Tiom da someroj, vintroj, autonoj, eltenente unu la alian tedante unu la alian, interŝanĝoj de admon' Vi, rigardanta al pasint'. Mi rezignanta pri mia fier' pensante ke iam tio nia pliboniĝos sufiĉe! jam pasis tro da jaroj kaj mi scias ke vi ne ŝanĝos vian duran sintenon sed mi sentas ke alvenis la tago, ke mi kolektis la tutan energion por diri al vi ke mi ne plu povas elteni ĉar dum tiom da jaroj mi estis tio kion mi ne volis esti kaj mi estas sincera, ĉiunokte, mi enlitiĝas kun la sento de misvivita tago Hispanio, kara, tio nia ne funkcias Hispanio, kara, tio nia ne funkcias Ni kundividis dolĉajn somerojn kaj vintrojn ege bruajn tiom da aferoj venus al mia kap' la vespermanĝoj kaj la manĝetoj sub la suno ĉe teraso kaj la muziko kiun vi aŭskultigis al mi ni kunvivis fekmomentojn, tiom da peno por interkompreno dum tiom longa temp' ke mi ne plu povas memori kiel ni interkonatiĝis, en kiu momento vi aperis kaj min enuas ke vi denove rakontu pri la afer' Dum tiom da jaroj mi estis tio kion mi ne volis esti kaj mi estas sincera: ĉiutage, mi enlitiĝas kun la sento de misvivita tago Hispanio, kara, tio nia ne funkcias al mi jam urĝas do... Hispanio, kara, tio nia ne funkcias se tio ne ĝenas vin...mi antaŭeniros Hispanio, kara, tio nia ne funkcias kaj jam ne utilas plia parolad' Hispanio, kara, tio nia ne funkcias -Kion vi opinias, Mali ? -Nu, mi opinias ke Hispanio ne bone agordas, ne bone agordas pri ni -Ja, ja, tio veras. Ni havas fiskan deficiton kulturan deficiton, laboran deficiton kaj gramatikan deficiton konceptan deficiton kaj mensan deficiton ni havas deficiton pri identeco... -Tio ne rimas - Sed estas vereco! Pasis multaj someroj, vintroj kaj aŭtunoj nun estas la horo, katalunoj, por nia printempo kaj ne penu, ne min voku, ne postsekvu min kia turmento, kara mia, estu pli toreadora, ni povas kune trinkejumi aŭ kune butikumi, aŭ ni povas iniciati iun negocon kaj vi povas esti mia kunsocietano mi foriras kun multaj el viaj aferoj: la mituloj de la vendejo, la banmantelo kaj la ŝako, la manĝilaro kaj iu portreto Hispanio, kara, tio nia ne funkcias al mi urĝas jam, do... Hispanio, kara, tio nia ne funkcias se tio ne ĝenas vin...mi antaŭeniros Hispanio, kara, tio nia ne funkcias kaj jam ne utilas plia parolad' Hispanio, kara, tio nia ne funkcias kaj ni ĉesu pri futbalpokaloj, pri la ŝtata pilkkonkuro kaj la ruĝa sportĉemizo ek, kojonoj sur la tablo ni devas okupiĝi pri gravaĵo Ni kunvivis fekmomentojn, tiom da peno por interkompreno lando kiu ellitiĝas frumetene estos nehaltigebla Hispanio, kara, aj, Hispanio, kara, aj, Hispanio, kara aj, Hispanio, kara, tio nia ne funkcias Hispanio, kara, aj, Hispanio, kara tio nia ne funkcias