3:07 - 3:10
    kaj kompreneble oni volas tuj aŭdi kelkajn frazojn
  • 3:10 - 3:12
    aŭ vortojn de mi en Esperanto.
  • 3:12 - 3:15
    Tial ke ni parolas du lingvojn
  • 3:15 - 3:19
    ni ricevas nur laŭdojn,
  • 3:19 - 3:23
    kaj ne estas malbone traktitaj.
  • 3:23 - 3:25
    Ĉe Lufthansa, ĉe germana flugkompanio,
  • 3:25 - 3:27
    en la inĝeniera departamento,
  • 3:27 - 3:31
    mi havis la kvalifikan interparolon.
  • 3:31 - 3:33
    La homo demandis min:
  • 3:33 - 3:37
    "En via papero staras, ke vi estas denaska esperantisto,
  • 3:37 - 3:39
    kiel povas tio okazi?"
  • 3:39 - 3:42
    Kaj tiu homo vere estis impresita de tio,
  • 3:42 - 3:45
    de la fakto, ke mi estas denaska Esperantisto,
  • 3:45 - 3:47
    kaj mi pensas, ke
  • 3:47 - 3:51
    pro tio mi ankaŭ havis iunsencan avantaĝon.
  • 3:51 - 3:53
    Sed mi renkontis multajn homojn,
  • 3:53 - 3:57
    por kiuj la ideo de Esperanto kiel denaska lingvo
  • 3:57 - 4:00
    estis fremda kaj ne-akceptebla,
  • 4:00 - 4:02
    kaj ili volis argumenti kun mi,
  • 4:02 - 4:06
    ke Esperanto ne povas esti mia denaska lingvo.
  • 4:06 - 4:09
    Kiel dulingveco helpis vin?
  • 4:09 - 4:13
    Vi povas uzi en vendejo parolante al viaj gepatroj
  • 4:13 - 4:14
    dirante, ke vi ne ŝatas ion
  • 4:14 - 4:17
    aŭ ne plaĉas io al vi,
  • 4:17 - 4:21
    ĉar... Do, kiam miaj gepatroj parolis al mi esperante,
  • 4:21 - 4:24
    mi neniam respondis esperante fakte.
  • 4:24 - 4:26
    Do, se mi vere uzis Esperanton,
  • 4:26 - 4:29
    tio signifis, ke mi volas diri ion,
  • 4:29 - 4:32
    kion mi certe ne volas, ke la aliaj komprenu.
  • 4:32 - 4:34
    Do mi parolas kvar denaske
  • 4:34 - 4:36
    kaj poste mi lernis du en la lernejo,
  • 4:36 - 4:39
    do jam en mia aĝo mi parolas 6 lingvojn,
  • 4:39 - 4:42
    simple ĉar mi denaske lernis multegajn.
  • 4:42 - 4:45
    Do, se oni havas plurajn lingvojn denaske,
  • 4:45 - 4:48
    oni rapide lernas ankaŭ novajn lingvojn,
  • 4:48 - 4:51
    kaj oni havas praktikajn avantaĝojn,
  • 4:51 - 4:54
    ekzemple mi povas aĉeti trajnbileton en Anglio,
  • 4:54 - 4:57
    en Germanio, Aŭstrio, Francio, Nederlando...
  • 4:57 - 5:00
    sen io ajn problemo, ĉar mi parolas la lingvon.
  • 5:00 - 5:03
    Do, kun du denaskaj lingvoj
  • 5:03 - 5:06
    mi kompreneble pli facile lernis aliajn lingvojn.
  • 5:06 - 5:09
    Kaj unufoje oni invitis min al televido
  • 5:09 - 5:12
    ĉar mi denaske parolas Esperanton,
  • 5:12 - 5:14
    kaj mi estis tre fiera pri tio.
  • 5:14 - 5:18
    Kaj ankaŭ estas pli facile kaj rapide fari amikojn,
  • 5:18 - 5:20
    mi havas multegajn amikojn kaj mi pensas, ke
  • 5:20 - 5:23
    unu de la kialoj estas, ke mi povas
  • 5:23 - 5:27
    paroli la denaskan lingvon de la homoj al ili rekte.
  • 5:27 - 5:29
    Se mi parolas nederlande al nederlandano,
  • 5:29 - 5:33
    aŭ germane al germano, estas pli facile por ili
  • 5:33 - 5:35
    fidi min kaj amikiĝi kun mi.
  • 5:35 - 5:37
    Ĝenerale mi tre ĝojas esti denaskulo
  • 5:37 - 5:41
    kaj mi ankaŭ tre ĝojas kun aliaj denaskuloj
  • 5:41 - 5:44
    renkontiĝi, babili, kaj...
  • 5:44 - 5:48
    Bone, mi dankas al vi pro via aŭskultado
  • 5:48 - 5:52
    kaj ĝis la venonta!
  • 6:00 - 6:04
    Esperanto: kiel denaskulo
Title:
Esperanto: kiel denaskulo
Description:

Intervjuo kun 6 el la ĉ. 1000 tutmondaj denaskaj parolantoj de la planlingvo Esperanto. Filmeto okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo 2015.

Esperanto estas la plej vaste parolata planlingvo en la mondo, parolata de ĝis du milionoj de ne-denaskuloj, laŭ kelkaj pritaksoj. Sed nur ekzistas ĉ. 1000 denaskaj parolantoj de ĝi. La inventinto ne intencis ke Esperanto iĝu denaska lingvo. Li intencis ke homoj lernu ĝin kiel unuan *fremdlingvon* - facilegan lingvon kiun iu ajn povus lerni ene de nur parto de la tempo, kiun oni bezonus por lerni la anglan aŭ hispanan ekzemple, kaj komuniki libere kun homoj tutmonde post malpli ol jaro da studado. Tiu fokuso je Esperanto kiel pontlingvo estas la kialo, ke denaskaj parolantoj de Esperanto estas kaj estos raraj.

Por pli da informoj pri Esperanto, vizitu www.tejo.org .

more » « less
Video Language:
Esperanto
Duration:
06:06

Esperanto subtitles

Revisions