Saluton al ĉiuj
Jen Evildea. Via Dio.
kaj hodiaŭ mi kaj la edzino
estas en nova vjetnama urbo
la nomo de ĉi tiu urbo estas Da Lat
Mi ne scias ĉu tio estas vjetnama nomo
aŭ ĉu estas franca nomo
ĉar preskaŭ ĉio ĉi tie aspektas franca
Do, ni ĵus alvenis al nia unua loko
kaj mi ne scias, kie ni estas
ĉar ni gvidisto tute ne parolas
la anglan, bonege!
Do, ŝajnas, ke estas ia speco de ĝardeno
plena de floroj ... mi ne scias ...
Do, per mia uzado de la ĉina
mi eltrovis de alia homo
en ĉi tiu grupo, ke
tiuj floroj, la unuaj, kiujn vi vidis
ili estas teo
Do, ili kreskigas teon ĉi tie
ŝi diris, ke vi povas aĉeti
ĝin tre malmultekoste
ekzemple, vi povas aĉeti dek florojn
por unu usona dolaro
Do, ni ĵus alvenis al la dua loko
kaj ni nun estas ie en la montoj
Mi supozas, ke ni simple grimpas la monton
kaj vidas la vidindaĵojn
parto de nia grupo nun
volas fari grupan foton
Espereble, iu povas esperantigi tion
ĉar mi tute ne scias, pri kio ĝi tekstas
Do, ĉi tiu loko ŝajnas esti simple
granda vjetnama ĝardeno
estas multe da floroj kaj ornamitaj
arbustoj kaj arboj kaj tiel plu
ĉiam surprizas min, kiom
malmulte homoj ĉi tie
komprenas la anglan
estas tre malofte, ke vi povas trovi iun
ekster la hoteloj,
kiuj scipovas paroli la anglan
fakte, mi povas pli facile trovi iun,
kiu parolas la francan
aŭ la rusan, fakte
la rusa estas tre ofta ĉi tie
precipe en la suda parto de vjetnamio
estas rusoj ĉie, en la hoteloj,
sur la stratoj
en la montriloj kaj tiel plu, estas ĉie
Do, laŭ mia kompreno de la vjetnama lingvo
kaj la kompreno de al bilda lingvo
ĉi tio iel temas pri ...
mi supozas ... fragoj?
Do, preskaŭ la tutan tempon,
kiam mi estas en Vjetnamio
krom kiam mi estas en la urboj mem
Mi ne portas ŝuojn
ĉar mi simple preferas ne porti ŝuojn
ekde mi estis infano, mi iel preferas
simple tuŝi la teron per mia vera haŭto
iel ĝi sentas pli bone
ĝi estas kvazaŭ la tero
mem masaĝas miajn piedojn
Mi ne scias, ĉu mi estas strangulo pro tio
sed ... fek' al aliaj ...
mi nur mencias tion
pro tio, ke homoj ofte rigardas min
kaj fingromontras miajn piedojn kvazaŭ
oni volas diri, "mankas al vi ŝuoj,
ĉu vi perdis ilin?"
Do, mia edzino nun volas
rajdi ĉi tiun akvobiciklon
Do, ŝajnas, ke tri el ni
nun volas rajdi la akvobiciklon
Mi ne scias kiel bone tio funkcias
Do, mi ĵus eltrovis kiel
ĉi tiu akvobiciklo funkcias
kompreneble, vi devas rajdi ĝin
sed samtempe ĉi tio estas la stirilo
tio irigas maldekstren
kaj tio dekstren
kaj se vi volas simple iri antaŭen
vi simple lasas ĝin en la mezo
Estas mia bopatro, kion li faras?
Saluton
Do, ni ĵus finas la akvobicikladon
kaj nun mi simple supozas, ke
ni iras ĉirkaŭ la ĝardenon.
Mi ĵus trovis la necesejon de la hobitoj
finfine!
Ho, rigardu ĉi tiun tre etan
lindan benkon!
Ĝi estas tiom sola
Do, ni preskaŭ atingis
la finon de ĉi tiu ĝardeno
Ni fakte estas denove je la komenco
Ni simple promenis
en granda cirklo ĉirkaŭ ĝi
Do, ni ĵus alvenis al malgranda urbeto
kiu apartenas al
loka nacimalplimulto ĉi tie
kaj nia gvidisto diris per la ĉina, ke
ĉi tiu loko multe profitis de Francio
kiam ĝi regis ĉi tiun lokon
ĉar ili havas specialan version de teo
kaj pro tio, ili multe evoluis kaj riĉiĝis
Do, mi supozas, ke
ni estas en la Holivudo de Vjetnamio
ĉar ili havas grandan montrilon tie
kiu diras la nomon de ĉi tiu loko
Mi ne povas esti certa, sed
mi kredas, ke tio estas zebro
fek' ... ĝi ja estas!
Tio tute ne povas esti zebro
Mi kredas, ke oni simple pentris
tiun tre malbonŝancan ĉevalon
Do, ŝajnas, ke niaj aŭtoj ĵus alvenis
Iu strangulo ĵus sidis apud mia edzino
Mia gvidisto estas tre alloga
sed ne diru tion al mia edzino!
Ĉi tiu aŭto kaj loko memorigas min
pri la filmo, Jurassic Park
mi kredas, ke tre baldaŭ
ni eniras la ĉefan lokon
ni eniros per tiu granda pordo
kaj post tio, ni vidos tiranosaŭrojn
kaj aliajn dinosaŭrojn
Do, ni ĵus alvenis la kulmino
de ĉi tiu monto
kaj mi vere nun sentas, ke mi estas
en Jurassic Park kun tiom
multe da ĵipoj ĉi tie
Mi devas moviĝi
Do, mi nun scivolas, kie
estas la tiranosaŭro
kaj aliaj dinosaŭroj
Mi estas sur la kulmino de la mondo
La farmoj tie estas tiom for, ke
ili simple aspektas
kiel tapiŝo sur la tero
Do, oni vere pentris la ĉevalojn!
Mi ne scias, ĉu tio estas kruela
ĉu ĝi iel ... ĝenis ...
Kio la fek'
Mia edzino ĵus hazarde aperis malantaŭ mi
Do, ĉi tio estas vjetnama planto
ĝi estas tre malofta
Do, vi estas tre bonŝanca por vidi ĝin
kaj tio nepre ne estas reala zebro
Mi ĵus trovis ĉevalidon
Ĝi estas tiom linda!
Saluton
Kiel vi?
Vi havas tre longajn kojonojn
kaj tio estas ĉio sur la monto
kaj nun ni iras al la tria loko
Do, ni ĵus alvenis al fraga butiko
kaj mi tre ĝojis ĉar oni ofertis al mi
unu fragon por testmanĝi
kaj mi manĝis ĝin kaj
ĝi estas tre bongusta
sed tiam mi volis manĝi duan
sed ili diris, ke mi devas pagi
Mi ĵus trovis etan fragon
Do, ni ĵus alvenis al iu stacidomo
kaj ĝi famas iel
sed mi ne scias kial
Do ...
Do, mi estas sur la kajo
de ĉi tiu stacidomo
kaj evidente ne plu estas uzata
ĉar homoj simple staras sur la trakoj
kaj mi ĵus la trajnon el Hogwarts
Mi tre malĝojas pro tio, ke
mi forrazis mian barbon
ĉar tiam mi povus aktori kiel Hagrid
Hari Pota, la homo kiu vivas!
Vi estos sorĉisto, Hari
Ĉu mi faris Hagrid bone?
Evidente, neniu povas
legi la montrilon tie
kiu diras, "bonvolu ne grimpi la trajnon!"
Nun mi devas trovi la kajon, 9 3/4
1 ... 2 ... 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9
estas ie tie
Mi kredas, ke mi finfine trovis ĝin
nun mi devas eniri
Do, mi ne trovis la magian
landon de Hari Pota tie
en tiu stacidomo
sed mi ankoraŭ esperas
Mi estas esperantisto, ĉu ne?