0:00:00.000,0:00:04.522 Esperanto estas la plej vaste parolata planlingvo en la mondo. 0:00:04.522,0:00:08.859 Origine ĝi estis kreita por internacia komunikado, 0:00:08.859,0:00:12.149 sed nun ankaŭ ekzistas denaskuloj. 0:00:12.149,0:00:16.190 Kia estas la vivo kiel denaska parolanto de Esperanto? 0:00:16.190,0:00:20.023 Esperanto: kiel denaskulo 0:00:20.023,0:00:23.479 Kiu vi estas? 0:00:23.479,0:00:25.859 Saluton, mi estas Stela. 0:00:25.859,0:00:28.371 Kaj mi estas 27-jara. 0:00:28.371,0:00:31.631 Mi loĝas momente en Bruselo, 0:00:31.631,0:00:34.858 kaj laboras por la Eŭropa Parlamento. 0:00:34.858,0:00:38.641 Mi estas originale hungara-franca. 0:00:38.641,0:00:40.987 Mia nomo estas Leo Sakaguchi. 0:00:40.987,0:00:42.276 Mi estas studento 0:00:42.276,0:00:44.702 en la teknika universitato en Darmstadt. 0:00:44.702,0:00:47.971 Mia patro estas japano, mia patrino estas polino, 0:00:47.971,0:00:51.660 kaj mi naskiĝis kaj kreskis en Germanujo. 0:00:51.660,0:00:54.136 Mi estas Douglas Oliveira Biscotto. 0:00:54.136,0:00:56.023 Mi estas 14-jara. 0:00:56.023,0:00:57.961 Kaj... mi estas brazilano. 0:00:57.961,0:01:00.772 Mi estas Lívia Oliveira Biscotto. 0:01:00.772,0:01:02.641 Mi estas lia fratino. 0:01:02.641,0:01:05.398 Ni estas en Rio de Janeiro. 0:01:05.398,0:01:09.686 Ni venis por esperanta brazila kongreso. 0:01:09.686,0:01:12.646 Saluton! Mi estas Gunnar Fischer. 0:01:12.646,0:01:15.253 Mi loĝas en Münster, Germanujo. 0:01:15.253,0:01:18.810 Saluton! Mi nomiĝas Klára, mi estas 19-jara 0:01:18.810,0:01:21.042 mi estas franc-hungara, 0:01:21.042,0:01:23.808 kaj mi naskiĝis en Nederlando. 0:01:23.808,0:01:28.842 Kial viaj gepatroj decidis instrui al vi Esperanton? 0:01:28.842,0:01:31.529 Ĉar miaj gepatroj renkontiĝis per Esperanto 0:01:31.529,0:01:33.864 kaj ĉiam parolis Esperanton kune 0:01:33.864,0:01:36.539 kaj mi aŭdis de esperantaj amikoj ktp. 0:01:36.539,0:01:38.362 Do mi aŭdis la lingvon ĉirkaŭ mi 0:01:38.362,0:01:39.752 kaj tiel mi lernis. 0:01:39.752,0:01:42.151 Mia patrino estas hungara, mia patro franca. 0:01:42.151,0:01:46.072 Ili renkontiĝis en esperanta renkontiĝo, 0:01:46.072,0:01:47.633 en esperanta kongreso. 0:01:47.633,0:01:49.639 Kaj ili pensis, ke... 0:01:49.639,0:01:51.696 "Unue Esperanto, kaj poste mi havos tempon 0:01:51.696,0:01:55.420 lerni miajn aliajn lingvojn ankaŭ." 0:01:55.420,0:01:58.086 Ni sentus nin pli komfortaj 0:01:58.086,0:02:00.444 kun la lingvo, kun Esperanto, 0:02:00.444,0:02:03.784 kaj estus poste pli facila por ni 0:02:03.784,0:02:07.408 kiam ni studos aliajn lingvojn. 0:02:07.408,0:02:11.126 Mia patro lernis Esperanton kelkajn jarojn antaŭ mia naskiĝo 0:02:11.126,0:02:13.847 kaj li decidis, ke mi kresku dulingve 0:02:13.847,0:02:17.685 kaj li parolis Esperanton, nur Esperanton, kun mi 0:02:17.685,0:02:20.864 dum la unuaj 12 jaroj de mia vivo. 0:02:20.864,0:02:23.860 Kaj ni havis multajn internaciajn gastojn el eksterlando 0:02:23.860,0:02:27.203 kaj ni ofte feriumis en Esperantujo. 0:02:27.203,0:02:32.221 Kiel homoj reagas kiam ili ekscias, ke vi parolas Esperanton? 0:02:32.221,0:02:35.642 Tion ili aŭdos nur se oni parolas rekte pri Esperanto, 0:02:35.642,0:02:38.780 ĉar mia ĉefa lingvo estas la franca. 0:02:38.780,0:02:41.583 Do mi pensas la unua reago estas, ke estas surprizo, 0:02:41.583,0:02:45.329 ĉar ili tute ne imagas, ke homo povus 0:02:45.329,0:02:48.480 havi tiun strangan lingvon kiel denaska lingvo. 0:02:48.480,0:02:51.261 Lingvo kiun iu homo inventis, kiel eblas, 0:02:51.261,0:02:54.916 ke ekzistas infanoj, kiuj lernis denaske?! 0:02:54.916,0:02:58.071 Sed ĝenerale la reago estas pozitiva: 0:02:58.071,0:03:00.475 "Ah, ĉu vere?" Do ili interesiĝas pri tio. 0:03:00.475,0:03:04.909 La unua demando ofte estis "Kio ĝi estas?" 0:03:04.909,0:03:06.511 Oni interesiĝas kial, 0:03:06.511,0:03:09.914 kaj kompreneble oni volas tuj aŭdi kelkajn frazojn 0:03:09.914,0:03:12.328 aŭ vortojn de mi en Esperanto. 0:03:12.328,0:03:15.127 Tial ke ni parolas du lingvojn 0:03:15.127,0:03:19.145 ni ricevas nur laŭdojn, 0:03:19.145,0:03:23.059 kaj ne estas malbone traktitaj. 0:03:23.059,0:03:25.420 Ĉe Lufthansa, ĉe germana flugkompanio, 0:03:25.420,0:03:27.391 en la inĝeniera departamento, 0:03:27.391,0:03:30.587 mi havis la kvalifikan interparolon. 0:03:30.587,0:03:33.491 La homo demandis min: 0:03:33.491,0:03:36.791 "En via papero staras, ke vi estas denaska esperantisto, 0:03:36.791,0:03:39.259 kiel povas tio okazi?" 0:03:39.259,0:03:42.453 Kaj tiu homo vere estis impresita de tio, 0:03:42.453,0:03:45.103 de la fakto, ke mi estas denaska Esperantisto, 0:03:45.103,0:03:46.645 kaj mi pensas, ke 0:03:46.645,0:03:50.635 pro tio mi ankaŭ havis iunsencan avantaĝon. 0:03:50.635,0:03:52.937 Sed mi renkontis multajn homojn, 0:03:52.937,0:03:57.156 por kiuj la ideo de Esperanto kiel denaska lingvo 0:03:57.172,0:04:00.023 estis fremda kaj ne-akceptebla, 0:04:00.023,0:04:01.930 kaj ili volis argumenti kun mi, 0:04:01.930,0:04:05.811 ke Esperanto ne povas esti mia denaska lingvo. 0:04:05.811,0:04:08.859 Kiel dulingveco helpis vin? 0:04:08.859,0:04:12.574 Vi povas uzi en vendejo parolante al viaj gepatroj 0:04:12.574,0:04:14.464 dirante, ke vi ne ŝatas ion 0:04:14.464,0:04:16.779 aŭ ne plaĉas io al vi, 0:04:16.779,0:04:21.411 ĉar... Do, kiam miaj gepatroj parolis al mi esperante, 0:04:21.411,0:04:23.864 mi neniam respondis esperante fakte. 0:04:23.864,0:04:26.400 Do, se mi vere uzis Esperanton, 0:04:26.400,0:04:29.166 tio signifis, ke mi volas diri ion, 0:04:29.166,0:04:32.308 kion mi certe ne volas, ke la aliaj komprenu. 0:04:32.308,0:04:34.163 Do mi parolas kvar denaske 0:04:34.163,0:04:36.438 kaj poste mi lernis du en la lernejo, 0:04:36.438,0:04:39.043 do jam en mia aĝo mi parolas 6 lingvojn, 0:04:39.043,0:04:41.674 simple ĉar mi denaske lernis multegajn. 0:04:41.674,0:04:44.565 Do, se oni havas plurajn lingvojn denaske, 0:04:44.565,0:04:47.780 oni rapide lernas ankaŭ novajn lingvojn, 0:04:47.780,0:04:50.926 kaj oni havas praktikajn avantaĝojn, 0:04:50.926,0:04:54.104 ekzemple mi povas aĉeti trajnbileton en Anglio, 0:04:54.104,0:04:56.871 en Germanio, Aŭstrio, Francio, Nederlando... 0:04:56.871,0:04:59.808 sen io ajn problemo, ĉar mi parolas la lingvon. 0:04:59.808,0:05:02.737 Do, kun du denaskaj lingvoj 0:05:02.737,0:05:05.769 mi kompreneble pli facile lernis aliajn lingvojn. 0:05:05.769,0:05:08.931 Kaj unufoje oni invitis min al televido 0:05:08.931,0:05:11.883 ĉar mi denaske parolas Esperanton, 0:05:11.883,0:05:14.383 kaj mi estis tre fiera pri tio. 0:05:14.383,0:05:17.569 Kaj ankaŭ estas pli facile kaj rapide fari amikojn, 0:05:17.569,0:05:19.751 mi havas multegajn amikojn kaj mi pensas, ke 0:05:19.751,0:05:22.513 unu de la kialoj estas, ke mi povas 0:05:22.513,0:05:26.647 paroli la denaskan lingvon de la homoj al ili rekte. 0:05:26.647,0:05:29.263 Se mi parolas nederlande al nederlandano, 0:05:29.263,0:05:32.710 aŭ germane al germano, estas pli facile por ili 0:05:32.710,0:05:34.890 fidi min kaj amikiĝi kun mi. 0:05:34.890,0:05:37.468 Ĝenerale mi tre ĝojas esti denaskulo 0:05:37.468,0:05:40.758 kaj mi ankaŭ tre ĝojas kun aliaj denaskuloj 0:05:40.758,0:05:44.084 renkontiĝi, babili, kaj... 0:05:44.084,0:05:47.771 Bone, mi dankas al vi pro via aŭskultado 0:05:47.771,0:05:51.819 kaj ĝis la venonta! 0:06:00.468,0:06:04.468 Esperanto: kiel denaskulo