Saluton al ĉiuj
Jen Evildea. Via Dio.
kaj hodiaŭ estas tre ĝojplena tago por mi
ĉar finfine mi povas montri al vi
la apon, Amikumu
Tre baldaŭ vi povos elŝuti ĝin
ni simple atendas la aprobadon de Apple
kaj post tiam, ni povos simple publikigi
ĝin por ĉiuj esperantistoj
kaj verŝajne, kaj espereble
tio okazos sabate
Do, tre baldaŭ ĉu ne?
Do, jen la interfaco
Vi povas elekti inter du lingvoj
estas Esperanto kaj la angla
sed se mi klakus la anglan
mi simple vidas ĉi tion
ĝi simple atentigas min, ke
ĉi tiu apo ankoraŭ ne estas en la angla
kaj multaj aliaj lingvoj
Do, nun mi reen iras al la ĉefa menuo
kaj tiam mi devas elekti Esperanton
Do, mi elektas ĝin kaj jen la ensalutejo
Ĝi estas tiom bela ĉu ne?
Vi povas entajpi vian pasvorton
retpoŝtadreson, krei konton
eble se vi forgesas vian pasvorton
vi povas simple sekvi tion
kaj estas le emblemo de nia oficiala sponsoro
La Universala Esperanto-Asocio tie
Do, nun mi simple volas montri al vi
kiel krei konton
Do, vi devas klaki tion
Estas atentigilo aŭ sciigilo
depende de kiel vi povas nomi ĝin
Do, kiam vi kreas konton
vi devas enskribi vian nomon, kompreneble
pasvorton, retpoŝtadreson
kaj vi devas elekti vian aĝon
Ni faras tion por ke, ni povu certigi, ke
vi estas la ĝusta aĝo
kaj estas informoj tie
ekzemple, la kondiĉoj de uzado
kaj la privateca politiko
tiaj juraj aferoj, mi supozas
Do, nun mi simple volas ensaluti
ĉar mi jam havas konton
Nun mi povas ensaluti
Do, ĝi estas ensalutanta
Konektanta
Trovante apudulojn
kaj jen la listo
Ĝi estas tiom rapida kiam
vi havas novan poŝtelefonon
Mi tre ĝojas pri tio
Fakte, mi ja havas novan poŝtelefonon
Rigardu ĉi tion,
mia edzino aĉetis ĝin por mi kiel donacon
por festi ĉi tiun tre gravan tagon
aŭ venontan tagon
Do, jen la listo
Simple estas listo de proksimuloj
Vi povas vidi 100 homojn entute
Vi ne povas vidi pli ol tion
kaj ekzemple se mi volas rigardi la profilon de iu
Do, jen Jonathan Cooper
Li estas la prezidanto de la
Esperanto-federacio de Novsudkimrio
Jen li
Estas priskribo
Kiom for li estas
Kiujn lingvojn li parolas
kaj kiel bone kaj tiel plu
Kaj vi simple povas fari tion por iu ajn
Do, mi volas trovi ... kie li estas
Mi nun serĉas mian novan merkatikiston
Kie li estas
kie li estas ...
Mi ne povas vidi lin
Do, mi simple elektas iun alian
Do, lin!
Do barbulon!
Kaj vi povas komenci konversacion
estas mesaĝilo en la ... mi supozas ...
supra dekstra angulo
kaj ankaŭ vi povas bloki tiun homon
se vi ne ŝatas ilin, aŭ ili ĝenas vin
Do, mi iras al la mesaĝilo nun
Do, ĝi malfermas la mesaĝilon
Kompreneble, mi neniam antaŭe parolis
kun ĉi tiu homo do ĝi montras nenion
Mi revenas nun
kaj nun mi volas simple
redakti mian profilon
Do mi malfermas mian profilon
mi klakas ĉi tiun krajoneton ĉi tie
kaj jen mia profilo
Mi povas elekti kiom aĝa mi estas
Ho fek' vi povas vidi!
kaj mi povas ŝanĝi la priskribon
kaj se mi reen iras
Mi povas, fakte, ŝanĝi miajn lingvojn
Ekzemple, redakti viajn lingvojn
Do, vi povas vidi, ke
mi parolas la anglan, Esperanton
kaj tio signifas, kiam
ĝi simple estas blua bloko,
tio signifas, ke mi denaske parolas ĝin
sed kiam ĝi estas tri linioj
tio signifas, ke mi tre alte parolas ĝin
Do, estas multe da aliaj lingvoj,
kiujn vi povas elekti
aŭ vi simple povas serĉi por lingvo
ekzemple, se mi serĉus ... mi ne scias ...
la klingonan
Jen la klingona, bone!
Do, mi eliras
kaj estas la mesaĝilo
Do, mi povas paroli kun homoj tie
Estas konto ĉi tie kun agordoj
Do, mi povas vidi mian profilon
blokitojn, ŝanĝi mian pasvorton ktp
elsaluti kaj jen la listo
de niaj sponsoroj
kiuj fakte helpis nin realigi
ĉi tiun projekton
Do, danku ilin en la komentejo por ni
Do, tio estas ĉio
Mi tre ĝojas, ke mi povas
finfine montri ĝin al vi
Ni jam havas pli ol 400 beta-testantojn
Sed kompreneble kiam ni lanĉos la apon
1000 homoj aniĝos al nia apo
Tio estas ĉio
Se vi ŝatis ĉi tiun filmeton
Vi scias kion vi devas fari
Ŝatu ĝin, diskonigu ĝin
Abonu mian kanalon se vi ankoraŭ ne abonis
kaj mi vidos vin ĉiujn en la venonta filmo
kaj se vi ne estos tie
Mi trovos vin per Amikumu
ĉar mi nun povas esti ĉie kiel vera Dio!