1 00:00:05,148 --> 00:00:09,559 Intervjuo kun Manuela Ronco 2 00:00:09,559 --> 00:00:18,231 Kio estas la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kaj ĝiaj ĉefaj agadoj? 3 00:00:18,231 --> 00:00:26,917 La agado de TEJO konsistas principe el informado en junularaj medioj 4 00:00:26,917 --> 00:00:35,208 pri Esperanto kiel ebla solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj 5 00:00:35,208 --> 00:00:43,938 en la okazigo de kongresoj, konferencoj, seminarioj kaj aliaj kunvenoj 6 00:00:43,938 --> 00:00:52,083 kaj krome estas diversaj servoj por siaj membroj kaj landaj sekcioj 7 00:00:52,083 --> 00:01:01,414 kiel ekzemple la eldonaĵoj aŭ la dispono de diversaj informiloj kaj komunikiloj 8 00:01:01,414 --> 00:01:10,583 kiuj provizas reton por informinterŝanĝo kaj kunlaboro kaj 9 00:01:10,583 --> 00:01:23,435 ĝenerale TEJO agas por instigi siajn membrojn aktive partopreni en la Esperanto-movado. 10 00:01:23,435 --> 00:01:29,469 Kio estas tipa ĉiutaga vivo de TEJO-volontulo? 11 00:01:29,469 --> 00:01:32,317 Kion vi faras ĉi tie? 12 00:01:32,317 --> 00:01:35,791 Mi havas multajn taskojn. 13 00:01:35,791 --> 00:01:53,110 Mia ĉiutaga laboro konsistas el traktado de reta kaj papera poŝto de TEJO kaj diversaj administraj taskoj 14 00:01:53,110 --> 00:02:08,862 kaj mi prizorgas la kontaktojn kun la membroj, landaj sekcioj kaj ankaŭ kun eüropaj aŭ neeüropaj strukturoj aŭ organizoj. 15 00:02:08,862 --> 00:02:18,083 Aliaj taskoj povas esti foje kunlabori kun la estraro en la verkado de subvencipetoj, 16 00:02:18,083 --> 00:02:24,536 aktualigi la retpaĝon kaj reprezenti TEJO-n dum aranĝoj, 17 00:02:24,536 --> 00:02:35,455 do mi ĝenerale aktive subtenas la agadon de la estraro kaj de la komisiitoj de TEJO. 18 00:02:35,455 --> 00:02:41,776 Do fakte, vi parolis pri la membroj, do kial bonas esti membro de TEJO? 19 00:02:41,776 --> 00:02:53,688 Esti membro de TEJO bonas, ĉar unue vi havas iujn servojn de TEJO kaj ankaŭ avantaĵojn 20 00:02:53,688 --> 00:03:06,227 ekzemple vi ricevas la revuojn. Vi rajtas havi blogon ĉe la TEJO-retpaĝo kaj 21 00:03:06,227 --> 00:03:12,366 vi ricevas rabaton por la Internacia Junulara Kongreso. 22 00:03:12,366 --> 00:03:16,875 Vi havas eblecon partopreni en seminarioj. 23 00:03:16,875 --> 00:03:23,546 Per via membreco, vi helpas al la junulara Esperanto-movado kaj se vi volas 24 00:03:23,546 --> 00:03:36,294 vi povas envolviĝi en interesa kaj internacia agado, do ankaŭ tio povas esti bona sperto por vi mem. 25 00:03:36,294 --> 00:03:40,458 Do fakte vi parolis pri revuoj, kiuj estas la revuoj? 26 00:03:40,458 --> 00:03:52,568 La revuoj estas Kontakto kaj TEJO-Tutmonde, kiuj nun ekde venonta jaro estas kunigitaj. 27 00:03:52,568 --> 00:03:57,636 Kio estas la diferenco inter ili? 28 00:03:57,636 --> 00:04:06,021 Do, Kontakto estas revuo en Esperanto, sed ne pri Esperanto 29 00:04:06,021 --> 00:04:13,309 TEJO-Tutmonde estas movada revuo. 30 00:04:13,309 --> 00:04:19,318 Kio estas la Internacia Junulara Kongreso kaj kie ĝi okazos venontjare? 31 00:04:19,318 --> 00:04:25,900 Internacia Junulara Kongreso estas la ĉefa aranĝo de TEJO 32 00:04:25,900 --> 00:04:32,333 kaj eble la plej grava evento por la esperanta junularo. 33 00:04:32,333 --> 00:04:42,984 Ĝi okazas ĉiujare en malsama lando. Ĉi-jare en Kubo, venontjare en Kievo, Ukrainio. 34 00:04:42,984 --> 00:04:51,463 Ĝi estas organizita de TEJO kaj de landa sekcio kaj de lokaj aktivuloj. 35 00:04:51,463 --> 00:04:56,673 Kaj kion vi konsilus al homo, kiu volus unuafoje iri al IJK? 36 00:04:56,673 --> 00:05:03,125 Pri tio mi ne povas respondi, ĉar mi neniam estis en IJK, 37 00:05:03,125 --> 00:05:12,927 sed ĝenerale mi konsilus al homo, kiu partoprenas por la unua fojo junularan aranĝon aŭ renkontiĝon, 38 00:05:12,927 --> 00:05:22,560 profiti por praktiki plej eble multe la lingvon kaj provi ekkoni plej eble multe da homoj 39 00:05:22,560 --> 00:05:33,708 kaj ne nur tiuj kiuj plej similas al ni, sed ankaŭ tiuj kiuj plej malsimilas 40 00:05:33,708 --> 00:05:45,792 kaj al komencantoj, mi dirus, ke ili ne timu neinterkomprenon 41 00:05:45,792 --> 00:05:53,463 ĉar post malmulte da tempo, tio ne plu estas problemo. 42 00:05:53,463 --> 00:05:56,831 Dankon pro la tre interesaj informoj! 43 00:05:56,831 --> 00:05:58,859 Nedankinde.