Aĉeti, forĵeti, aĉeti. Subteksto en Esperanto.
-
0:28 - 0:35Jen Marcos, el Barcelono, sed tiu povus esti ajna ulo el ajna loko.
-
0:36 - 0:41Li vidos ion kio okazas ĉiutage en laborejoj kaj hejmoj de la tuta mondo.
-
1:01 - 1:06Printila ilero paneis kaj la fabrikanto konsilas alporti ĝin al la teknika servo.
-
1:08 - 1:11Mia teknikulo analizos la problemon,
-
1:11 - 1:13sed tio jam kostas 15 € kaj imposton.
-
1:13 - 1:16Certe malfacilos trovi la ilerojn por ripari ĝin.
-
1:16 - 1:20Vere, ripari ĝin ne estas paginda.
-
1:20 - 1:22Tiu reparo kostus 110, 120 €.
-
1:22 - 1:25Vi havas printilojn kontraŭ 39€ kaj pli.
-
1:25 - 1:28Mi konsilus vin rigardi novajn printilojn.
-
1:28 - 1:31Sendube, mi aĉetus novan.
-
1:31 - 1:36Ne hazardas, ke la tri vendistoj konsilas aĉeti novan printilon.
-
1:37 - 1:42Se Marcos konsentas, li estos plia viktimo de la paneiga programado,
-
1:42 - 1:46la motoro sekreta de nia socio konsumema.
-
1:49 - 1:52Nia rolo en la vivo ŝajnas limiĝi
-
1:52 - 1:54al kreditoj kaj aĉeti aĵojn nebezonatajn.
-
1:56 - 2:00Nia socio estas dormanta pro ekonomia kreskado,
-
2:00 - 2:04kiu funkcias ne por satigi la bezonojn,
-
2:04 - 2:06sed nur por kreski.
-
2:08 - 2:13Se homoj ne aĉetas, ekonomio ne kreskas.
-
2:15 - 2:16Paneiga programado:
-
2:17 - 2:19Deziro en la koro de la konsumanto
-
2:20 - 2:25por posedi ion iome pli novan, iome pli frue ol bezonate.
-
2:27 - 2:31En jena dokumenta filmo ni montros kiel tia programado
-
2:31 - 2:34destinis niajn vivojn ekde 20aj jaroj,
-
2:34 - 2:40kiam la fabrikantoj reduktis la vivon de la varoj por plialtigi la vendojn.
-
2:41 - 2:45Tiel, ili reduktis la utilan vivon al 1000 horoj.
-
2:47 - 2:53Ni malkovros ke dizajnistoj kaj inĝenieroj devigatis havi novajn valorojn kaj celojn.
-
2:53 - 2:59Ili devige rekomencis ĉion por krei ion pli rompeblan.
-
2:59 - 3:03Tio estas pruvite! VI ĵus pagis ion,
-
3:03 - 3:04kaj jam ne plu uzeblas.
-
3:04 - 3:06UZI KAJ FORĴETI!
-
3:07 - 3:10Ni konos novajn konsumantojn
-
3:10 - 3:13kiuj kontraŭas la aliajn fabrikantojn.
-
3:15 - 3:19Ĉu realigeblas ekonomio sen paneiga programado
-
3:19 - 3:21kaj sen atako al la natura medio?
-
3:22 - 3:24Estonteco ne pardonos nin!
-
3:24 - 3:29Estonteco malkovros la vivstilon tro malŝpareman
-
3:29 - 3:31de evoluintaj landoj.
-
3:39 - 3:41Aĉetu, Forĵetu, Aĉetu. La sekreta rakonto pri la paneiga programado.
-
3:44 - 3:46Bonvenon al Livermore, Kalifornio,
-
3:46 - 3:49hejmo de la ampolo plej malnova tutmonde.
-
3:50 - 3:52Mi estas Lynn Owens,
-
3:52 - 3:55prezidanto de la Ampola Komitato.
-
3:58 - 4:02Je 1972 ni malkovris
-
4:02 - 4:05ke ampolo de la fajristejo
-
4:05 - 4:07estis gravega ampolo.
-
4:15 - 4:20La ampolo de Livermore funkciadas senhalte ekde 1901.
-
4:20 - 4:25De nun, jam ĝi konsumis du ret-kameraojn kaj la tria ankoraŭ funkcias.
-
4:33 - 4:37Je 2001, kiam la ampolo datrevenis je unu jarcento,
-
4:37 - 4:41Livermore organizis festegon datrevenan uson-stile.
-
4:42 - 4:46Ni esperis 200 festantojn,
-
4:46 - 4:49sed fine prezentiĝis 800, 900 homoj!
-
4:55 - 4:58Ĉu vi imagus datrevenan kanton al ampolo?
-
4:59 - 5:01Nek ni, sed ili ja kantis.
-
5:15 - 5:17La origino de la ampolo estis...
-
5:17 - 5:20Ĝin oni faris en urbo Shelbey, en Ohio,
-
5:20 - 5:22je 1895 pli malpli.
-
5:22 - 5:26Ĝin fiksis tiuj interesaj sinjorinoj, kiuj aperas en miaj bildoj,
-
5:26 - 5:29kaj kelkaj akciuloj de la entrepreno.
-
5:31 - 5:33La filamento estis invento de Adolphe Chaillet.
-
5:33 - 5:36Li inventis sian filamenton por daŭri.
-
5:43 - 5:45Kial daŭris tiom? Mi ne scias.
-
5:45 - 5:48Estas sekreto kiun li gardis kaj portis tomben.
-
5:49 - 5:54La formulo por longdaŭra filamento ne estas la nura mistero de la ampola historio.
-
5:55 - 6:00Sekreto eĉ pli grava estas kiel kaj kial ĉi tiu humila varo iĝis
-
6:00 - 6:03la unua viktimo de la paneiga programado.
-
6:05 - 6:08La kristnaska 1924jara tago estis grava tago.
-
6:09 - 6:14En Ĝenevo pluraj sinjoroj belvestitaj rendevuis
-
6:14 - 6:15kun sekreta plano.
-
6:15 - 6:20Ili kreis la unuan kartelon mondan
-
6:20 - 6:25por kontroli la ampolan produktadon
-
6:25 - 6:29kaj gardi al si la mondan merkaton ampolan.
-
6:30 - 6:33La kartelo nomiĝis Phoebus.
-
6:34 - 6:39Phoebus inkluzivis la ĉefajn fabrikantojn de ampoloj eŭropaj kaj usonaj
-
6:39 - 6:44kaj eĉ la forajn koloniojn en Azio kaj Afriko.
-
6:44 - 6:49Celo estis interŝanĝi patentojn, kontroli la produktadon
-
6:49 - 6:52kaj, ĉefe, kontroli la konsumanton.
-
6:52 - 6:59Ili deziris ke homoj aĉetu ampolojn ofte.
-
6:59 - 7:03Se ampoloj daŭris multe, estis do ekonomia malavantaĝo.
-
7:03 - 7:09Origine la celo de fabrikantoj estis longa vivo por siaj ampoloj.
-
7:09 - 7:12La 21an oktobron 1871,
-
7:12 - 7:15multaj eksperimentoj rezultigis
-
7:15 - 7:20lampeton ege rezistan,
-
7:20 - 7:24kun filamento tre stabila.
-
7:25 - 7:33Je 1881, Edison vendis sian unuan ampolon, ĝi daŭris 1500 horojn.
-
7:34 - 7:38Je 1924, kiam ĵus fondiĝis la kartelo Phoebus,
-
7:38 - 7:42oni anoncis fiere 2500horan vivdaŭron,
-
7:42 - 7:46kaj fabrikantoj insistis pri tiu ampola longa vivdaŭro .
-
7:46 - 7:52Sed la uloj de Phoebus decidis redukti la vivdaŭron,
-
7:52 - 7:54ĝis 1000 horoj.
-
7:59 - 8:04Je 1925 kreiĝis "La komitato de la 1000hora vivdaŭro"
-
8:04 - 8:11por redukti teknike la vivdaŭron ampolan.
-
8:15 - 8:19Post pli ol 80 jaroj, Berlina historiisto, Helmut Höge,
-
8:19 - 8:21trovis pruvojn de la agoj de la komitato
-
8:21 - 8:25kaŝitajn inter la komitana dokumentaro.
-
8:25 - 8:27Entreprenoj kiel Phillips en Holando,
-
8:27 - 8:31Osram en Germanio kaj Lámparas Zeta en Hispanio.
-
8:32 - 8:36Jen dokumento de la kartelo.
-
8:36 - 8:40"La averaĝa vivdaŭro de la ampoloj
-
8:40 - 8:43ne devas esti garantita nek oferita
-
8:43 - 8:45por pli ol 1000 horoj"
-
8:49 - 8:54Pro la kartelo, la fabrikantoj eksperimentis
-
8:54 - 8:56por krei pli rompeblan ampolon
-
8:56 - 8:59kiu estus tia, laŭ la nova 1000 hora regulo.
-
9:10 - 9:13Fabrikadon oni multe kontrolis
-
9:13 - 9:16por certiĝi ke la regulo efektiviĝis.
-
9:18 - 9:20Oni muntis bretojn
-
9:20 - 9:24kun multaj ampol-ingoj
-
9:24 - 9:31por meti ampolojn provatajn.
-
9:31 - 9:35Entreprenoj kiel Osram registris rigore
-
9:35 - 9:37la vivdaŭrojn ampolajn.
-
9:40 - 9:44Phoebus kreis komplikan reton por trudi siajn regulojn.
-
9:44 - 9:49Fabrikantojn oni monpunis severe se ili ne agis laŭregule.
-
9:55 - 9:59Jen monpuna listo de jaro 1929
-
9:59 - 10:04kiu montras kiom da svisaj frankoj
-
10:04 - 10:07pagendis de la kartelanoj
-
10:07 - 10:12se iliaj ampoloj daŭris
-
10:12 - 10:14ekzemple, dum pli ol 1500 horoj.
-
10:20 - 10:23Dum la paneiga programado agadis,
-
10:23 - 10:26la vivdaŭro ekfalis.
-
10:26 - 10:31Dum nur 2 jaroj, ĝi pasis de 2500 horoj al malpli ol 1500.
-
10:35 - 10:39Je la 40aj jaroj, la kartelo sukcesis sian celon.
-
10:39 - 10:42Kutima ampolo tiam daŭris 1000 horojn.
-
10:44 - 10:46Mi komprenas ke tio estis tenta je 1932.
-
10:46 - 10:51Tiam ekologia stabileco malpli gravis
-
10:51 - 10:54ĉar oni ne vidis ke la mondo
-
10:54 - 10:57havas fineblajn krudmaterialojn.
-
10:57 - 11:01Ili vidis ĉion de abunda starpunkto.
-
11:03 - 11:06Ironie, la ampolo, ĉiam simbolo
-
11:06 - 11:08de ideoj kaj inventoj,
-
11:08 - 11:13estas unu el la unuaj ekzemploj kun paneiga programado.
-
11:17 - 11:21Post 1932, patentiĝis dekoj da novaj ampoloj,
-
11:21 - 11:24eĉ unu 100.000hore vivdaŭra.
-
11:25 - 11:28Sed nenio enmerkatiĝis.
-
11:29 - 11:32Oficiale, Phoebus neniam ekzistis
-
11:32 - 11:35sed ĝia spuro neniam malaperis.
-
11:35 - 11:40Strategie oni ŝanĝis ĝian nomon.
-
11:40 - 11:44Ĝi nomiĝis "Internacia Kartelo De Elektro",
-
11:44 - 11:46kaj poste nomiĝis alie.
-
11:46 - 11:51Tre gravas ke tiu idearo ankoraŭ ekzistas.
-
11:57 - 12:03En Barcelono, Macos ne atentis la vendistajn konsilojn pri reaĉeti printilon.
-
12:03 - 12:05Li decidis ripari ĝin
-
12:05 - 12:10kaj li trovis iun interrete kiu malkovris tion kio okazas al ĝi.
-
12:13 - 12:16Tio estas la fia sekreto de la inkaj printiloj.
-
12:16 - 12:20Mi provis printi kaj aperis "kelkaj ileroj printilaj anstataŭendas".
-
12:20 - 12:23Mi decidis mem repari ĝin.
-
12:25 - 12:27Saluton Marcos, mi ricevis vian mesaĝon.
-
12:27 - 12:29Markos ĵus kontaktis la videan aŭtoron.
-
12:31 - 12:35Estas spongo en la printilo,
-
12:35 - 12:38kien iras inko restanta.
-
12:38 - 12:41Printiloj ofte purigas siajn elirigilojn
-
12:41 - 12:44de inko
-
12:44 - 12:46per tiu spongo.
-
12:46 - 12:51Post programita kvanto de purigoj,
-
12:51 - 12:54la printilo ĉesas la funkciadon.
-
12:55 - 12:58Ili diras ke ili ne volas malpurigi vian tablon.
-
12:58 - 13:01Sed mi opinias ke la problemo estas trans tio, temas pri kiel la aparatoj funkcias.
-
13:01 - 13:03Oni fabrikas ilin por panei.
-
13:13 - 13:17La paneiga programado aperis samtempe al
-
13:17 - 13:19la amasa produktado kaj la konsumema socio.
-
13:21 - 13:26La problemo de la produktoj faritaj por daŭri malpli
-
13:26 - 13:29estas modelo kiu komencis kun la Industria Revolucio.
-
13:29 - 13:34El la novaj maŝinoj eliris varoj multe pli malkaraj,
-
13:34 - 13:36kaj tio estis mirinda por la konsumantoj.
-
13:36 - 13:38Sed ekzistis tiom granda produktado,
-
13:38 - 13:41ke homoj ne plu povis konsumi laŭ la ritmo maŝina.
-
13:43 - 13:48En 1928 influa revuo de reklamoj avertis:
-
13:48 - 13:52"Varo kiu ne elĉerpiĝas estas tragedio por negocoj"
-
13:55 - 13:58Fakte, per la amasa produktado, prezoj falis,
-
13:58 - 14:00kaj la varoj iĝis pli aĉeteblaj por ĉiuj.
-
14:00 - 14:03Homoj ekaĉetis pli por amuzo ol pro neceso.
-
14:03 - 14:05La ekonomio akceliĝis.
-
14:27 - 14:28Je 1929,
-
14:28 - 14:32La krizo Wall Street haltigis la novan konsuman socion
-
14:32 - 14:36kaj kondukis Usonon al profunda ekonomia malprospero.
-
14:38 - 14:40La senlaboreco timige grandiĝis.
-
14:40 - 14:44En 1933, jam atingis la 35% loĝantaron.
-
14:45 - 14:51Vicoj ne estis por aĉeti, sed por peti laboron kaj manĝaĵon.
-
14:54 - 14:58El Novjorko venis ŝanĝoplena propono por revigligi ekonomion.
-
15:01 - 15:04Bernald London, fama konstruaĵa investisto,
-
15:04 - 15:09sugestis eliri el la masprospero per devigo uzi la paneigan programadon.
-
15:10 - 15:13Tiam estis la unua fojo kiam tiu vorto aperis skribe.
-
15:14 - 15:18London proponis ke ĉiuj varoj havu liman vivon
-
15:18 - 15:23kun limdaton. Post tiam, oni leĝe konsiderus la varojn mortaj.
-
15:24 - 15:27Konsumantoj donus ilin al ia registara servo
-
15:27 - 15:29por la varojn detrui.
-
15:31 - 15:33Li tiel provis stabiligi kapitalon kaj laboron.
-
15:33 - 15:36Tial, ĉiam novaj varoj estus bonvenaj,
-
15:36 - 15:39ĉiam oni bezonus laborantojn,
-
15:39 - 15:41kaj la kapitalo estus profitdona.
-
15:44 - 15:48Bernald London, kredis ke per deviga paneiga programado,
-
15:48 - 15:52fabrikoj ade produktus, homoj konsumadus,
-
15:52 - 15:55kaj estus laboro por ĉiuj.
-
16:00 - 16:05Giles Slade jam troviĝas Novjorke por informiĝi pri la proponinto de tia ideo.
-
16:05 - 16:08Li sin demandas ĉu per paneigo,
-
16:08 - 16:13Bernald London pretendis plialtigi la profitojn, aŭ helpi la senlaborulojn.
-
16:17 - 16:23Dorotia konis al Bernald London en la 30aj jaroj, dum familia ekskurso.
-
16:23 - 16:26Ne diru al mi kiu li estas.
-
16:27 - 16:29Tre interese!
-
16:29 - 16:32Sendube li aspektis tre inteligenta.
-
16:33 - 16:36Vi konis lin en 1933...
-
16:36 - 16:39Kiam mi estis 16, 17jara,
-
16:39 - 16:41miaj gepatroj havis grandegan veturilon Cadillac
-
16:41 - 16:43tiom grandan kiom zepelinon.
-
16:43 - 16:47Mia patrino veturis, mia patro apudis al ŝi
-
16:47 - 16:52kaj la familio London malantaŭe sidis.
-
16:52 - 16:56Mia patro petis al Sro London klarigi al mi sian filozofion.
-
16:56 - 17:00Kaj tiu interesa homo rakontis min
-
17:00 - 17:03pri sia ideo por redukti la malprosperon.
-
17:03 - 17:07Ekonomio estis katastrofa, eĉ pli ol nun.
-
17:08 - 17:10Li obsedis sin kun tia ideo,
-
17:10 - 17:14same kiel artistoj faras kun siaj pentraĵoj.
-
17:14 - 17:18Li flustris miaorele, kvazaŭ li timus
-
17:18 - 17:23ke tio estis ideo tro ekstrema.
-
17:24 - 17:27Fakte, la ideo de Bernalh London kaptis nenies atenton,
-
17:27 - 17:31kaj la paneigo deviga neniam uziĝis.
-
17:36 - 17:4220 jaroj poste, en la 50aj, la paneiga programado reaperis.
-
17:42 - 17:47Sed kun granda ŝanĝo. Ne plu temis pri devigi, sed pri logi la konsumanton.
-
17:48 - 17:51Paneiga programado:
-
17:51 - 17:54deziro en koro de la konsumanto
-
17:54 - 17:55por havi ion
-
17:55 - 17:58iome pli novan, iome pli bonan,
-
17:58 - 18:00iome antaŭe ol bezonate.
-
18:02 - 18:07Jen la voĉo de Brooks Stevens, granda subtenanto de la paneiga programado
-
18:07 - 18:08en la usono postmilita.
-
18:09 - 18:13Tiu eleganta dizajnisto kreis hejmajn aparatojn
-
18:13 - 18:17kaj eĉ veturilojn kaj trajnojn, uzante ĉiam la paneigan programadon.
-
18:21 - 18:26Laŭ la ŝatoj tiamaj, la dizajnoj de Brooks Stevens aperis rapidaj kaj modernaj.
-
18:26 - 18:28Eĉ lia hejmo estis nekutima.
-
18:29 - 18:32Mia patro dizajnis ĉi tiun hejmon, kie mi kreskiĝis.
-
18:33 - 18:35Dum ĝia konstruado,
-
18:35 - 18:38ĉiuj kredis ke ĝi estus busa stacidomo
-
18:38 - 18:41ĉar ĝi ne ŝajnis kiel kutima domo.
-
18:44 - 18:46Por mia patro, plej gravis
-
18:46 - 18:49ke la vara dizajno havu karakteron.
-
18:49 - 18:52Li malŝatis la neviglajn varojn
-
18:52 - 18:55kiuj ne donis al la konsumanto
-
18:55 - 18:59deziron por aĉeti ĝin.
-
19:01 - 19:04La malnova eŭropa filozofio
-
19:04 - 19:08estis krei la plej bonan varon kiu daŭru ĉiame.
-
19:08 - 19:12Oni aĉetis bonan veston por surmeti ĝin ekde la nupto
-
19:12 - 19:15ĝis via entombiĝo, sen renovigi ĝin.
-
19:15 - 19:17La usona filozofio
-
19:17 - 19:20estis krei konsumanton nekontentan
-
19:20 - 19:24pro la varo ĝuita,
-
19:24 - 19:27ke tiu vendu ĝin duamane
-
19:27 - 19:31kaj aĉetu la plej novan kun plej nova dizajno.
-
19:32 - 19:35Brooks Stevens vojaĝis ĉie en Usono
-
19:35 - 19:39instigante la paneigan programadon per paroladoj.
-
19:39 - 19:42Lia ideo sukcesis kaj eĥe sonis.
-
19:48 - 19:52Homoj atentas pli la ŝajnon de la varoj.
-
19:53 - 19:55Ili priatentas
-
19:55 - 19:59ĉion novan, belan kaj modernan.
-
20:03 - 20:06La dezajno kaj merkatiko tentis la konsumanton
-
20:06 - 20:08por ĉiam deziri la lastan version.
-
20:08 - 20:11Mia patro neniam dizajnis varon
-
20:11 - 20:13por panei intence
-
20:13 - 20:16aŭ funkcie malmoderniĝi dum ioma tempo.
-
20:17 - 20:21La paneiga programado dependas de la konsumanto.
-
20:22 - 20:28Neniu devigas iri al vendejo kaj aĉeti varon.
-
20:28 - 20:32Ili memvole iras, mem-elekte.
-
20:38 - 20:44Libereco kaj feliĉo per senlima konsumo. La usona vivmaniero de la 50aj jaroj
-
20:44 - 20:47metis la bazon de nia nuna konsuma socio.
-
21:03 - 21:06Sen paneiga programado,
-
21:06 - 21:07ĉi tiuj lokoj ne ekzistus.
-
21:10 - 21:13Ne estus varoj, ne estus industrio,
-
21:13 - 21:16ne estus dizajnistoj, arkitekturistoj,
-
21:16 - 21:19vendistoj, purigistoj,
-
21:19 - 21:22sekuristoj...
-
21:22 - 21:23Ĉiuj laborantoj malaperus.
-
21:24 - 21:26Kiom ofte vi ŝanĝas vian poŝtelefonon?
-
21:26 - 21:27-Post 18 monatoj.
-
21:27 - 21:29-Ĉiujare.
-
21:30 - 21:35Nuntempe, paneigan programadon oni instruas en lernejoj de dizajno kaj inĝenierarto.
-
21:36 - 21:39Boris Sknuf instruas pri la vara viv-ciklo,
-
21:39 - 21:43la moderna eŭfemismo samsignifa al paneiga programado.
-
21:44 - 21:45Mi aĉetiris,
-
21:46 - 21:48kaj jen miaj varoj;
-
21:48 - 21:50pato,
-
21:51 - 21:54salo, ĉemizo, alia ĉemizo...
-
21:55 - 22:00Oni instruas al studantoj dizajni por entreprena mondo regata de ununura celo:
-
22:00 - 22:03oftaj kaj ripetitaj aĉetoj.
-
22:03 - 22:07Mi volas ke vi diru kiom ili daŭros ĝis panei,
-
22:07 - 22:09kiom longa estos ties uz-vivo.
-
22:12 - 22:16Dizajnistoj devas kompreni por kiaj entreprenoj ili laboras.
-
22:16 - 22:18La entrepreno destinas, per sia negoca idealo,
-
22:18 - 22:23la ofton de renovigo de siaj varoj.
-
22:24 - 22:27Dizajnistoj ricevas tiun informon
-
22:27 - 22:31kaj devas dizajni la varon ĝuste
-
22:31 - 22:35laŭ la strategio negoca de la entrepreno.
-
22:37 - 22:43La paneiga programado estas la radiko de la granda kresko ekonomia
-
22:43 - 22:46kie vivis la okcidenta mondo ekde la 50aj jaroj.
-
22:48 - 22:54De tiam, kresko estas la centro de nia ekonomio.
-
22:56 - 22:59Ni vivas en socio de kresko
-
22:59 - 23:03kiu ne kreskas por sati la bezonojn,
-
23:03 - 23:05sed kreskas nur por kreski.
-
23:05 - 23:09Kreski senlime, per senlima produktado.
-
23:09 - 23:14Kaj por pravigi tion, la konsumo devas kreski sen limoj.
-
23:16 - 23:20Serge Latouche, elstara kritikisto de la socio de kresko,
-
23:20 - 23:23ofte skribas pri ĝiaj moviloj.
-
23:24 - 23:27Estas tri gravaj iloj:
-
23:27 - 23:32reklamado, paneiga programado, kaj kredito.
-
23:40 - 23:41En la lasta generacio,
-
23:41 - 23:43nia rolo en la vivo limiĝas al peti kreditojn
-
23:43 - 23:45por aĉeti aĵojn nebezonatajn.
-
23:45 - 23:48Tio ne estas logika laŭ mi.
-
23:50 - 23:55La kritikistoj al la kresksocio avertas ke ĉi tio estas nesubtenebla longtempvide,
-
23:56 - 23:58ĉar ĝi baziĝas en evidenta kontraŭdiro.
-
24:00 - 24:03Tiu, kiu kredas ke kreskado senlima
-
24:03 - 24:05kongruas kun kunlima mondo,
-
24:05 - 24:07estas freneza
-
24:07 - 24:08aŭ estas ekonomiisto.
-
24:08 - 24:12Estas tradegedio ke nun ni ĉiuj estas ekonomiistoj.
-
24:14 - 24:18Kial novan varon oni kreas tutmonde ĉiun 3 minutojn?
-
24:18 - 24:20Ĉu tio necesas?
-
24:21 - 24:24Multaj homoj rimarkas ke la aferoj devas ŝanĝiĝi tiam
-
24:24 - 24:28kiam politikistoj diras ke aĉetiri kaj konsumi
-
24:28 - 24:31estas la plej bona solvo por revigligi la ekonomion.
-
24:31 - 24:35Ni povus diri ke per la kreskosocio,
-
24:35 - 24:38ni estas kvazaŭ en rapida veturilo
-
24:38 - 24:41sen veturanto,
-
24:42 - 24:44veturilo sen bremsoj
-
24:44 - 24:46kies cela loko
-
24:46 - 24:50estas bato en muron,
-
24:50 - 24:51aŭ fali en klifon.
-
25:08 - 25:11Legante instrukci-librojn,
-
25:11 - 25:14Marcos rimarkas ke la inĝenieroj
-
25:14 - 25:18destinas la uzvivon de multaj printiloj, kiam ili dizajnis.
-
25:26 - 25:31Ili sukcesas tion metante blaton en la printilon.
-
25:42 - 25:44Mi trovis la blaton.
-
25:44 - 25:47Ĝi estas blato EEPROM, kie registriĝas
-
25:47 - 25:48nombrado de printadoj.
-
25:49 - 25:52Kiam atingiĝas specifa kvanto,
-
25:52 - 25:54la printilo malŝlosiĝas kaj ne plu printas.
-
26:03 - 26:07Kion opinias inĝenieroj pro dizajni varon por ke tiu paneu?
-
26:07 - 26:12La dilemo videblas en tiu ĉi brita filmo de 1951,
-
26:12 - 26:16kie juna kemiisto inventas fadenon neniam elĉerpeblan
-
26:16 - 26:19La kemiisto kredas ke li havis grandan sukceson,
-
26:28 - 26:30sed al kelkaj ne plaĉas la invento,
-
26:31 - 26:35kaj post tempeto post-iris lin ne nur la posedantoj fabrikaj
-
26:35 - 26:38sed ankaŭ la laborantoj kiuj timis senlaborecon.
-
26:39 - 26:43Tio estas vere interesa, kaj memorigas al mi
-
26:43 - 26:45ion okazinta en la ŝtofa industrio.
-
26:47 - 26:53En 1949, granda kemia entrepreno Dupont prezentis revolucian fibron homfaritan,
-
26:53 - 26:54la nilonon.
-
26:59 - 27:04Por virinoj ŝtrumpeto longdaŭra estis granda sukceso,
-
27:04 - 27:05sed ĝojo ne tiom daŭris.
-
27:07 - 27:08Mia patro laboris ĉe Dupont
-
27:08 - 27:12en la nilona fabrikado kaj antaŭ kaj post la milito.
-
27:12 - 27:16Li rakontis min ke kiam la nilono aperis
-
27:16 - 27:20kaj estis provita por krei ŝtrumpojn,
-
27:20 - 27:24liaj kunlaborantoj alportis ŝtrumpojn hejmen
-
27:24 - 27:27por siaj edzinoj aŭ koramikinoj.
-
27:27 - 27:30Mia patro alportis kelkajn al mia patrino
-
27:30 - 27:34kaj la unuaj plaĉegis al ŝi pro la granda rezisteco.
-
27:39 - 27:43La Dupontaj kemiistoj ja rajtis fieri.
-
27:43 - 27:47Eĉ viroj miris al la nilonŝtrumpa rezisto!
-
27:47 - 27:50Problemo estis ke ili daŭris tro longe.
-
27:50 - 27:53Virinoj feliĉegis ĉar ne aperis ŝirstrekoj,
-
27:53 - 27:57sed tio signifis ke la fabrikantoj
-
27:57 - 27:59ne vendus multajn ŝtrumpojn.
-
28:03 - 28:06DuPont donis novan celon al Nicole Fox kaj liaj kunlaborantoj.
-
28:09 - 28:13Ili ree devis kemenci ĉion
-
28:13 - 28:15por krei fibrojn pli malfortajn.
-
28:15 - 28:20Kaj malkovri ion pli ŝireblan
-
28:20 - 28:23por ke la ŝtrumpoj ne tiom daŭru.
-
28:26 - 28:30La samaj kemiistoj kiuj cerbumis tiom por krei longdaŭran nilonon,
-
28:30 - 28:34iris laŭ la epoka fluo kaj tiel kreis pli malfortan.
-
28:34 - 28:38Tiu ĉiamdaŭra fadenon malaperis el la fabrikoj,
-
28:38 - 28:40same kiel en la filmo.
-
28:40 - 28:43Ni volas la plenan posedon de tiu malkovro.
-
28:43 - 28:45Se vi akceptas, ni pagos duoblon de la kontrakto.
-
28:45 - 28:47Kvaronan milionon...
-
28:48 - 28:49-Por forigi ĝin?
-
28:49 - 28:50-Jes.
-
28:51 - 28:56Kion opiniis la kemiistoj Dupontaj pri intence redukti la uzvivon varan?
-
28:57 - 29:00Ja devis esti ĉagrena por la inĝenieroj
-
29:00 - 29:03devige uzi siajn konojn por krei subnivelan varon,
-
29:03 - 29:07post tiom da penoj por krei bonan varon.
-
29:07 - 29:12Sed mi supozas ke tio estas ekstera vidpunkto.
-
29:13 - 29:15Eble ili nur plenumis sian laboron.
-
29:15 - 29:18Fortigi aŭ malfortigi ĝin estis ilia laboro.
-
29:21 - 29:24Etike tiuj estis komplikaj tempoj por la inĝenieroj.
-
29:24 - 29:28Tiu alfrontado igis al ili repensi
-
29:28 - 29:31siajn etikajn ideojn plej fundamentajn.
-
29:33 - 29:36La maljuna filozofio apogis
-
29:36 - 29:39la varojn longdaŭrajn, neniam rompeblajn.
-
29:39 - 29:42La junaj filozofiuloj, helpataj de la merkato,
-
29:42 - 29:44deziris krei varojn
-
29:44 - 29:46tiel forĵeteblaj kiel eble.
-
29:46 - 29:49La debato finiĝis
-
29:49 - 29:52kiam la nova filozofio gajnis la ludadon.
-
29:57 - 30:01La paneiga programado ne nur trafis la inĝenierojn.
-
30:01 - 30:06La ĉagreno de la konsumantoj videblis en la elstara teatraĵo de Arthur Miller:
-
30:06 - 30:07Morto de vojaĝanto.
-
30:07 - 30:11Tiel, kiel Willy Loman, la konsumantoj nur rajtis plendi.
-
30:11 - 30:14Eĉ nur unu fojon en mia vivo, mi dezirus posedi ion antaŭ rompiĝi!
-
30:14 - 30:17Estas ada senĉesa batalo kontraŭ la rubejego!
-
30:17 - 30:20Mi ĵus pagis la veturilon kaj jam ĝi misfunkcias.
-
30:20 - 30:24La fridujo konsumas rimenojn senĉese.
-
30:25 - 30:27Tio estas pruvite!
-
30:27 - 30:29VI ĵus pagis ion kaj ne plu uzeblas.
-
30:32 - 30:36Konsumantoj ne sciis, ke malantaŭ la Fera Kurteno,
-
30:36 - 30:38en la landoj de la orienta bloko,
-
30:38 - 30:42ekzistis tuta ekonomio sen paneiga programado.
-
30:48 - 30:54La komunisma ekonomio ne baziĝas sur libera merkato, sed sur registara planado.
-
30:55 - 30:59Ĝi ne estis tre efika, kaj ĝi suferis oftan mankon de resursoj.
-
30:59 - 31:04En tia ekonomio, paneiga programado neniel logikis.
-
31:08 - 31:13En la pasinta orienta Germanio, tiu estas la komunisma ekonomio plej efika,
-
31:13 - 31:20la reguloj diris ke fridujoj kaj lavmaŝinoj funkciendis por 25 jaroj.
-
31:23 - 31:28Mi aĉetis ĉi tiun fridujon en la Orienta Germanio je 1985,
-
31:28 - 31:32ĝi jam estas 24jara almenaŭ.
-
31:33 - 31:37Mi neniam bezonis ŝanĝi la ampolon,
-
31:37 - 31:39ĝi estas preskaŭ 25jara.
-
31:42 - 31:49En 1981, orient-Berlina fabriko ekproduktis ampolon longdaŭran kaj
-
31:49 - 31:54oni prezentis ĝin en internacia foiro por trovi okcidentaj aĉetantoj.
-
31:55 - 31:58Kiam la fabrikantoj de la orienta Germanio
-
31:58 - 32:01prezentis tiujn ampolojn
-
32:01 - 32:03en la ferio de Hanover en 1981,
-
32:04 - 32:07iliaj kolegoj de okcidento diris: "Ili senlaboriĝos".
-
32:07 - 32:10La inĝenieroj de orient-Germanio diris:
-
32:10 - 32:13"Ne, male.
-
32:13 - 32:16Ni gardos niajn postenojn
-
32:16 - 32:20se ni enŝparas materialojn kaj ne malŝparas volframon."
-
32:23 - 32:26La okcidentuloj malakceptis la ampolon.
-
32:27 - 32:31En 1989 falis la muro Berlina,
-
32:31 - 32:37la fabriko fermiĝis kaj la longdaŭra ampolo ne plu produktiĝis.
-
32:38 - 32:42Nun nur eblas vidi ĝin en ekspozicioj kaj muzeoj.
-
32:52 - 32:5720 jaroj post la falo Berlin-mura, la konsumemo sen-brensa
-
32:57 - 33:00okazas kaj oriente kaj okcidente.
-
33:07 - 33:10Kun unu malsimileco, en la interreta epoko
-
33:10 - 33:14la konsumantoj pretas lukti kontraŭ la paneiga programado.
-
33:15 - 33:17Nia unua laboro sukcesplena
-
33:17 - 33:19estis filmeto pri la iPod.
-
33:20 - 33:23Mi estis sen-mone kaj aĉetis iPod
-
33:23 - 33:26kiu kostis 400, 500 dolarojn.
-
33:27 - 33:31Post 8, 12 monatoj la baterio mortis.
-
33:32 - 33:36Mi telefonis al Apple por peti ke ili ŝanĝu la baterion,
-
33:36 - 33:40kaj ilia tiama politiko estis tiu, diri al klientoj
-
33:40 - 33:42ke ili aĉetu alian iPod.
-
33:42 - 33:44Pli bone aĉeti novan.
-
33:44 - 33:45Apple ne oferas.
-
33:45 - 33:46Ne.
-
33:46 - 33:49Ĉu Apple ne oferas anstataŭan baterion?
-
33:49 - 33:49Ne.
-
33:49 - 33:52Kio ĝenis ne estis la morto bateria.
-
33:52 - 33:55Se tio okazas al mia poŝtelefono Nokia,
-
33:55 - 33:57mi aĉetas novan baterion.
-
33:57 - 33:59Eĉ al mia komputileto Apple
-
33:59 - 34:02mi povas ŝanĝi la baterion.
-
34:02 - 34:05Sed por la iPod, tiom kara, mortinte la baterio
-
34:05 - 34:08oni devis ŝanĝi la tutan aparaton.
-
34:10 - 34:15Mia frato havis la ideon krei filmeton pri tio.
-
34:15 - 34:18Ni iris kun ŝablono kaj aspergilo,
-
34:18 - 34:21pentrante sur la reklamojn de iPod viditajn.
-
34:21 - 34:24"La baterio ne-reŝanĝebla de iPod nur vivas 18 monatojn."
-
34:28 - 34:32Ni enretigis la videon en www.ipodsdirtysecret.com
-
34:32 - 34:33En la una monato ĝi havis
-
34:33 - 34:365 aŭ 6 milionojn da vizitoj
-
34:36 - 34:39kaj la retejo freneziĝis.
-
34:41 - 34:46Advokato de San Francisco, Elizabeth Pritzker, aŭdis pri la video
-
34:46 - 34:50kaj decidis procesi al Apple pro la iPod-bateria temo.
-
34:50 - 34:54Duon-jarcenton post la kartela okazo, la paneiga programado
-
34:54 - 34:57fine alvenis al la tribunalo.
-
34:58 - 35:01Kiam la procesado ekis,
-
35:01 - 35:04jam du jarojn post la enmerkatiĝo de iPod,
-
35:04 - 35:05Apple jam vendis
-
35:05 - 35:083 milionojn da iPodoj en Usono.
-
35:10 - 35:13Multaj el tiuj iPodoj havis problemojn bateriajn
-
35:13 - 35:17kaj la posedantoj pretis iri tribunalen.
-
35:18 - 35:21Unu el tiuj estis Andrew Westley.
-
35:22 - 35:25Inter la konsumantoj kiuj vokis nin,
-
35:25 - 35:30ni elektis reprezentantojn por opa procesado.
-
35:34 - 35:36Opa procesado
-
35:36 - 35:39estas usona aparta mekanismo:
-
35:39 - 35:44Persona grupeto reprezentas pli grandan grupon
-
35:44 - 35:46por prezenti proceson al tribunalo.
-
35:49 - 35:53Mia rolo ĉi-procese estis reprezenti milojn,
-
35:53 - 35:56eble dekmilojn da homoj.
-
35:56 - 36:00La proceso konatiĝis kiel Westley kontraŭ Apple.
-
36:03 - 36:07Kiam miaj amikoj kaj familio aŭdis pri tiu grava proceso,
-
36:07 - 36:11ili kredis ke mi estis radikaliĝanta,
-
36:11 - 36:14ke mi estis la venonta Erin Brockovich.
-
36:17 - 36:21Je decembro 2003, Elizabeth Pritzker proceson prezentis
-
36:21 - 36:23al tribunalo de la graflando San Mateo
-
36:23 - 36:26ege proksime al la sidejo de Apple.
-
36:29 - 36:34Ni petis al Apple plurajn teknikajn dokumentojn
-
36:34 - 36:37rilate al la uzvivo de la iPoda baterio
-
36:37 - 36:40kaj ni ricevis multaj teknikajn datenojn
-
36:40 - 36:43pri la dizajna procezo kaj la bateriaj provoj.
-
36:43 - 36:45Tiel, ni malkovris ke
-
36:45 - 36:49la litia baterio iPoda dizajniĝis
-
36:49 - 36:52dekomence
-
36:52 - 36:54por vivi mallonge.
-
36:58 - 37:01La kondiĉo por krei la iPodon
-
37:01 - 37:04estis la paneiga programado.
-
37:07 - 37:11Post monatoj de premoj, ambaŭ flankoj atingis interkonsenton.
-
37:11 - 37:16Apple kreis anstataŭaĵan servon kaj plilongigis la garantion ĝis 2 jaroj.
-
37:16 - 37:20La procesantoj ricevis kompenson.
-
37:22 - 37:25Io, kio persone tedas min
-
37:25 - 37:27estas ke Apple prezentiĝas
-
37:27 - 37:31kiel moderna, juna kaj progresema entrepreno.
-
37:31 - 37:37Ke entrepreno tia ne havas naturmedian politikon
-
37:37 - 37:39kiu permesas al konsumanto
-
37:39 - 37:42redoni la varon por ĝia recikligo kaj forigo,
-
37:42 - 37:46tio estas kontraŭintuicia kaj kontraŭas ĝian mesaĝon.
-
37:54 - 37:59La paneiga programado estigas fluon senhaltan da forĵetaĵoj
-
37:59 - 38:03kiuj fine restas en landoj trimondaj kiel Ganao, en Afriko.
-
38:04 - 38:06Ekde ok, naŭ jaroj
-
38:06 - 38:09mi ekrimarkis ke al Ganao alvenis
-
38:09 - 38:11multaj konteneroj de elektronikaj forĵetaĵoj.
-
38:13 - 38:15Ni parolas pri paneaj kaj komputiloj
-
38:15 - 38:18kaj televidiloj
-
38:18 - 38:21kiujn neniu volas en la evoluintaj landoj.
-
38:23 - 38:26Traktaĵo internacia malpermesas sendi elektronikajn forĵetaĵojn
-
38:26 - 38:28al la tria mondo.
-
38:28 - 38:31Sed komercistoj uzas simplan lertaĵon:
-
38:31 - 38:34deklari ilin varoj duamanaj.
-
38:40 - 38:43Pli ol 80% el la forĵetaĵoj elektronikaj kiuj iras Ganen
-
38:43 - 38:48ne ripareblas kaj restas forlasitaj en la rubejegoj de la tuta lando.
-
38:50 - 38:53Ni troviĝas en la rubejego Agbogbloshie.
-
38:53 - 38:57Ĉi tie estis belega rivero Odaw,
-
38:57 - 39:00kiu serpentis ĉirkaŭe.
-
39:00 - 39:03Ĝi vivigis ĉion, estis multaj fiŝoj.
-
39:03 - 39:08Mi iradis al proksima lernejo,
-
39:08 - 39:11ni venis por ludi piedpilkon kaj pasigi tempon.
-
39:11 - 39:15Fiŝistoj organizadis promenojn surboatajn.
-
39:15 - 39:17Nun ĉio malaperis.
-
39:17 - 39:20Kaj tio tre tristigas kaj kolerigas min
-
39:25 - 39:30Nuntempe ne ekzistas infanoj ludantaj post iri lernejen.
-
39:30 - 39:35Anstataŭ tio, junuloj de malriĉaj infanoj venas por serĉi rubon.
-
39:36 - 39:41Ili bruligas la plastikaĵon kablan por preni la metalon enan.
-
39:47 - 39:52La infanoj pli etaj reserĉas por trovi
-
39:52 - 39:56ajnajn metaletojn kiujn granduloj forgesis.
-
40:12 - 40:15Kiuj sendas al ni tian rubon diras:
-
40:15 - 40:18"Ni volas malfermi tiun digitalan breĉon
-
40:18 - 40:21inter Eŭropo kaj Ameriko, kaj la cetera Afriko kaj Ganao."
-
40:21 - 40:25Sed la senditaj komputiloj
-
40:25 - 40:27ne funkcias.
-
40:30 - 40:32Ne logikas ricevi forĵetaĵojn
-
40:32 - 40:35se ne eblas ripari ilin, des malpli se ne estas viaj
-
40:35 - 40:38kaj via lando iĝas monda rubejego.
-
40:47 - 40:50La rubo kiun oni kaŝis al vido dum tiom longe
-
40:50 - 40:53dum la industria erao, nun venas al niaj vivoj
-
40:53 - 40:55kaj ni ne povas eviti ĝin.
-
40:55 - 40:58La malŝparema ekonomio alvenas al sia fino
-
40:58 - 41:02ĉar ne plu restas lokoj por surmeti la forĵetaĵojn.
-
41:02 - 41:06Danke al pasigo tempa ni rimarkis
-
41:06 - 41:09ke la planedon ne povas subteni porĉiame tion ĉi.
-
41:09 - 41:12La resursoj materialaj kaj energiaj
-
41:12 - 41:15kiujn ni havas estas kunlimaj.
-
41:16 - 41:18Estonteco neniam pardonos nin.
-
41:18 - 41:23Oni malkovros la vivstilon malŝpareman
-
41:23 - 41:26de la evoluintaj landoj.
-
41:29 - 41:34Homoj el ĉie ekagas nun kontraŭ la paneiga programado.
-
41:36 - 41:40Mike Anane batalas ekde la katena fino,
-
41:40 - 41:42li komencis kolektante informojn.
-
41:43 - 41:48Ĉi tie mi gardas la forĵetaĵojn kun indentigaj etiketoj.
-
41:48 - 41:52Ĉi tie legeblas Centralo AMU en Zelando, Danlando.
-
41:54 - 41:57Ĉi tio venas el Germanio, oni sendis tien ĉi por forĵeti.
-
41:57 - 41:59Universitato Westminster.
-
41:59 - 42:00Apple estas entrepreno
-
42:00 - 42:03kiu fanfaronas esti ekologiista.
-
42:03 - 42:06Sed multaj varoj de Apple fine restas ĉi tie.
-
42:07 - 42:12Mi havas datenbankon kun etiketoj kaj kontaktoj
-
42:12 - 42:15de la entreprenoj kiuj posedis
-
42:15 - 42:18la rubon forĵetitan en Ganao.
-
42:20 - 42:24Mike planas el tiuj datenoj igi pruvojn
-
42:24 - 42:26por denunco en tribunalo.
-
42:31 - 42:34Ni devas ekagi per punrimedoj,
-
42:34 - 42:36procesi homojn
-
42:36 - 42:38por ke ne plia rubo alvenu al Ganao.
-
42:50 - 42:55Marcos retumas denove, li serĉas kiel longigi la vivon de sia printilo.
-
42:58 - 43:02Retejo el Rusio ŝajnas oferi programaron senpagan
-
43:02 - 43:05por printiloj kun nombrila blato.
-
43:06 - 43:11La programisto penigis sin por klarigi sian personan motivon.
-
43:11 - 43:14Tio ĉi okazas pro malbona muntado.
-
43:14 - 43:16Tiu estas ilia negoca modelo.
-
43:16 - 43:19Ĝi estas malbona por la uzanto kaj la naturmedio.
-
43:19 - 43:24Tial, mi trovis rimedon por krei programaron
-
43:24 - 43:27permesantan reekigi la blaton nombrilan.
-
43:29 - 43:34Marcos ne scias kio okazeblas, sed li fine decidas elŝuti la programaron.
-
43:37 - 43:41El vilaĝeto francia, John Thackara batalas kontraŭ la paneiga programado,
-
43:41 - 43:46li helpas homojn el la tuta mondo kundividi ideojn negocajn kaj dizajnajn.
-
43:47 - 43:51En la plej malriĉaj landoj, aĵojn oni ĉiam riparas.
-
43:51 - 43:55La ideo forĵeti varon nur ĉar ĝi paneis
-
43:55 - 43:58estas nepensebla por homoj el la sudo.
-
44:00 - 44:03En barato ekzistas vorto "jugaad"
-
44:03 - 44:06por priskribi tiun kutimon ripari aĵojn,
-
44:06 - 44:09senzorge la malfacilecon.
-
44:12 - 44:16Ni provas trovi homojn kun realaj projektoj,
-
44:16 - 44:21kiuj ne diru al si asertojn absktraktajn
-
44:21 - 44:24pri kiel malbone iras ĉio aŭ kio ŝanĝendas.
-
44:29 - 44:34Unu el tiuj estas Warlden Phillips, ido de la fabrikantoj ampolaj.
-
44:39 - 44:41Mi memoras ke mia avo alportis min
-
44:41 - 44:43al fabriko de Phillips
-
44:43 - 44:47por ke mi vidu kiel oni fabrikas ampolojn,
-
44:47 - 44:49tio estas mirinda.
-
44:54 - 44:57Preskaŭ jarcenton post la kartelo ampola,
-
44:57 - 45:02Warlden Phillips daŭrigas la familian kutimon, sed kun malsimila vidpunkto.
-
45:02 - 45:06Li produktas ampolon LEDan kiu daŭras 25 jarojn.
-
45:10 - 45:14Ne ekzistas mondo ekologia kaj mondo negoca.
-
45:17 - 45:19Negoco kaj subtenebleco iras mane kune.
-
45:19 - 45:22Fakte, tio estas la plej bona bazo por negoco.
-
45:22 - 45:25Kaj la sola rimedo sukcesi tion
-
45:25 - 45:28estas konsideri la realan koston
-
45:28 - 45:30de la resursoj uzitaj.
-
45:30 - 45:32Kaj konsideri same la konsumon energian,
-
45:32 - 45:36aldone al la transportokonsumo nedirekta.
-
45:36 - 45:40Se la transportistoj pagus la koston realan transportan,
-
45:40 - 45:44sen mencii ke la nafto estas resurso ne renovebla
-
45:44 - 45:47nek ankoraŭ anstataŭebla,
-
45:47 - 45:51la kostoj 20obliĝus aŭ 30obliĝus!
-
45:53 - 45:56Se oni konsideras tion por ĉiu varo produktita,
-
45:56 - 46:01la entreprenistoj tutmondaj havus grandajn emigojn
-
46:01 - 46:04por produkti varojn ĉiamdaŭreblajn.
-
46:06 - 46:10Ankaŭ bataleblas kontraŭ la paneiga programado
-
46:10 - 46:13se oni repensas pri la vara inĝenierio kaj produktado.
-
46:14 - 46:18Nova vidpunkto: "El lulilo al lulilo"
-
46:18 - 46:21asertas ke se fabrikoj funkcius kiel naturo
-
46:21 - 46:24la mema paneigo paneus.
-
46:25 - 46:29Kiam ni parolas pri protekti la naturmedion,
-
46:29 - 46:33ni ĉiam pensas pri tranĉi, rezigni, redukti.
-
46:33 - 46:37Sed en printempo, ĉerizarbo
-
46:37 - 46:39nek tranĉas ion nek rezignas.
-
46:44 - 46:47La natura ciklo produktas abunde,
-
46:47 - 46:52sed la falintaj floroj kaj sekaj folioj ne estas forĵetaĵoj,
-
46:52 - 46:54sed nutraĵoj por aliaj vivaĵoj.
-
46:56 - 47:00Naturo ne produktas forĵetaĵojn, nur nutraĵojn.
-
47:03 - 47:08Braungart kredas ke la industrio povas imiti la virtan ciklon naturan.
-
47:08 - 47:15Kaj li pruvis tion kiam li redezajnis la procezon produktadan de svisa ŝtofa fabriko.
-
47:17 - 47:21Kiam vi kovras sofon per ŝtofoj tiaj,
-
47:21 - 47:25la eltondaĵoj estas tiom venenaj
-
47:25 - 47:29ke ili devas esti forigitaj kune kun la venenaj restaĵoj.
-
47:32 - 47:39Braungart malkovris ke la fabriko uzis konstante centojn da
farboj kaj kemiaj produktoj. -
47:39 - 47:40tre venenaj.
-
47:41 - 47:46Por produkti la novajn teksaĵojn, Braungart kaj lia teamo reduktis la liston
-
47:46 - 47:48ĝis nur 36 substancoj,
-
47:48 - 47:50ĉiuj biomalkomponeblaj.
-
47:51 - 47:55Ni elektis ingrediencojn manĝeblajn.
-
47:55 - 47:58Se vi ŝatus, vi povus aldoni ilin al via mueslio.
-
47:59 - 48:01En malŝparema socio,
-
48:01 - 48:03varo mallongviva kreas problemon de forĵetaĵoj.
-
48:03 - 48:07Se socio produktas nutraĵojn,
-
48:07 - 48:10la varoj mallongvivaj iĝas io nova.
-
48:11 - 48:15Por la plej radikalaj kritikantoj kontraŭ la paneiga programado,
-
48:15 - 48:18ne sufiĉas reformi la procezojn produktadajn,
-
48:18 - 48:22ili volas repensi nian ekonomion kaj niajn valorojn.
-
48:22 - 48:26Estas vera revolucio, revolucio kultura,
-
48:26 - 48:30ĉar tio estas ŝanĝo de paradigmo kaj pensmaniero.
-
48:30 - 48:34Tiu revolucio nomiĝas: Malkreskado.
-
48:34 - 48:37Serge Latouche vojaĝas de parolado al parolado klarigante
-
48:37 - 48:41kiel forlasi la socion kreskecan porĉiame.
-
48:42 - 48:46La malkresko estas provoka slogano
-
48:46 - 48:52kiu provas rompi la eŭforian paroladon
-
48:52 - 48:56pri kreskado farebla, senlima kaj subtenebla.
-
48:56 - 49:01Ĝi provas pruvi la neceson por ŝanĝi la logikon.
-
49:03 - 49:06La esenco de la malkresko
-
49:06 - 49:09resumeblas per sola vorto: redukti.
-
49:09 - 49:13Redukti nian ekologian spuron,
-
49:13 - 49:16la tro-produktadon kaj la tro-konsumadon.
-
49:17 - 49:20Reduktante la konsumon kaj produktadon,
-
49:20 - 49:22ni povas liberigi tempon
-
49:22 - 49:26por disvolvi aliajn tipojn de riĉeco
-
49:26 - 49:30kiuj avantaĝe ne elĉerpiĝas dum uzado,
-
49:30 - 49:32same kiel amikeco aŭ kono.
-
49:35 - 49:38Pli kaj pli, ni dependas de objektoj
-
49:38 - 49:40por nia identeco kaj memestimo
-
49:40 - 49:44Tio estas konsekvenco de la krizo de tio
-
49:44 - 49:46kio kutimis indentigi nin,
-
49:46 - 49:49kiel la rilato kun la komunumo aŭ lando.
-
49:49 - 49:51Aŭ pri tiuj simplaj aferoj
-
49:51 - 49:54kiujn konsumismo jam anstataŭis.
-
49:58 - 50:03Se feliĉo dependus de la nivelo konsuma,
-
50:03 - 50:07ni devus esti absolute feliĉaj,
-
50:07 - 50:12ĉar ni konsumas 26oble pli ol en la tempoj de Marx.
-
50:12 - 50:13Sed enketoj montras,
-
50:13 - 50:16ke homoj ne estas 20oble pli feliĉaj,
-
50:16 - 50:19ĉar feliĉo estas ĉiam subjektiva.
-
50:23 - 50:28La kritikistoj kontraŭ la malkresko timas tion, ke ĝi detruos la ekonomion
-
50:28 - 50:31kaj alportos nin reen al la ŝtonepoko.
-
50:33 - 50:36Reveni al subtenebla socio,
-
50:36 - 50:40kies ekologia spuro ne pli grandas ol planedo,
-
50:40 - 50:44ne signifas reveni al ŝtona epoko, sed reveni,
-
50:44 - 50:47konsiderante la parametrojn de lando kiel Francio,
-
50:47 - 50:50al la 1960aj jaroj, jaroj tute ne estas Ŝtonepokaj.
-
50:53 - 50:58La socio de malkresko realigas la vizion de Gandhi:
-
50:58 - 51:01"La mondo sufiĉe grandas por ĉies bezonoj
-
51:01 - 51:03por satigi ĉies bezonojn
-
51:03 - 51:05sed ĉiam tro malgrandas
-
51:05 - 51:07por la avido de kelkuloj."
-
51:33 - 51:38Marcos nun instalas la rusan programaron en sia komputilo.
-
51:42 - 51:47Per la nova programo li povas irigi al nulo la presilan nombril-blaton.
-
51:51 - 51:54La presilo malŝlosiĝas tuj.
-
52:07 - 52:08Ĉu la fino?
-
52:09 - 52:12Subtekstigita de Alex Escomu (Facebook-e)
- Title:
- Aĉeti, forĵeti, aĉeti. Subteksto en Esperanto.
- Description:
-
"Aĉeti, forĵeti, aĉeti" estas dokumenta filmo de Dannoritzer Cosima pri paneiga programado, tio estas intence redukti la vivo varan por plialtigi la konsumon. Cosima volis esplori kaj disigi la faktojn disde la fikcio de diversaj urbaj legendoj kiujn ŝi aŭdis kiel: la eterna lum-ampolo, aŭtoj sen benzino... kie la rakonto ĉiam finis per konspiro: la malapero de la inventinto aŭ de la aparato. La filmo estas kunlabora produktaĵo de Article Z (Francio) kaj Media 3.14 (Barcelono), kunfinancita de pluraj kanaloj: Arte (Francio), TVE kaj kataluna televido. Ĝi estis filmita en Hispanio, Francio, Germanio, Usono kaj Ganao (afrika lando kiu iĝis la rubejego de 'elektronika rubo' okcidenta). Aĉeti, Forĵeti, Aĉeti vojaĝas tra la historio de negoca praktiko kiu engaĝas la intencan redukton de la vivo vara por plialtigi la konsumon ĉar, tiel kiel jam eldonis en 1928 influa usona revuo pri reklamado: "varo ne elĉerpebla estas tragedio por negocoj. " La dokumenta filmo estas la rezulto de tri jaroj de esplorado, ĝi uzas preskaŭ nekonatajn bildojn. Ĝi donas pruvojn dokumentajn kaj montras la katastrofajn rezultojn naturmediajn kiuj estiĝas el ĉi tiu praktiko. Ĝi ankaŭ prezentas plurajn ekzemplojn de la spirito de rezistado kreskanta inter konsumantoj kaj inkluzivas la analizon kaj la opinion de ekonomikistoj, dezajnistoj kaj intelektuloj kiuj proponas alternativajn manierojn por savi la ekonomion kaj naturmedion. Cosima Dannoritzer kinisto kaj skriptisto estas germanino kiu laboris por televido en Germanio, Britio kaj Hispanio. Ŝi direktis dokumentajn filmojn kiel "Se povus paroli rubo" portreto de Barcelono tra ĝiaj rubujoj.
- Video Language:
- Spanish
- Duration:
- 52:18
Alex Escomu edited Esperanto subtitles for Comprar,usar,comprar (obsolescencia programada) Español | ||
Alex Escomu edited Esperanto subtitles for Comprar,usar,comprar (obsolescencia programada) Español | ||
Alex Escomu edited Esperanto subtitles for Comprar,usar,comprar (obsolescencia programada) Español | ||
Alex Escomu edited Esperanto subtitles for Comprar,usar,comprar (obsolescencia programada) Español | ||
Alex Escomu edited Esperanto subtitles for Comprar,usar,comprar (obsolescencia programada) Español | ||
Alex Escomu edited Esperanto subtitles for Comprar,usar,comprar (obsolescencia programada) Español | ||
Alex Escomu edited Esperanto subtitles for Comprar,usar,comprar (obsolescencia programada) Español | ||
Alex Escomu added a translation |