The Moneyless Manifesto by Mark Boyle
-
0:02 - 0:11“Estas unu afero pli forta ol ĉiuj armeoj
de la mondo, kaj tio estas ideo kies horo alvenis”
- Victor Hugo -
0:15 - 0:17Kio estas mono?
-
0:17 - 0:19Kial ĝi tiom regas niajn mensojn?
-
0:22 - 0:24Mi pensas ke kiel kolektivo,
-
0:24 - 0:27ni ja komencas vidi tra la iluzio de mono.
-
0:29 - 0:36filmo de James Light
-
0:44 - 0:47Ĝi igas nin detrui nian habitaton,
-
0:47 - 0:50tiun aferon kiu provizas al ni la vivon.
-
0:50 - 0:53Ĝi estas rakonto
kaj rakontoj estas gravaj. -
0:53 - 0:55Sed ni devas elekti
niajn rakontojn iom zorge. -
0:55 - 1:01Ni ankoraŭ ripetas la rakontojn
kiuj taŭgis antaŭ dek ses mil jaroj. -
1:01 - 1:05Ni bezonas inventi novajn rakontojn
kiuj taŭgas por nia nuna epoko. -
1:08 - 1:11Ne multaj el ni en la modernaj
socioj vere estas feliĉaj. -
1:11 - 1:14Ni ellitiĝas lundon matene kaj sopiras pri
la venonta vendredvespero. -
1:14 - 1:19Kaj poste ni ebriiĝas dum la semajnfino
-
1:19 - 1:22nur por elteni esti ĉe la laboro
dum la tuta semajno. -
1:22 - 1:24La senmona vivo ne temas pri sinofero
-
1:24 - 1:27fakte ĝi temas simple
pri retrovo de la amuzo. -
1:27 - 1:29Amuzo estis forigita de nia vivo,
-
1:29 - 1:34ni faras laborojn kiujn ni malamas nur por
havi paron da ferioj je la semajnfino. -
1:34 - 1:37Kial ne simple penetrigi tiun amuzon
en ĉiun unuopan tagon de onia vivo -
1:37 - 1:40kaj tiun senton de amuziĝo?
-
1:40 - 1:42Ne nepre devas esti kiel estas nun.
-
1:47 - 1:48Kiel popolo, ni estas dependaj de mono
-
1:48 - 1:52kaj kiam ni komencas tiun unuan paŝon
de simpla rekono de ĝi, -
1:52 - 1:59ni tiam povas lerni novajn manierojn
por malpliigi nian dependon -
1:59 - 2:02Ne temas pri subite kaj ŝoke ĉesi
-
2:02 - 2:05sed pri sindemandi kiel oni povas
demamigi sin de tiu tre dependiga substanco -
2:05 - 2:07kiu detruas ĉiujn niajn rilatojn.
-
2:09 - 2:13Do la celo de ĉi tiu manifesto
fakte estas montri al homoj -
2:13 - 2:16kiel ili povas transiri
de la alta dependo de mono -
2:16 - 2:18kaj de ĉio ligita al ĝi
-
2:18 - 2:24al maniero remeti en sian vivon
nur la esencajn bazojn -
2:24 - 2:29ekzemple akiri sian manĝaĵon kaj amuzi sin
-
2:29 - 2:32kaj ĉiun aferon kiun la mono
neniam devus koncerni. -
2:32 - 2:36Temas pri transiro kiu taŭgas
por via propra vivo -
2:36 - 2:39sed kiu taŭgas ankaŭ por la krizo
en kiu ni estas nuntempe. -
2:40 - 2:43La aktuala politika kaj ekonomia
modelo kiun ni aplikas -
2:43 - 2:46estas plejparte bazita
sur timo kaj konkuro -
2:46 - 2:48kaj sur kontraŭstarigo al unu la alian.
-
2:48 - 2:51Kaj tio havas konsekvencojn
por ni kiel homoj. -
2:51 - 2:54Kiu el ni vere volas vekiĝi matene
-
2:54 - 2:56kaj konkuri kontraŭ ĉiu alia
-
2:56 - 2:58por tio kio estas traktata
kiel malabundaj rimedoj? -
2:58 - 3:00Kaj tial granda parto de la senmona vivo
-
3:00 - 3:03temas pri vivado per alia maniero,
-
3:03 - 3:06pri vivado kvazaŭ
kun alia kultura rakonto. -
3:08 - 3:10Do, la rakonto pri kio mi klopodas paroli
-
3:10 - 3:13estas tiu en kiu ni povas plene kunagi.
-
3:13 - 3:17Ni povas vivi laŭ manieroj kiuj
akordas kun la teritorio en kiu ni estas, -
3:17 - 3:22kaj kiuj havas sencon
kaj vere konektas nin al la tero -
3:22 - 3:27ekster la ekonomia teorio
kaj filozofio, fundfunde, -
3:27 - 3:31ni devas vivi daŭripove
sur la nura planedo kiun ni havas. -
3:36 - 3:38Ni ĉiuj estas parto de grandega movado
-
3:38 - 3:41al ia socia kaj ekologia ŝanĝo.
-
3:41 - 3:43Simple ĉar ni devas, ĉu ne?
-
3:43 - 3:47La fundamentoj de nia hodiaŭa vivmaniero
fandiĝas tiel rapide kiel la kalotglaĉeroj. -
3:47 - 3:49Ili ne plu havas sencon por ni.
-
3:49 - 3:52Do ni ĉiuj estas parto
de ĉi tiu ŝanĝo iusence -
3:52 - 3:54kaj ni ĉiuj faras diversajn
aferojn laŭ diversaj manieroj. -
3:55 - 3:57Kaj dum la ekologia
situacio plimalboniĝas -
3:57 - 3:59ni ekkonscios ke fakte
-
3:59 - 4:01ni estas detruintaj la tutan
bazon de nia vivo ĉi tie. -
4:01 - 4:05Kaj mi sentas ke la senmona
vivo tiel estas semo. -
4:05 - 4:07Iusence temas pri kreo de novaj rakontoj.
-
4:07 - 4:11Devus esti pli elkora maniero,
pli amema maniero. -
4:11 - 4:14Ĉar kiu el ni volas vivi
kun malpli da koro, -
4:14 - 4:16kun malpli da amo en nia vivo.
-
4:16 - 4:18Ĝi estas unu el la plej bazaj bezonoj.
- Title:
- The Moneyless Manifesto by Mark Boyle
- Description:
-
Mark Boyle's new book, The Moneyless Manifesto explores in-depth the social, personal, ecological and economic reasons why we may want to transition beyond money into a localised, gift-based economic model. In it he also provides a vast toolkit of ways you can thrive with little (or no) money.
For more information (and to read the book) go to: http://www.moneylessmanifesto.org.Film produced by James Light the Gorilla Film Maker
http://www.jameslight.tv/
http://www.youtube.com/user/gorillafilmmakernowThank you to The Sustainability Center for there hospitality.
http://www.sustainability-centre.org/ - Video Language:
- English
- Duration:
- 05:22
![]() |
Neil Roberts edited Esperanto subtitles for The Moneyless Manifesto by Mark Boyle | |
![]() |
Guillaume Armide edited Esperanto subtitles for The Moneyless Manifesto by Mark Boyle | |
![]() |
Neil Roberts edited Esperanto subtitles for The Moneyless Manifesto by Mark Boyle | |
![]() |
Neil Roberts edited Esperanto subtitles for The Moneyless Manifesto by Mark Boyle | |
![]() |
Neil Roberts edited Esperanto subtitles for The Moneyless Manifesto by Mark Boyle |