L'esperanto va nèixer en un moment en que hi havia moltes baralles entre la gent
i en Zamenhof va pensar que amb la creació d'una llengua, els homes
podrien comprendre's millor entre ells i evitar moltes disputes
Karles ĵus diris al ni ke esperanto estis kreita de Zamenhof, kiam li vidis
ke la homoj sur la strato kverelis inter si, tial li decidis krei lingvon por kunfratigi ĉiujn.
Li parolas esperanton de antaŭ 20 jaroj kaj mastrumas librovendejon en Barcelono
specialiĝinta pri libroj verkitaj en tiu universala lingvo.
Esperanton inventis la pola doktoro Zamenhof en 1887,
kunigante karakterizojn de diversaj lingvoj jam ekzistantaj.
La radikoj de la vortoj devenas el eŭropaj lingvoj
kaj la strukturo similas al la japana aŭ la turka
kaj la kombino de nevarieblaj elementoj proksimas al la ĉina.
Esperanto neniam havis grandan financan subtenon, tial
ĝi ĉiam devis superi malfacilaĵojn kaj ĉiam estis movado esence volontula
ĉiam temis pri homoj sin proponantaj por instrui,
homoj kiuj verkis sen aspiro al monprofito,
mi celas diri ke ĝi ĉiam progresis tre modeste,
sed eĉ tiel, plu estas granda nombro de esperantistoj en la mondo.
Sed ne temas nur pri lingvo sed pri iu vivmaniero,
estas proksimume unu miliono da esperanto-parolantoj en la mondo kun komuna celo,
serĉi la universalan fratecon, tial
la esperantistoj estas en kontakto inter si kaj kiam iu vizitas fremdan landon
la vojaĝanto ĝuas gastigon dum almenaŭ tri tagoj.
Oni povas viziti iun landon kaj la tiea esperantisto proponas ion al la vizitanto,
eventuale tranokti en lia/ŝia hejmo dum tri tagoj,
ankaŭ eblas kromaj helpoj, laŭ la eblo kaj gastigemo.
Tio estas kvazaŭ tipa karakterizo de l'esperantismo,
ia emo al amikeco kaj al la kundivido de la havoj.
Malgraŭ la laŭdinda celo de la homo kiu antaŭ pli ol cent jaroj inventis tiun lingvon
kaj malgraŭ la vivfilozofion de la nunaj parolantoj
Esperanto ne atingis la deziritan sukceson,
la angla ĝin formanĝis kaj okupis la lokon de internacia lingvo,
por la esperantistoj, la Forumo de la Kulturoj de 2004 povas esti nova ŝanco
por dikonigi la movadon.