Return to Video

"ESPANYA CARINYO, LO NOSTRE NO FUNCIONA" (Hispanio, kara, tio nia ne funkcias)

  • 0:09 - 0:12
    Tiom da someroj, vintroj, autonoj, eltenente unu la alian
  • 0:12 - 0:15
    tedante unu la alian, interŝanĝoj de admon'
  • 0:15 - 0:18
    Vi, rigardanta al pasint'. Mi rezignanta pri mia fier'
  • 0:18 - 0:21
    pensante ke iam tio nia pliboniĝos
  • 0:21 - 0:24
    sufiĉe! jam pasis tro da jaroj kaj mi scias ke vi
  • 0:24 - 0:27
    ne ŝanĝos vian duran sintenon
  • 0:27 - 0:30
    sed mi sentas ke alvenis la tago, ke mi kolektis la tutan energion
  • 0:30 - 0:33
    por diri al vi ke mi ne plu povas elteni
  • 0:33 - 0:38
    ĉar dum tiom da jaroj mi estis tio kion mi ne volis esti
  • 0:38 - 0:46
    kaj mi estas sincera, ĉiunokte, mi enlitiĝas kun la sento de misvivita tago
  • 0:46 - 0:52
    Hispanio, kara, tio nia ne funkcias
  • 0:52 - 0:58
    Hispanio, kara, tio nia ne funkcias
  • 0:58 - 1:03
    Ni kundividis dolĉajn somerojn kaj vintrojn ege bruajn
  • 1:03 - 1:05
    tiom da aferoj venus al mia kap'
  • 1:05 - 1:08
    la vespermanĝoj kaj la manĝetoj sub la suno ĉe teraso
  • 1:08 - 1:11
    kaj la muziko kiun vi aŭskultigis al mi
  • 1:11 - 1:15
    ni kunvivis fekmomentojn, tiom da peno por interkompreno
  • 1:15 - 1:17
    dum tiom longa temp' ke mi ne plu povas memori
  • 1:17 - 1:21
    kiel ni interkonatiĝis, en kiu momento vi aperis
  • 1:21 - 1:24
    kaj min enuas ke vi denove rakontu pri la afer'
  • 1:24 - 1:28
    Dum tiom da jaroj mi estis tio kion mi ne volis esti
  • 1:28 - 1:36
    kaj mi estas sincera: ĉiutage, mi enlitiĝas kun la sento de misvivita tago
  • 1:36 - 1:41
    Hispanio, kara, tio nia ne funkcias
  • 1:41 - 1:42
    al mi jam urĝas do...
  • 1:42 - 1:47
    Hispanio, kara, tio nia ne funkcias
  • 1:47 - 1:49
    se tio ne ĝenas vin...mi antaŭeniros
  • 1:49 - 1:53
    Hispanio, kara, tio nia ne funkcias
  • 1:53 - 1:55
    kaj jam ne utilas plia parolad'
  • 1:55 - 2:00
    Hispanio, kara, tio nia ne funkcias
  • 2:00 - 2:01
    -Kion vi opinias, Mali ?
  • 2:01 - 2:03
    -Nu, mi opinias ke Hispanio ne bone agordas, ne bone agordas pri ni
  • 2:03 - 2:07
    -Ja, ja, tio veras. Ni havas fiskan deficiton
  • 2:07 - 2:11
    kulturan deficiton, laboran deficiton kaj gramatikan deficiton
  • 2:11 - 2:15
    konceptan deficiton kaj mensan deficiton
  • 2:15 - 2:16
    ni havas deficiton pri identeco...
  • 2:16 - 2:18
    -Tio ne rimas
  • 2:18 - 2:20
    - Sed estas vereco!
  • 2:20 - 2:22
    Pasis multaj someroj, vintroj kaj aŭtunoj
  • 2:22 - 2:24
    nun estas la horo, katalunoj, por nia printempo
  • 2:24 - 2:27
    kaj ne penu, ne min voku, ne postsekvu min
  • 2:27 - 2:29
    kia turmento, kara mia,
  • 2:29 - 2:32
    estu pli toreadora, ni povas kune trinkejumi
  • 2:32 - 2:35
    aŭ kune butikumi, aŭ ni povas iniciati iun negocon
  • 2:35 - 2:36
    kaj vi povas esti mia kunsocietano
  • 2:36 - 2:38
    mi foriras kun multaj el viaj aferoj:
  • 2:38 - 2:43
    la mituloj de la vendejo, la banmantelo kaj la ŝako, la manĝilaro kaj iu portreto
  • 2:43 - 2:47
    Hispanio, kara, tio nia ne funkcias
  • 2:47 - 2:48
    al mi urĝas jam, do...
  • 2:48 - 2:53
    Hispanio, kara, tio nia ne funkcias
  • 2:53 - 2:55
    se tio ne ĝenas vin...mi antaŭeniros
  • 2:55 - 3:00
    Hispanio, kara, tio nia ne funkcias
  • 3:00 - 3:02
    kaj jam ne utilas plia parolad'
  • 3:02 - 3:08
    Hispanio, kara, tio nia ne funkcias
  • 3:08 - 3:11
    kaj ni ĉesu pri futbalpokaloj,
  • 3:11 - 3:14
    pri la ŝtata pilkkonkuro kaj la ruĝa sportĉemizo
  • 3:14 - 3:17
    ek, kojonoj sur la tablo
  • 3:17 - 3:21
    ni devas okupiĝi pri gravaĵo
  • 3:21 - 3:27
    Ni kunvivis fekmomentojn, tiom da peno por interkompreno
  • 3:27 - 3:34
    lando kiu ellitiĝas frumetene estos nehaltigebla
  • 3:34 - 3:41
    Hispanio, kara, aj, Hispanio, kara, aj, Hispanio, kara
  • 3:41 - 3:47
    aj, Hispanio, kara, tio nia ne funkcias
  • 3:47 - 3:54
    Hispanio, kara, aj, Hispanio, kara
  • 3:54 - 3:58
    tio nia ne funkcias
Title:
"ESPANYA CARINYO, LO NOSTRE NO FUNCIONA" (Hispanio, kara, tio nia ne funkcias)
Description:

"ESPANYA CARINYO, LO NOSTRE NO FUNCIONA"
Estas la dua videoprezento de MALI VANILI, verkita de Mar Orfila.

Ni tre amuziĝis dum la kreado de tiu ĉi kanto kaj eĉ pli dum la videumado...jam de multaj jaroj ni provadas esti hispanoj kaj ni ne sukcesas, eble estas nun la momento disiĝi por ke ĉiu faru sian vojon, ĉu ne? sed ni plu estu amikoj! bone?

MALI VANILI estas humura duo neklasigebla en kiu la historio kompreneblas tra la dialogoj kaj la kantoj de tiuj du homoj perditaj en la serĉado de sia propra stilo.

Elŝutu "ESPANYA CARINYO, LO NOSTRE NO FUNCIONA"
http://www.malivanili.cat/index.php/descarregues

+INFORMADO:
: http://www.malivanili.cat
:: https://www.facebook.com/mali.vanili.2esquirols
::: http://www.twitter.com/MaliVanili

_

more » « less
Duration:
04:41
k.berga added a translation

Esperanto subtitles

Revisions