1 00:00:00,000 --> 00:00:04,522 Esperanto estas la plej vaste parolata planlingvo en la mondo. 2 00:00:04,522 --> 00:00:08,859 Origine ĝi estis kreita por internacia komunikado, 3 00:00:08,859 --> 00:00:12,149 sed nun ankaŭ ekzistas denaskuloj. 4 00:00:12,149 --> 00:00:16,190 Kia estas la vivo kiel denaska parolanto de Esperanto? 5 00:00:16,190 --> 00:00:20,023 Esperanto: kiel denaskulo 6 00:00:20,023 --> 00:00:23,479 Kiu vi estas? 7 00:00:23,479 --> 00:00:25,859 Saluton, mi estas Stela. 8 00:00:25,859 --> 00:00:28,371 Kaj mi estas 27-jara. 9 00:00:28,371 --> 00:00:31,631 Mi loĝas momente en Bruselo, 10 00:00:31,631 --> 00:00:34,858 kaj laboras por la Eŭropa Parlamento. 11 00:00:34,858 --> 00:00:38,641 Mi estas originale hungara-franca. 12 00:00:38,641 --> 00:00:40,987 Mia nomo estas Leo Sakaguchi. 13 00:00:40,987 --> 00:00:42,276 Mi estas studento 14 00:00:42,276 --> 00:00:44,702 en la teknika universitato en Darmstadt. 15 00:00:44,702 --> 00:00:47,971 Mia patro estas japano, mia patrino estas polino, 16 00:00:47,971 --> 00:00:51,660 kaj mi naskiĝis kaj kreskis en Germanujo. 17 00:00:51,660 --> 00:00:54,136 Mi estas Douglas Oliveira Biscotto. 18 00:00:54,136 --> 00:00:56,023 Mi estas 14-jara. 19 00:00:56,023 --> 00:00:57,961 Kaj... mi estas brazilano. 20 00:00:57,961 --> 00:01:00,772 Mi estas Lívia Oliveira Biscotto. 21 00:01:00,772 --> 00:01:02,641 Mi estas lia fratino. 22 00:01:02,641 --> 00:01:05,398 Ni estas en Rio de Janeiro. 23 00:01:05,398 --> 00:01:09,686 Ni venis por esperanta brazila kongreso. 24 00:01:09,686 --> 00:01:12,646 Saluton! Mi estas Gunnar Fischer. 25 00:01:12,646 --> 00:01:15,253 Mi loĝas en Münster, Germanujo. 26 00:01:15,253 --> 00:01:18,810 Saluton! Mi nomiĝas Klára, mi estas 19-jara 27 00:01:18,810 --> 00:01:21,042 mi estas franc-hungara, 28 00:01:21,042 --> 00:01:23,808 kaj mi naskiĝis en Nederlando. 29 00:01:23,808 --> 00:01:28,842 Kial viaj gepatroj decidis instrui al vi Esperanton? 30 00:01:28,842 --> 00:01:31,529 Ĉar miaj gepatroj renkontiĝis per Esperanto 31 00:01:31,529 --> 00:01:33,864 kaj ĉiam parolis Esperanton kune 32 00:01:33,864 --> 00:01:36,539 kaj mi aŭdis de esperantaj amikoj ktp. 33 00:01:36,539 --> 00:01:38,362 Do mi aŭdis la lingvon ĉirkaŭ mi 34 00:01:38,362 --> 00:01:39,752 kaj tiel mi lernis. 35 00:01:39,752 --> 00:01:42,151 Mia patrino estas hungara, mia patro franca. 36 00:01:42,151 --> 00:01:46,072 Ili renkontiĝis en esperanta renkontiĝo, 37 00:01:46,072 --> 00:01:47,633 en esperanta kongreso. 38 00:01:47,633 --> 00:01:49,639 Kaj ili pensis, ke... 39 00:01:49,639 --> 00:01:51,696 "Unue Esperanto, kaj poste mi havos tempon 40 00:01:51,696 --> 00:01:55,420 lerni miajn aliajn lingvojn ankaŭ." 41 00:01:55,420 --> 00:01:58,086 Ni sentus nin pli komfortaj 42 00:01:58,086 --> 00:02:00,444 kun la lingvo, kun Esperanto, 43 00:02:00,444 --> 00:02:03,784 kaj estus poste pli facila por ni 44 00:02:03,784 --> 00:02:07,408 kiam ni studos aliajn lingvojn. 45 00:02:07,408 --> 00:02:11,126 Mia patro lernis Esperanton kelkajn jarojn antaŭ mia naskiĝo 46 00:02:11,126 --> 00:02:13,847 kaj li decidis, ke mi kresku dulingve 47 00:02:13,847 --> 00:02:17,685 kaj li parolis Esperanton, nur Esperanton, kun mi 48 00:02:17,685 --> 00:02:20,864 dum la unuaj 12 jaroj de mia vivo. 49 00:02:20,864 --> 00:02:23,860 Kaj ni havis multajn internaciajn gastojn el eksterlando 50 00:02:23,860 --> 00:02:27,203 kaj ni ofte feriumis en Esperantujo. 51 00:02:27,203 --> 00:02:32,221 Kiel homoj reagas kiam ili ekscias, ke vi parolas Esperanton? 52 00:02:32,221 --> 00:02:35,642 Tion ili aŭdos nur se oni parolas rekte pri Esperanto, 53 00:02:35,642 --> 00:02:38,780 ĉar mia ĉefa lingvo estas la franca. 54 00:02:38,780 --> 00:02:41,583 Do mi pensas la unua reago estas, ke estas surprizo, 55 00:02:41,583 --> 00:02:45,329 ĉar ili tute ne imagas, ke homo povus 56 00:02:45,329 --> 00:02:48,480 havi tiun strangan lingvon kiel denaska lingvo. 57 00:02:48,480 --> 00:02:51,261 Lingvo kiun iu homo inventis, kiel eblas, 58 00:02:51,261 --> 00:02:54,916 ke ekzistas infanoj, kiuj lernis denaske?! 59 00:02:54,916 --> 00:02:58,071 Sed ĝenerale la reago estas pozitiva: 60 00:02:58,071 --> 00:03:00,475 "Ah, ĉu vere?" Do ili interesiĝas pri tio. 61 00:03:00,475 --> 00:03:04,909 La unua demando ofte estis "Kio ĝi estas?" 62 00:03:04,909 --> 00:03:06,511 Oni interesiĝas kial, 63 00:03:06,511 --> 00:03:09,914 kaj kompreneble oni volas tuj aŭdi kelkajn frazojn 64 00:03:09,914 --> 00:03:12,328 aŭ vortojn de mi en Esperanto. 65 00:03:12,328 --> 00:03:15,127 Tial ke ni parolas du lingvojn 66 00:03:15,127 --> 00:03:19,145 ni ricevas nur laŭdojn, 67 00:03:19,145 --> 00:03:23,059 kaj ne estas malbone traktitaj. 68 00:03:23,059 --> 00:03:25,420 Ĉe Lufthansa, ĉe germana flugkompanio, 69 00:03:25,420 --> 00:03:27,391 en la inĝeniera departamento, 70 00:03:27,391 --> 00:03:30,587 mi havis la kvalifikan interparolon. 71 00:03:30,587 --> 00:03:33,491 La homo demandis min: 72 00:03:33,491 --> 00:03:36,791 "En via papero staras, ke vi estas denaska esperantisto, 73 00:03:36,791 --> 00:03:39,259 kiel povas tio okazi?" 74 00:03:39,259 --> 00:03:42,453 Kaj tiu homo vere estis impresita de tio, 75 00:03:42,453 --> 00:03:45,103 de la fakto, ke mi estas denaska Esperantisto, 76 00:03:45,103 --> 00:03:46,645 kaj mi pensas, ke 77 00:03:46,645 --> 00:03:50,635 pro tio mi ankaŭ havis iunsencan avantaĝon. 78 00:03:50,635 --> 00:03:52,937 Sed mi renkontis multajn homojn, 79 00:03:52,937 --> 00:03:57,156 por kiuj la ideo de Esperanto kiel denaska lingvo 80 00:03:57,172 --> 00:04:00,023 estis fremda kaj ne-akceptebla, 81 00:04:00,023 --> 00:04:01,930 kaj ili volis argumenti kun mi, 82 00:04:01,930 --> 00:04:05,811 ke Esperanto ne povas esti mia denaska lingvo. 83 00:04:05,811 --> 00:04:08,859 Kiel dulingveco helpis vin? 84 00:04:08,859 --> 00:04:12,574 Vi povas uzi en vendejo parolante al viaj gepatroj 85 00:04:12,574 --> 00:04:14,464 dirante, ke vi ne ŝatas ion 86 00:04:14,464 --> 00:04:16,779 aŭ ne plaĉas io al vi, 87 00:04:16,779 --> 00:04:21,411 ĉar... Do, kiam miaj gepatroj parolis al mi esperante, 88 00:04:21,411 --> 00:04:23,864 mi neniam respondis esperante fakte. 89 00:04:23,864 --> 00:04:26,400 Do, se mi vere uzis Esperanton, 90 00:04:26,400 --> 00:04:29,166 tio signifis, ke mi volas diri ion, 91 00:04:29,166 --> 00:04:32,308 kion mi certe ne volas, ke la aliaj komprenu. 92 00:04:32,308 --> 00:04:34,163 Do mi parolas kvar denaske 93 00:04:34,163 --> 00:04:36,438 kaj poste mi lernis du en la lernejo, 94 00:04:36,438 --> 00:04:39,043 do jam en mia aĝo mi parolas 6 lingvojn, 95 00:04:39,043 --> 00:04:41,674 simple ĉar mi denaske lernis multegajn. 96 00:04:41,674 --> 00:04:44,565 Do, se oni havas plurajn lingvojn denaske, 97 00:04:44,565 --> 00:04:47,780 oni rapide lernas ankaŭ novajn lingvojn, 98 00:04:47,780 --> 00:04:50,926 kaj oni havas praktikajn avantaĝojn, 99 00:04:50,926 --> 00:04:54,104 ekzemple mi povas aĉeti trajnbileton en Anglio, 100 00:04:54,104 --> 00:04:56,871 en Germanio, Aŭstrio, Francio, Nederlando... 101 00:04:56,871 --> 00:04:59,808 sen io ajn problemo, ĉar mi parolas la lingvon. 102 00:04:59,808 --> 00:05:02,737 Do, kun du denaskaj lingvoj 103 00:05:02,737 --> 00:05:05,769 mi kompreneble pli facile lernis aliajn lingvojn. 104 00:05:05,769 --> 00:05:08,931 Kaj unufoje oni invitis min al televido 105 00:05:08,931 --> 00:05:11,883 ĉar mi denaske parolas Esperanton, 106 00:05:11,883 --> 00:05:14,383 kaj mi estis tre fiera pri tio. 107 00:05:14,383 --> 00:05:17,569 Kaj ankaŭ estas pli facile kaj rapide fari amikojn, 108 00:05:17,569 --> 00:05:19,751 mi havas multegajn amikojn kaj mi pensas, ke 109 00:05:19,751 --> 00:05:22,513 unu de la kialoj estas, ke mi povas 110 00:05:22,513 --> 00:05:26,647 paroli la denaskan lingvon de la homoj al ili rekte. 111 00:05:26,647 --> 00:05:29,263 Se mi parolas nederlande al nederlandano, 112 00:05:29,263 --> 00:05:32,710 aŭ germane al germano, estas pli facile por ili 113 00:05:32,710 --> 00:05:34,890 fidi min kaj amikiĝi kun mi. 114 00:05:34,890 --> 00:05:37,468 Ĝenerale mi tre ĝojas esti denaskulo 115 00:05:37,468 --> 00:05:40,758 kaj mi ankaŭ tre ĝojas kun aliaj denaskuloj 116 00:05:40,758 --> 00:05:44,084 renkontiĝi, babili, kaj... 117 00:05:44,084 --> 00:05:47,771 Bone, mi dankas al vi pro via aŭskultado 118 00:05:47,771 --> 00:05:51,819 kaj ĝis la venonta! 119 00:06:00,468 --> 00:06:04,468 Esperanto: kiel denaskulo